Arkivo

Monthly Archives: Januaro 2013

La Parlamento de Katalunio aprobis hodiaŭ, la 23an de januaro 2013, historian dokumenton kiu deklaras Katalunion politika kaj jura subjekto suverena. Ĉi tiel la leĝdona institucio komencis la procezon kiu efektivigos la rajton de la katalunoj decidi sian sorton. La ĉambro instigas ĉiujn civitanojn esti “aktivaj protagonistoj de ĉi tiu demokrata procezo”.

La rezolucion prezentis CiU, ERC kaj ICV-EUiA kaj kun teksto interkonsentita de ĉi tiuj tri parlamentaj grupoj, estis aprobita kun 85 favoraj voĉdonoj, 41 kontraŭaj kaj 2 rezignoj. CiU, ERC, ICV.EUiA kaj unu parlamentano de CUP voĉdonis favore; PSC, PP kaj C’s voĉdonis kontraŭe; rezignis pri voĉdono 2 parlamentanoj de CUP, kaj 5 parlamentanoj de PSC ankaŭ rezignis malobeante la partian disciplinon.

Jen la teksto aprobita:

Antaŭparolo:

La kataluna popolo, laŭlonge de sia historio, manifestis demokratie la volon regi sin, kun la celo plibonigi la progreson, la bonfarton kaj la ŝanc-egalecon de la tuta civitanaro, kaj por fortigi la propran kulturon kaj la kolektivan identecon.

La memregado de Katalunio bazas sin ankaŭ sur la historiaj rajtoj de la kataluna popolo, sur siaj jarcentlongaj institucioj kaj sur la kataluna jura tradicio. La kataluna parlamento havas sian fundamenton en la Meza Epoko, kun la asembleoj de Paco kaj Armistico kaj de la Grafa Kortumo.

Dum la 14a jarcento oni kreis la institucion Generalitat, kiu poste akiros pli kaj pli multe da aŭtonomeco ĝis la punkto ke ĝi ludos la rolon, dum la 16a kaj 17a jarcentoj, de registaro de la Princlando Katalunio. La falo de Barcelono en 1714, pro la milito de hispana sukcedo, kuntrenis tion ke Filipo la 5a nuligis la katalunan publikan juron kaj la instituciojn de la memregado.

Ĉi tiun historian itineron spertis aliaj teritorioj, kio desegnis komunan spacon lingvan, kulturan, socian kaj ekonomian, kun la alvokiĝo fortigi kaj promocii ĝin el la reciproka agnosko.

La deziro de la katalunoj memregi sin estis konstanta dum la 20a jarcento. Krei la institucion Mancomunitat de Catalunya en 1914 estis unua paŝo por reakiri la memregadon, kiun abolis la diktaturo de Primo de Rivera. Kun la proklamo de la dua hispana respubliko oni konsistigis katalunan registaron en 1931 kun la nomo Generalitat de Catalunya, kiu provizis sin per Statuto pri Aŭtonomeco.

La institucio de la kataluna registaro aŭ Generalitat estis abolita en 1939 de la generalo Francisco Franco, kiu regis diktaturan reĝimon ĝis 1975. La diktaturon kontraŭstaris la aktiva rezisto de la kataluna popolo kaj de la registaro de Katalunio. Unu el la mejloŝtonoj de la batalado por libereco estis la kreado de la Asembleo de Katalunio en 1971, antaŭ la provizora reakiro de la Generalitat kun la reveno en 1977 de ĝia prezidanto en la ekzilo. Dum la transiro al demokratio, kaj en la konteksto de nova aŭtonomisma sistemo kiun difinis la hispana konstitucio de 1978, la kataluna popolo aprobis per referendumo la Statuton pri Aŭtonomeco de Katalunio en 1979, kaj organizis la unuajn balotojn por la Parlamento de Katalunio en 1980.

Dum la lastaj jaroj, survoje al demokratia pliprofundigo, la plejmultaj politikaj kaj sociaj fortoj impulsis rimedojn pro transformi la politikan kaj juran framon. La plej ĵusa, kiu estis la reformado de la Statuto pri Aŭtonomeco de Katalunio iniciatita de la Parlamento de Katalunio en 2005. La malfacilaĵoj kaj rifuzoj kiuj venis de la hispana ŝtato, inter kiuj necesas substreki la sentencon de la konstitucia tribunalo 31/2010, kuntrenis radikalan rifuzon al la demokrata evoluo de la kolektivaj voloj de la kataluna popolo en la regno Hispanio kaj kreas la bazojn por malevoluo de la memregado,  kiu hodiaŭ sin montras klare en aspektoj politikaj, funkciaj, financaj, sociaj, kulturaj kaj lingvaj.

