Unue substrekindas ke la referendumo kunvokita por la 1a de oktobro ja realiĝis. Ĝi komenciĝis je la antaŭvidita horo kaj, malgraŭ la incidentoj, ĝi disvolviĝis dum la tuta tago ĝis la fino, ofte inter tre malfavoraj cirkonstancoj. Necesas substreki la bonkonduta kaj demokratia sinteno de la civitanoj en la defendo de siaj rajtoj malgraŭ la polica subpremado kaj la fakto ke ili konservis en ĉiuj momentoj konduton de paca rezistado.
Due, kaŭzas konsterniĝon la misproporcio en la uzado de la fizika forto fare de la hispanaj Policía Nacional kaj Guardia Civil rilate al homoj kiuj faris neniun ajn krimon kaj kiuj volis praktiki sian rajton je politika partopreno ne perturbante la publikan ordon. La okazaĵoj, kiujn la tuta mondo povis spekti, ne estas propraj de ŝtato demokratia kaj jur-konforma, kaj ili memorigas pri pasintaj tempoj.
- ANTAŬAJ INCIDENTOJ
La incidentoj antaŭ la okazigo de la referendumo, kiel sekvo de la ŝtataj agoj kiuj celis eviti ĝian realiĝon, estas sufiĉe konataj, kaj oni taksis ilin en pluraj kazoj kiel gravaj malrespektoj kontraŭ la publikaj liberecoj kaj kontraŭ la fundamentaj rajtoj. Ili ampleksas priserĉojn en oficejoj de amaskomunikiloj kaj en privataj loĝejoj, plurokaze ne disponante aŭ montrante la konvenan juĝistan ordonon; la forpreno de balotmaterialo (balotiloj, censaj kartoj); la aresto pri membroj el la balota administracio de la registaro (altaj postenoj kaj teknikuloj, iuj el ili devigitaj deklari kun katenitaj manoj), la malpermeso pri eventoj en kaj ekster Katalunio kunvokitaj en la praktikado de la esprimlibereco, la malrespekto kontraŭ la poŝta privateco, kaj ankaŭ interkapto de privataj telefonaj konversacioj, fermo de retejoj kaj aliaj informoj en bitaj platformoj de sociaj retoj.
Al ĉi tiu tuta afero aldonindas krima plendo kontraŭ ĉiuj membroj de la Balota Komisiono, same kiel la monpunoj unuafoje postulitaj de la konstitucia tribunalo de Hispanio. La persekuto kontraŭ ĉi tiuj homoj kuntrenis ilian rezignon kaj generis la mallaŭdojn pri la perdo de ĉi tiu garantio fare de tiuj kiuj kaŭzis ĝin. Malgraŭ tio, la Balota Komisiono de Katalunio plenumis grandan parton de siaj taskoj: validigi la balotmerkaton, kreditigi la internaciajn observistojn, kreditigi la organizaĵojn kiuj volis partopreni la referendumon, kaj kreditigi delegitojn kaj kontrolistojn, inter aliaj.
- DISVOLVIĜO DE LA TAGO
Kiel antaŭe dirite, oni povis plenumi la referendumon. Multaj homoj pasigis la nokton en la balotlokoj por ŝirmi la voĉdonadon. Oni komencis baloti je la naŭa horo matene, la balotado tamen ne komenciĝis samtempe en ĉiuj balotlokoj precipe pro komputilaj problemoj kiuj malhelpis la retan konsulton pri la censo. Laŭ la disponeblaj datumoj, ĉi tiujn problemojn kaŭzis sufokiloj de telematikaj konektoj, kio povis malhelpi la balotemision, kaj kion oni devos rekonsideri ĉe la definitiva skrutinio. Estas konstatite ke policanoj forprenis baloturnojn plenajn per balotiloj kaj ke multaj homoj ne povis baloti. Malfermiĝis 2 162 balotejoj el la 2 315 antaŭviditaj. Inter la oka kaj la naŭa horoj matene agentoj de Guardia Civil kaj Policía Nacional prezentis sin ĉe multaj balotlokoj kun la celo eviti la balotadon, kaj speciale en tiuj lokoj kie devis baloti la prezidanto de la kataluna registaro, la prezidanto de la parlamento kaj la vicprezidanto de la registaro. Agentoj el Mossos d’Esquadra fermis 160 balotlokojn kaŭzante neniun vunditon. Vidante ke aliaj balotlokoj estis homplenaj, ili komprenis ke la aplikado de la principoj de proporcio kaj ne perturbo de la publika ordo ne rajtigis ilin fermi per la forto la ceterajn balotejojn. La hispana polico intervenis en multaj balotlokoj ne respektante la adoptitajn interkonsentojn de la Kataluna Komisiono pri Sekureco laŭ maniero klare misproporcia de la rezolucio de la membro de la Supera Tribunalo de Justico de Katalunio, kiu celkonscie postulis ke la policaj agoj plenumiĝu “ne perturbante la normalan kunvivadon civitanan”.
La intervenoj de Guardia Civil kaj Policía Nacional estis violentaj kaj kaŭzis multajn damaĝojn materiajn kaj homajn, kaj fermis proksimume 90 balotlokojn. La atako estis brutala en multaj lokoj kaj lezis pli ol 800 homojn. Du vunditoj estas en tre grava stato.
- KONSIDEROJ PRI LA RESPEKTO PRI LA FUNDAMENTAJ RAJTOJ
La konduto de la hispana polico por plenumi la rezolucion de la Supera Tribunalo pri Justico de Katalunio por eviti la okazigon de la referendumo kuntrenis ke oni malhelpis la efektiviĝon de la voĉdonado kaj oni videble malrespektis plurajn rajtojn agnoskitajn de la Hispana Konstitucio, la Ĉarto pri Fundamentaj Rajtoj de Eŭropa Unio, la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj kaj la internaciaj deklaracioj pri homaj rajtoj. Aparte grava estis la malrespekto kontraŭ la esprimlibereco, la libereco je kunsido kaj la fizika integreco de la homoj. Ĉi tiu agado kuntrenas ankaŭ malrespekton kontraŭ la valoroj de Eŭropa Unio, esprimitaj en la artikolo 2 de la Traktato de Eŭropa Unio, laŭ kiu “La Unio baziĝas sur la valoroj de respekto de la homa digno, la libereco, la demokratio, la egaleco, la juroŝtateco, kaj respekto de la homaj rajtoj, inkluzive la rajtojn de personoj apartenantaj al minoritatoj”.
La grava malrespekto kontraŭ ĉi tiuj valoroj povas aktivigi la proceduron pri protektado establita de la artikolo 7 de la sama traktato, fare de la institucioj kaj de la membro-ŝtatoj, en ĉi tiu jura framo, konsiderante la seriozecon de la okazintaĵoj kiuj havis lokon en Katalunio la 1an de oktobro 2017.
Vidu atestaĵojn pri la okazaĵoj kiuj havis lokon dum la efektivigo de la referendumo.