Arkivo

Uncategorized

Lundon la 28an de aŭgusto la politikaj grupoj de Junts Pel Sí kaj CUP registris en la Parlamento de Katalunio la proponon pri la leĝo pri jura transiro kaj fondo pri la respubliko. Oni planas voĉdoni pri ĝi antaŭ la 1a de oktobro (CUP-anoj volas ke oni aprobu ĝin antaŭ la 11a de septembro, nacia tago de Katalunio).

Oni prezentis la leĝon al la popolo (kaj samtempe al la hispana registaro) por ke oni sciu, kiun efikon havas la venko de la alternativo jes en la referendumo.

Ĉi tiu leĝo validos ekde la momento post kiam la popolo voĉdonus favore  al sendependeco en la referendumo de la 1a de oktobro (per la alternativo “jes”). Se la popolo decidas resti en Hispanio (per la alternativo “ne”) la prezidanto de la kataluna registaro tuj anoncos baloton por la aŭtonomia parlamento.

La transira leĝo estos provizora dum la periodo inter la deklaro pri sendependeco kaj la ekvalido de la konstitucio de la Kataluna Respubliko.

La 89 artikoloj en 7 framaj titoloj kaj tri finaj dispozicioj garantias juran sekurecon kaj malabruptan transiron ĝis la Konstitucio de la Respubliko. La teksto validus ekde la proklamo pri la venko de la alternativo jes en la referendumo pri sendependeco, ĉar ĝi substituas la plej multajn nunajn leĝojn -inkluzive de la internacia rajto kaj la leĝoj de EU- kaj postlasas por la konstituci-krea procezo la debaton pri la plej tiklaj aferoj, ekzemple kiu aŭ kiuj devas esti la oficialaj lingvoj, ĉu devas esti armeo, aŭ ĉu povas havi katalunan civitanecon la homoj de la ceteraj katalun-kulturaj teritorioj.

La granda ŝanĝo de ĉi tiu leĝo temas pri la suvereneco, kaj sekve la kontrolon pri la teritorio, kion esprimas la tri unuaj artikoloj: Katalunio iĝas “respubliko de rajto, domokratia kaj sociala”; ke la nacia suvereneco apartenas al la popolo de Katalunio” kaj ke ĉi tiu leĝo estos la “supera normo” ĝis la aprobo de la estonta Konstitucio de la Respubliko Katalunio.

Kion diras la leĝo?

La postenon de ŝtatestro okupos la prezidanto de la registaro (aŭ ĉefministro). La funkcioj de la Nacia Aŭdienco, de la Konstitucia Tribunalo kaj de la Supera Tribunalo pri Justico de Katalunio apartenos al la kataluna Supera Tribunalo. La kataluna registaro kontrolos la landlimojn terajn, marajn kaj aerajn. Oni amnestios la kondamnitojn pro la sendependiĝa procezo.

Kataluna civitaneco

Laŭ la artikolo 7, havos katalunan civitanecon ĉiuj homoj kiuj nun havas hispanan civitanecon kaj ke je la 31a de decembro rezidis en Katalunio. Tiuj kiuj ekrezidis ĉi jare devos atendi du jarojn por peti ĝin. Ankaŭ povos peti la katalunan civitanecon tiuj kun hispana civitaneco kiuj nun ne rezidas en Katalunio sed iam tie rezidis almenaŭ kvin jarojn aŭ naskiĝis en Katalunio. Ankaŭ ĉiuj gefiloj de patro aŭ patrino kun kataluna civitaneco povos peti ĝin.

Laŭ la artikolo 8, la homoj sen hispana civitaneco povos akiri la katalunan civitanecon, sendepende de ilia deveno, ĉiuj kiuj povas certigi almenaŭ kvin jarojn da “laŭleĝa kaj daŭra rezidado”.

La titolo 2

Ĉi tiu parto enhavas la sinsekvon sen ŝanĝoj en la aplikado de la tuta valida normaro, de la administraj aktoj, de la publikaj kontraktoj kaj de la funkciuloj. “Ĉio kion la nova leĝo ne modifas restas valida, aldonis la reprezentanto de Junts Pel Sí, Lluís Corominas.

La leĝoj de EU estos validaj kaj oni tuj akceptos la novajn leĝojn kiuj aprobiĝos dum la venontaj monatoj.

La artikoloj 16 kaj 17 klarigas ke la Generalitat, aŭ kataluna ŝtato, adoptos la administraciajn servojn en Katalunio de la hispana ŝtato, kaj ĝiaj dungitoj aŭtomate iĝos dungitoj de la kataluna ŝtato, konservante la nunajn kondiĉojn.