Laŭ pluraj manieroj, la kataluna popolo esprimis la volon superi la nunan situacion de blokado en la hispana ŝtato. La amasaj manifestacioj  kiuj havis lokon unu la 10an de julio 2010 kun la slogano “ni estas nacio, ni decidas” kaj  la alia la 11an de septembro 2012 kun la slogano “Katalunio, nova regno de Eŭropo” estas la rifuzesprimo de la civitanoj rilate al la malrespekto kontraŭ la decidoj de la kataluna popolo.

La 27an de septembro 2012, per la rezolucio 742/IX, la Parlamento de Katalunio konstatis la neceson ke la popolo de Katalunio povu decidi libere kaj demokrate sian kolektivan futuron per konsulto. La lastaj balotoj por la Parlamento de Katalunio la 25an de novembro 2012 esprimis kaj konfirmis ĉi tiun volon klare kaj senerare.

Por realigi ĉi tiun procezon, la Parlamento de Katalunio, kunsidinta en la unua sesio de la 10a parlamenta periodo kaj reprezentante la volon de la civitanoj de Katalunio demokrate esprimita dum la lastaj balotoj, formulas la jenan:

DEKLARACION PRI SUVERENECO KAJ PRI LA RAJTO DECIDI DE LA POPOLO DE KATALUNIO

Konforme kun la majoritata volo demokrate esprimita de la popolo de Katalunio, la Parlamento de Katalunio decidas komenci la procezon por realigi la ekzercadon pri la rajto decidi por tio ke la civitanoj de Katalunio povu decidi sian politikan kolektivan futuron, laŭ la sekvaj principoj:

– Suvereneco. La popolo de Katalunio havas, pro demokrata legitimacio, karakteron de suverena subjekto politika kaj jura.

– Demokrata legitimacio. La procezon de la ekzercado pri la rajto decidi estos ekstreme demokrata, garantiante speciale la plurecon de opcioj kaj respekton al ĉiuj, pere de interkonisiliĝo kaj interparolo interne de la kataluna socio, kun la celo ke la rezultanta decido estu la majoritata esprimo de la popola volo, kiu estas la fundamenta garantianto de la rajto decidi.

-Diafaneco. Oni liveros ĉiujn necesajn rimedojn por ke la tuta loĝantaro kaj civila socio de Katalunio havu ĉiujn informojn kaj precizan konon pri la ekzercado de la rajto decidi kaj instigos la partoprenon en la procezo.

– Dialogo. Oni dialogos kaj negocos kun la hispana ŝtato, kun la eŭropaj institucioj kaj kun la internacia komunumo.

– Socia kohereco. Oni garantios la socian kaj teritorian koherecon de la lando kaj la volon esprimitan en multaj okazoj fare de la kataluna socio por konservi Katalunion estiel unu solan popolon.

-Eŭropismo. Oni defendos kaj stimulos la principojn laŭ kiuj oni fondis Eŭropan Union, precipe la fundamentajn rajtojn de la civitanoj, la demokration, la engaĝiĝon kun la bonfarta stato, la solidareco inter la diversaj popoloj de Eŭropo kaj la sindediĉon por la ekonomia, socia kaj kultura progreso.

-Laŭleĝeco. Oni uzos ĉiujn leĝajn framojn ekzistantajn por realigi la demokratian fortiĝon kaj la ekzercadon de la rajto decidi.

-Ĉefa rolo de la Parlamento. La Parlamento, estiel institucio reprezentanta la popolon de Katalunio, havas ĉefan rolon en ĉi tiu procezo kaj tial oni devos interkonsenti pri la mekanismoj kaj dinamikoj de laboro kiuj devas garantii ĉi tiun principon.

