Deklaro kun rilato al la politika ofensivo kontraŭ la uzado de la kataluna lingvo fare de la organismoj de la Reĝlando Hispanio.
Kiel sciencista societo kiu kunigas esploristojn pri socilingvistiko de la katalunlingvaj teritorioj, al la Kataluna Societo pri Socilingvistiko apartenas la tasko informi la internacian sciencistan komunumon pri tio, ke la Reĝlando Hispanio ne plenumas laŭ diversaj konceptoj la internaciajn traktaĵojn kiuj devigas ĝin protekti kaj respekti la kulturan kaj lingvan diversecon kaj la rajtojn de la parolantoj de minoritataj lingvoj, precipe kun rilato al la kataluna lingvo.
Ĉi tiun deklaron oni sendas kun informa celo al sciencistaj societoj kaj internaciaj revuoj kun la peto ke ili ĝin disvastigu, kaj komuniku sian maltranvilecon al internaciaj organismoj kiuj zorgas pri la protektado de la homaj rajtoj kaj la kultura heredaĵo.
1. Nova lingva persekutado en Hispanio
Pluraj publikaj institucioj de la Reĝlando Hispanio komencis politikan ofensivon kontraŭ la kataluna lingvo. Ĉi tiun ofensivon oni impulsas el la centra registaro, la aŭtonomiaj registaroj de Aragono, Balearaj Insuloj kaj Valencilando kaj kelkaj magistratoj. En ĉiuj kazoj, temas pri politikaj, leĝo-faraj kaj administraciaj iniciatoj impulsataj de la Popola Partio, unu el la du grandaj partioj kiuj artikigas la politikan alternadon kaj de la centra registaro kaj de la aŭtonomiaj regionoj kaj magistratoj de la ŝtato. En Balearaj Insuloj kaj Valencilando, kie la kataluna lingvo estas devigata ĉe instruado, la registaroj stimulas trilingvan modelon (katalunan-hispanan-anglan) kun la celo malstabiligi la liniojn kiuj vehiklas la instruadon en la kataluna. La baleara registaro premas instruistojn kaj familiojn por ke kresku la uzado de la hispana en la klasoj. Krome, tiu sama registaro malaperigis la devon por publikaj oficistoj koni la katalunan. La valencilanda registaro celas la samon per pasiva rezisto: ĝi kontentigas nur 25% de la familioj kiuj deziras instruadon en la kataluna, je kio laŭleĝe ili rajtas.
Kiel ajn, la afero kiu plej flagre montras la volon subfosi la instruadon kaj la uzadon de la kataluna lingvo estas la kunprojektata strategio oficialigi lingvojn aŭ diverĝajn lingvajn variaĵojn. En Valencilando la aŭtonoma registaro favoris dum jaroj la konsideron pri la “valencia” kiel malsama lingvo ĝis la ekstremo malpermesi nomi ĝin “kataluna” en kelkaj kontekstoj kaj ne rekoni la universitatan titolon pri kataluna filologio donita de valencilandaj universitatoj aŭ la atestaĵojn pri lingva scipovo pri la kataluna emisiitaj de aliaj administracioj kaj edukaj centroj. La pasintan 19an de junio, la politika grupo de la valencia registaro prezentis proponon al la Hispana Reĝa Akademio por ŝanĝi la difinon pri “valenciano” (‘valencia’ en la hispana) de ĝia vortaro, argumentante ke ĝi estas alia lingvo ol la kataluna. En Balearaj Insuloj, la aŭtonomia registaro manifestis la intencon kontroli la lernejajn manlibrojn kun la celo ke ili enhavu “balearajn” esprimmanierojn ĉiutagajn. En Aragono, la parlamento ĵus aprobis leĝon pri lingvoj kiu proponas novan nomon al la kataluna: lingvo aragona propra de la orienta areo (LAPAO). Pro ĉi tiu iniciato lingvistoj kaj akademianoj el la tuta mondo kunorganizis protestajn agojn.
En 2007, la valencia aŭtonomia registaro kontraŭleĝe dekretis la ĉeson de la elsendoj de TV3 sur sia teritorio, la katalunlingva televidkanalo kun plej granda spektantaro.
En la nunaj momentoj, la Hispana Parlamento prilaboras leĝproponon por eduka reformo kiu celas marĝeni la katalunan el la edukaj programoj en regionoj kie la kataluna kunoficialas kun la hispana (Katalunio, Valencilando kaj Balearaj Insuloj).