Advertisements

La prezidanto de la kataluna registaro anoncis por la 1a de oktobro referendumon pri sendependeco, kaj ankaŭ esprimis sian devontigon apliki ĝian rezulton. Ĉi tiun referendumon oni planas fari sen la aprobo de la hispana registaro, kies membroj anoncis ke ĉi tiu referendumo ne realiĝos, sed neniu klarigis kiel oni malhelpos ĝian efektiviĝon.

Ŝajnas ke oni provos eviti la referendumon timigante la membrojn de la kataluna registaro per la puno al tiuj politikistoj kiuj organizis la konsultan referendumon okazintan la 9an de novembro 2015. La Tribunalo pri Kalkuloj decidis ke la kondamnitoj pro tiu konsulto pagu el sia poŝo la koston de la publika trezorejo por la organizado de tiu konsulto, nome kvin milionojn de eŭroj ĉiu el ili tri.

Ŝajnas tute senprecedenca fakto en la hispana justico, ĉar la tribunaloj kiuj juĝis tiujn okazaĵojn decidis ke ne temis pri misuzado de publika mono, kaj oni dubas pri la jura pravigebleco de ĉi tiu decido, kiun petis la organizaĵo Societat Civil Catalana.

La 3an de julio Carles Puigdemont elpostenigis la ministron Jordi Baiget ĉar ĉi tiu en intervjuo dubis pri la okazigo de vera referendumo la 1an de oktobro kaj ankaŭ esprimis timon pri siaj posedaĵoj. Post kelkaj tagoj oni ŝanĝis tri aliajn membrojn de la registaro. Neniu klarigis la kialon, sed la ministro pri instruado, Meritxell Ruiz, diris al ĵurnalistoj ke ŝi preferis forlasi la sendependisman registaron ĉar ŝi timis pri siaj filoj.

Komunikaĵo de la kolektivo Emma, subtenata de la kolektivoj Praga kaj Wilson.

 

La historiaj katalunaj plendoj rilate al Hispanio intensiĝis lastatempe. La hispana rifuzo konsideri la ripetitajn proponojn el Katalunio, inkluzive de sincera provo denove pritrakti la statuton pri aŭtonomeco de la jaro 1979, kondukis al sakstrato. Komence de 2005, nova statuta teksto estis verkita kaj aprobita de la kataluna parlamento kaj poste ratifita de la hispana “Cortes” [duĉambra parlamento], sed ne antaŭ ol oni fortranĉis partojn de ĉefaj aspektoj aŭ simple oni forviŝis ilin. Finfine la nova statuto estis referendume aprobita de rezignacia kataluna popolo. Tamen, ankoraŭ en 2010 la ne senpartia Konstitucia Tribunalo verdiktis, ke pluraj partoj de la statuto estas kontraŭkonstituciaj kaj trudis mallarĝigan interpreton de multaj aliaj. En la praktiko, la nova teksto, anstataŭ plibonigi la antaŭan leĝon, utilis por limigi la katalunan memregadon kaj la tuto montris kiel malmulte la hispana flanko pretis antaŭeniri en tiu direkto. En tiu momento klare montriĝis, ke la nuntempa sistemo de teritoria administrado, establita en 1978 post longa periodo de centra regado, estas uzata por eternigi la situacion de la katalunoj kiel daŭra minoritato en Hispanio. En la nuna momento kreskanta kvanto da katalunoj sentas, ke iliaj komunaj aferoj estas regataj de Madrido senkonsidere de iliaj bezonoj kaj ofte kontraŭ iliaj esencaj interesoj. Multaj perdis ĉian esperon pri sincera interkonsento kun la hispana reganta klaso.

La kataluna registaro klopodis organizi referendumon pri la rilato kiun la kataluna socio devus havi kun Hispanio: ĉu ia varianto de la nuna politika subiĝo, ĉu ekigo de nova sendependa ŝtato. Tio estis la rimedo elektita de Kebekio en 1995 kaj de Skotlando en 2014 kaj respektita de la registaroj de Kanado kaj de Britio. Tamen, la hispanaj regantoj surbaze de mallarĝa – iuj diras “partia” – interpreto de la konstitucio deklaris tian referendumon kontraŭleĝa kaj ĵuris malebligi ĝin. Ili agas ankaŭ por subfosi ĝian preparadon. Pro ilia reago kontraŭ supozitaj malobeoj de elektitaj katalunaj reprezentantoj, la ŝtataj instancoj ŝajnas reveni al manieroj de la diktatoreca pasinteco, tiel minacante la esencajn pilierojn de demokratia regado.

