Arkivo

eŭfemismo

“La stalinisma propagando kreis ĝin, Hitler ĝin perfektigis, kaj nun ĝi artikuliĝas kaj kontrolas nin dum la plej multaj ne konscias. Ĝi estas la lingva manipulado.“ Ĉi tiel komenciĝas raporto de la sekcio Zoom de la teleĵurnalo de la publika televido de la madrida regiono, Telemadrid. La raporton oni elsendis la 29an de aprilo, kaj ĝi komparas la propagandajn strategiojn de Stalin kaj Hitler kun la lingvaĵo de katalunaj kaj eŭskaj politikistoj.

La raporto poste avertis pri la fakto ke “neniu pli lertas en la altrudado kaj manipulado de la lingvaĵo kiel ETA kaj la naciismoj eŭska kaj kataluna. Eŭfemismoj kaj propra terminaro en la kazo de la terorisma organizaĵo“.

La bildoj pri Stalin, Hitler kaj ETA antaŭas tiujn de Artur Mas, por denunci ke “naciismo vivas obsedita por altrudi sian lingvaĵon“. En ĉi tiu kazo oni indikis ke, kiam oni parolas pri la “rajto decidi“ tio fakte signifas “rompo“. La raporto instigas paroli pri “altrudado de la kataluna lingvo“ anstataŭ “lingva normaligado“.

La raporton subskribis Cristina Ortega, kiu, kun la vortaro ĉe la mano, avertis ke “uzi eŭfemismojn por mildigi la signifon de la vortoj estas strategio komuna precipe de totalismaj politikoj. Por altrudi projekton nenio pli bona ol fari semantikan kapriolon. Ĉi tiel ni ne plu nomos la panon pano, kaj la vinon vino“.

“ETA sukcesis, ĝi entrudis sian terorisman semantikon“, bedaŭris la publika ĵurnalisto, kiu invitas diri “terorismo de ETA“ anstataŭ “eŭska konflikto“; “enkarcerigita murdisto“ anstataŭ “politika prizonulo“; “strata terorismo“ anstataŭ “kale boroka (strata batalo, en la eŭska lingvo)“.