En Valencilando kaj en Aragono de jardekoj tumult-incitaj ekstremdekstraj grupoj sabotas kunvenojn, damaĝas ejojn de kulturaj kaj politikaj organizaĵoj, kaj minacas kaj atakas aktivulojn por la katalunaj lingvo kaj kulturo. Dum la lastaj jaroj, denove aperis kazoj de civitanoj denuncantaj humiligojn kaj malverajn akuzojn faritajn de la hispana polico pro tio ke ili parolis en la kataluna. En neniu el tiuj kazoj la policanoj estis punitaj de la hispanaj juĝaj aŭtoritatoj, kio disvastigas inter la loĝantaro la senton pri jura sendefendeco.
2. La internacia komunumo antaŭ la situacio
La internacia sciencista komunumo scias ke la kataluna estas lingvo parolata en Norda Katalunio, en la regno Andoro, en la princlando Katalunio, en la Aragona Strio,en Valencilando, en Carxe, en la Balearaj Insuloj kaj en Algero.
La Eŭropa Ĉarto pri Lingvoj Regionaj aŭ Minoritataj devigas la aŭtoritatojn (artikoloj 7.b kaj 7.1.e) respekti la geografian areon de ĉiu lingvo kaj la rilatojn inter la teritorioj kie ĝi parolatas. La Komitato de Ministroj de la Eŭropa Konsilio rekomendis (artikoloj 20053 kaj 20084) al la hispana ŝtato apliki specifan juran framon kiu ŝirmu la katalunan kaj la aragonan en Aragono, uzante precize ĉi tiujn vortojn. En la tria informo de la Komitato de Fakuloj (de la 24 de oktobro 2012) oni petas ke la administracioj konservu la nivelon de leĝa protekto por la kataluna (kaj la aragona) validan antaŭ la nunjare aprobita leĝo. Aparte, ĉar la hispana ŝtato devas liveri la kvaran informon pri la aplikado de la Eŭropa Ĉarto pri la Regionaj aŭ Minoritataj Lingvoj al la Eŭropa Konsilio dum julio 2013, ni petas al ĉi tiu Konsilio kaj al ĝia Komitato de Fakuloj ke ili studu rigore la politikojn plenumitajn de la aŭtonomiaj registaroj rilate al la kataluna lingvo. La supre menciitaj agadoj ankaŭ malobservas la spiriton de la Konvencio por la Protektado de la Kultura kaj Nemateria Heredaĵo.
Ni konstatas ke la Reĝlando Hispanio laboras malobservante la spiriton de la fundamentaj rajtoj je la kultura diverseco inkluditaj en la internacia jura sistemo. Aparte, la Reĝlando Hispanio laboras kontraŭ la misio de UNESCO “krei cirkonstancojn favorajn por la dialogo inter civilizacioj, kulturoj kaj popoloj bazita sur la respekto pri la komunaj valoroj” kaj “kontribui al la firmigo de la paco, malaperigo de la malriĉeco, al la subtenebla evoluado kaj al la interkultura dialogo pere de la edukado, la sciencoj, la kulturo, la komunikado kaj la informado”.
Samtempe, ĝi absolute neglektas la rekomendojn venintajn el la Organizaĵo por la Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo, kaj, precipe la Rekomendojn de Oslo kaj la Rekomendojn de Hago.
3. Agadoj
Necesas ke la internacia komunumo ĝenerale adoptu starpunkton rilate al tio ke la hispanaj aŭtoritatoj evidente persekutas la malfortiĝon de la lingvan vivecon de la katalunlingva komunumo malfaldante politikajn rimedojn kiuj malfaciligas la komunikadon inter parolantoj kaj la disvastigon de la kultura produktado kaj de la katalunlingvaj komunikiloj. Samtempe, la ekzisto de grupoj kiuj incitas tumultojn kaj sabotas kunvenojn kaj kiuj agas kun la komplico de ĉi tiuj politikoj devus esti afero pro kiu maltrankviliĝi.
Konsiderante ĉi tiujn faktojn, ni petas al la sciencaj organismoj kaj al sciencistaj societoj de la tuta mondo ke ili sendu siajn petojn al UNESCO kaj al la Eŭropa Konsilio, por ke ĉi tiuj esploru kaj, eventuale, formale malaprobu la politikojn kiuj intence kaj evidente celas malhelpi la katalunan lingvon.
Barcelono, la 4an de julio 2013
Saltu al la originalo