La cititan intencon de la reganta koalicio en Katalunio okazigi referendumon malgraŭ la hispana kontraŭstaro oni ne devas konsiderata defio sed demokrata ago. Tiurilate la regantoj obeas la ordonon senditan de centoj da miloj kiuj pace manifestaciis jaron post jaro ek de 2010; de la 2.3 milionoj kiuj balotis dum simbola voĉdonado en novembro 2014; de la preskaŭ du milionoj kiuj ebligis plimulton de la sendependismaj partioj en la voĉdonado en septembro 2015 por la kataluna parlamento kaj, laste sed ne malplej signifa, de la tri kvaronoj de la katalunaj civitanoj kiuj, laŭ ĉiuj opini-sondadojoj, favoras referendumon sendepende de la senco de ilia fina voĉdono. Apartenas al la katalunoj decidi pri la komuna estonteco de ilia socio kaj senpere demandi al ili estas la sola prudenta rimedo por ekscii ĉies opinion pri tiel baza decido.

Finfine, referendumo estas bona solvo por ĉiuj. Certe por la katalunoj, ĉar, sendepende de la rezulto, oni devos komenci dialogon pri freŝa rilato kun Hispanio, rilato devigite bazita sur la agnosko de iliaj rajtoj kiel komununo, inkluzive de la rajto diri la lastan vorton pri la formo kiun tia rilato devus adopti.

La referendumo povas fine esti bona ankaŭ por Hispanio ĉar ĝi devigus la registaron kaj la aliajn politikajn fortojn rekonsideri la bazojn de la reĝimo starigita en 1978. La reĝimo estis la rezulto de la transiro al demokrata sistemo dizajnita kaj plenumita de politika elito kies membroj kreskis sub la diktaturo de Francisco Franco. Kontentiga solvo de la kataluna konflikto donos al la hispana socio la eblecon fine liberiĝi de la fantomoj de ĝia totalisma pasinteco kaj de ripari la difektojn de politika sistemo profunde influita de ĝia deveno.

Kaj tio estus bona ankaŭ por Eŭropo. Unue pro praktikaj konsideroj ĉar la referendumo helpus solvi malnovan problemon kiu povas kreski kaj fariĝi fokuso de malstabileco je eŭropa nivelo. Due kaj plej grave, pro principoj. En la nuna tempo de politika malcerteco kaj kiam la eŭropa projekto estas pridubita en multaj landoj, la kataluna sinteno, klare favora al Eŭropa Unio, firme bazita sur demokratiaj principoj kaj rigore uzanta pacajn metodojn, devus esti subtenita kiel ekzemplon por ĉiuj kiel la sola akceptebla rimedo por solvi konfliktojn inter popoloj kaj ene de ŝtatoj.

Pli frue aŭ pli malfrue ĉiuj eŭropaj landoj kaj la komunaj instancoj estos vokitaj havi opinion pri tiu temo. Estas pro demokratio, ke la ĝustaj katalunaj pledoj kiel historia lando kaj la koncernaj komunaj rajtoj estu agnoskitaj kaj afero de justeco, ke liaj konstantaj kaj pacaj bataloj ricevu profiton.

Vendredon la 9an de junio la prezidanto de la kataluna registaro, Carles Puigdemont, anoncis la okazigon de referendumo pri la sendependeco de Katalunio. Ĝi devas havi lokon la 1an de oktobro de la nuna jaro. La demando de la referendumo estos “Ĉu vi volas ke Katalunio estu sendependa regno en formo de respubliko?”. La du alternativaj respondoj estos “jes” kaj “ne”. La ĉefo de la kataluna registaro ankaŭ promesis plenumi la deziron kiun esprimos la popolo pere de ĉi tiu referendumo.

Carles Puigdemont solene anoncis la referendumon en Palau de la Generalitat de Barcelono akompanate de la vicprezidanto Oriol Junqueras, de la membroj de lia registaro kaj de la parlamentanoj kiuj subtenas la registaron.

anonco-referendumo-170609

En la kataluna administracio estas la posteno nomata “síndic de greuges”, kies celo estas garantii al ĉiuj homoj la rajton je bona registara administrado. La postenon okupas Rafael Ribó, kiu prilaboris dokumenton en kiu li denuncas la ĵusajn “demokratiajn retropaŝojn” en Hispanio. La dokumenton oni prezentos publike la venontan 29an de majo, ĝi ampleksas 31 paĝojn kaj profunde analizas la reformigon de la Konstitucia Tribunalo de Hispanio, la juĝistajn persekutojn kontraŭ la prezidinto Artur Mas kaj tri el la membroj de lia registaro, kontraŭ magistratatanoj de Badalona kaj Vic, aŭ la mankon de disapartiĝo inter la povoj de la ŝtato. Ĝi memorigas ankaŭ la avertojn kaj rekomendojn kiujn la Komisiono de Venecio kaj la Konsilio de Eŭropo faris al la registaro de Mariano Rajoy, kiu plu malatentas ilin. La nomo de la titolo estas “Retropaŝoj en la afero de homaj rajtoj: esprimlibereco de la elektitaj postenoj kaj disapartiĝo de povoj en la Regno Hispanio”. La teksto jam estas legebla en la kataluna, en la kastilia kaj en la angla.