-Partopreno. La Parlamento de Katalunio kaj la Registaro de Katalunio devas fari aktivaj partoprenantoj en la tuta procezo la municipan mondon, kaj la plej multajn politikajn fortojn, ekonomiajn kaj sociajn agentojn, kaj kulturajn kaj civilajn societojn de nia lando, kaj konkretigi la mekanismojn kiuj garantias ĉi tiun principon.

La Parlamento de Katalunio kuraĝigas ĉiujn civitanojn partopreni aktive kaj protagoniste ĉi tiun demokratan proceson por ekzerci la rajton decidi de la popolo de Katalunio.

Vidu la originalon.

precedencoj

La 10an de julio 2010 okazis la plej granda manifestacio kiu iam ajn havis lokon en la ĉefurbo de  Katalunio. Al ĝi portis la malakcepto fare de la konstitucia tribunalo de Hispanio pri aŭtonomia statuto de Katalunio, kiu estis interkonsentita inter la kataluna kaj la hispana parlamentoj kaj aprobita de la kataluna popolo per referendumo. Sen plua espero trovi komfortan lokon en la regno Hispanio, la kataluna popolo petis la sendependiĝon sur la barcelonaj stratoj.

Kvar monatojn poste, la 28an de novembro 2010, havis lokon balotado por la kataluna parlamento. Dum la kampanjo CiU (koalicio de du partioj: Convergència, liberaldemokratoj, kaj Unió, kristandemokratoj) prezentis kiel ĉefan punkton de regada programo la “fiskan interkonsenton”. Laŭ ĉi tiu pakto Katalunio devus rekte kolekti la impostojn kiujn pagas katalunoj.  Tiam CiU akiris 62 parlamentanojn (68 konsistigas la parlamentan plejmulton el 135 sidlokoj) sed pro la voĉdonrezigno de la partio PSC, Artur Mas povis formi registaron.

La 11an de septembro 2012 (nacia tago de Katalunio) havis lokon en Barcelono manifestacio pli granda ol tiu de 2010, kun klara sendependisma klamo kaj kun partopreno de unu miliono kaj duono de civitanoj. La 20an de septembro la estro de la kataluna aŭtonomia registaro, Artur Mas, renkontiĝis kun la ĉefministro de Hispanio, Mariano Rajoy, por negoci la “fiskan  interkonsenton” kiun celis la kataluno. Fronte al la ne diskutebla rifuzo de Rajoy kaj do la neebleco plenumi la programon kiun oni prezentis dum la balota kampanjo, Artur Mas anoncis antaŭtempan balotadon por la 25an de novembro.

balotado en 2012

Ĉe tiu balotado CiU prezentis soverenisman programon kun la celo konstrui ŝtatajn strukturojn por Katalunio kaj konsulti la popolon pri la sendependiĝo dum la venonta parlamenta periodo. CiU akiris 50 parlamentanojn; ERC, 21; CUP, 3; ICV-EUiA, 13; PSC, 20; PP, 19; C’s, 9. Resume: 87 parlamentanoj favoraj al referendumo pri sendependiĝo kaj 48, kontraŭaj. El tiuj 87 favoraj, 74 (CiU, ERC kaj CUP) estas por la nacia emancipiĝo; ICV-EUiA estas por la referendumo sed ambigua pri la sendependiĝo. PSC, PP kaj C’s (sume 48) kontraŭas kaj la referendumon kaj la sendependiĝon.

Kiel vidite,  CiU ne akiris parlementan plejmulton (68 sidlokojn) do ankoraŭ ne povis formi novan registaron. La 21an de decembro Artur Mas estis deklarita prezidanto kun 71 favoraj voĉdonoj (CiU kaj ERC) kaj 63 kontraŭaj (la ceteraj parlamentaj grupoj).  La 22an de decembro Artur Mas kaj Oriol Junqueras (prezidanto de ERC) prezentis interkonsenton pri parlamenta stabileco. Laŭ ĉi tiu akordiĝo, la partio ERC, maldekstra kaj tradicie sendependisma, faciligos al la reganta CiU stabilecon en la parlamento, kaj la registaro devas plenumi pli socialan politikon kaj organizi referendumon pri la sendependiĝo de Katalunio dum la jaro 2014. Ĉi tiu konsulto povos nuliĝi aŭ prokrastiĝi nur en la kazo ke ambaŭ partoj interkonsentus. La 27an de decembro Artur Mas oficiale prezentis sian registaron.