“La rajto je secesio estas necesa por havi politikajn unuojn kiuj respegulu la preferojn de la civitanoj”, diras la prestiĝa ekonomikisto Roland Vaubel, asistanto de la germana ministerio pri ekonomio kaj profesoro en la universitato de Manheim, en esplordosiero kiun li publikigis en aprilo sub la titolo La politika ekonomio de secesio en Eŭropa Unio kie li analizas la sendependiĝojn de Katalunio kaj Skotlando. Vaubel konsideras ke ĉi tiuj procezoj portos pli da gajnoj ol malgajnoj por ambaŭ partoj.
La profesoro opinias ke la rajto je secesio garantias ke la “politikaj unuoj” (li ne parolas pri landlimoj) estu pli similaj al tio kion deziras la civitanoj, ĉar “kio determinis la formon de la plej multaj landlimoj de la nuna tempo estas la akcidentoj de la dinastiaj heredigoj kaj la militaj konkeroj”.
Vaubel konsideras ke la reguloj de la secesio devas esti interkonsentitaj kaj aplikataj internacinivele, tiel ke la secesiinta regno respektu la minoritatojn kaj la liberan cirkuladon de kapitaloj kaj varoj. Devas esti regulitaj ankaŭ la kriterioj laŭ kiuj la rezultintaj regnoj disdividu la aktivon kaj la pasivon.
la teksto malkonfirmas argumentojn
Ne ekzistas kaŭzo pro kiu secesiinta Katalunio restus ekster Eŭropa Unio. La profesoro amendas la asertojn kaj insinuojn de kelkaj EU-gvidantoj laŭ kiuj Katalunio kaj Skotlando devus iri el EU kaj peti reakcepton. La EU-traktaĵoj tute ne tuŝas la demandon pri eventuala sendependiĝo en la Unio. Vaubel proponas ke oni sekvu la solvon kiun donas la Konvencio de Vieno por ĉi tiuj kazoj. Tio estas ke la interkonsentoj subskribitaj restus validaj por la rezultintaj ŝtatoj. Se Katalunio sendependiĝas for de Hispanio kaj Skotlando de Britio ĉiuj plu estos membroj de EU. Ambaŭ ŝtatoj devos interkonsenti pri tio, kiel disdividi la rajtojn kaj la devojn.
La esplordosiero malkonfirmas ankaŭ aliajn argumentojn kiujn oni uzas kontraŭ la sendependiĝoj. Ekzemple la respekto pri minoritatoj. Ne ekzistas kialoj por kredi ke la secesiintaj landoj malrespektos la minoritatojn. La aŭtoro emas kredi ke la minoritatoj estos pli liberaj en malgranda lando. La artikolo 2 de la UE-tribunalo protektus la minoritatojn pli efike se ĝi devigus la ŝtatojn respekti la secesirajton de siaj regionoj, same kiel la artikolo 50 garantias al ŝtatoj membroj forlasi la Eŭropan Union. Sur ĉi tiu punkto, la aŭtoro memorigas ke multaj regnoj (inter kiuj ne estas Hispanio), pli multe respektas la rajton de la minoritatoj ĝuste tial, ĉar ili naskiĝis per secesio: Svislando (1291), Svedio (1523), Nederlando (1579), Grekio (1927), Belgio (1831), Norvegio (1905), Finnlando (1917), Irlando (1922/1944), Islandio (1944), baltaj landoj (1990), Slovenio (1991), Kroatio (1991), Bosnio kaj Hercegovino (1992) kaj Montenegro (2006).
gravaj ekonomiaj kialoj
En la plej multaj kazoj, la secesiaj landoj havas pli grandajn enspezojn ol la ceteraj partoj de la regno al kiu ili apartenas. La plej prosperaj regionoj monhelpas la aliajn per impostoj kaj transpagoj. La disfragmentiĝon de Jugoslavio komencis Slovenio kaj Kroatio. En okcidenta Eŭropo, Katalunio kaj Flandrio estas bonaj ekzemploj. La secesirajton oni uzas en situacioj kie la ekonomia kontribuo al la ŝtato estas pli granda ol la profito kiun havigas aparteni al ĉi tiu ŝtato. Vaubel konsideras ke la secesio permesas haltigi antaŭjuĝojn pri interregiona redistribuo por regionoj kiuj kontribuas tro multe.
La aŭtoro memorigas ankaŭ ke la malgrandaj landoj pli multe interesiĝas pri la libera komercado. Ĉar malgranda lando dependas de la var-enportado, kaj ĉar ĝi ne povas influi sur la prezojn de la monda merkato, la plej oportuna dogana tarifo estas nul.