Artur Mas, eksprezidanto de la kataluna registaro akuzis la hispanan registaron kaj kelkajn instituciojn de la hispana ŝtato pri klopodo prezenti la katalunan socion violentplena por krei mensan framon en la hispana socio kiu pravigu intervenon de la ŝtato sur la kataluna publika administracio.

“Ili klopodas krei la impreson ke la sendependisma movado estas violenta kaj atakema -dum ĉi tiaj estas ili- kun la celo interveni poste kaj pravigi eventualan intervenon far la ŝtato en Katalunio, kion la kataluna socio ĝenerale malakceptos”, diris Artur Mas.

Laŭ la prezidinto necesas kontraŭbatali ĉi tiun strategion, ĉar se iu agas atakante, ĉi tiu estas precize la hispana ŝtato kaj la Popola Partio, kaj se iu faras kontraŭleĝan militon persekutante ideojn kaj homojn, ĉi tiu estas la hispana registaro, la Popola Partio kaj kelkaj institucioj de la hispana ŝtato.

Artur Mas ilustris sian tezon per la ekzemplo de la ĉefa prokuroro de Barcelono, Ana Maria Magaldi, kiu faris gazetaran konferencon priskribante ĉi tiun violentan etoson, kiam, oni povas pruvi per la bildoj ke krom riproĉinda insulto ŝi ricevis neniun atakon.

“Prezenti ĉi tion kiel ekzemplo pri violento kaj atakemo en Katalunio estas grandega mensogo kaj maniero eluzi anekdoton por pravigi intervenon de la ŝtato”, li diris.

Mas ankaŭ certigis ke la hispana ŝtato eraras ne konsiderante la katalunan registaron valida kunparolanto. “Ili ĉiam paradas sian demokratan sintenon, sed ili forgesas ke la nunan parlamenton de Katalunio konsistigis balotoj kie partoprenis 75% de la loĝantaro, kaj kiu donis absolutan plimulton favore al la sendependeco”, li argumentis. Laŭ li ĉi tio estas plua pruvo pri la manko de demokrata sinteno de la hispana registaro.

Artur Mas esprimis ĉi tiujn ideojn antaŭ ol prononci prelegon sub la titolo “Katalunio kaj EU en la 21a jarcerto” en la fakultato pri juro de la Aŭtonoma Universitato de Madrido.

La ministro pri defendo de Hispanio, María Dolores de Cospedal, pretigas registron por centralizi la datumojn pri ĉiuj civitanoj kiuj promesis aŭ ĵuris fidelecon al la hispana flago. Kiel publikigas la Oficiala Bulteno de la Ŝtato (BOE) de ĉi lundo, la ministrejo pretigas modifon pri la leĝo 1445/2004, de la 16a de majo, por aldoni sepan apartaĵon kie oni klarigas la ŝlosilojn de ĉi tiu nova datumbazo.

La teksto indikas ke “oni kreos registron centralizitan pri la hispanoj kiuj faris ĵuron aŭ promeson antaŭ la Flago de Hispanio, kun la celo kolekti kaj prilabori aŭtomate la personajn datumojn”.

Krome, oni indikas ankaŭ ke la ĝenerala teknika sekretario de la ministrejo pri defendo estos la responsa organo pri ĉi tiu registro.

La registro kolektos nomon, familinomojn, identigilo-numeron, daton kaj lokon de naskiĝo, aktualan adreson, poŝtkodon, municipon kaj provincon de loĝado, telefonnumeron kaj/aŭ retpoŝtan adreson, inter aliaj datumoj.

La ministra ordono ekvalidos ses monatojn post sia publikiĝo en la oficialo bulteno de la ŝtato, sekve la 16an de julio 2017. La dispozicion subskribas la ministro pri defendo, María Dolores de Cospedal.

La pasintan 6an de oktobro la kataluna parlamento aprobis rezolucion kiu instigas la okazigon de referendumo pri sendependeco. “La parlamento instigas la registaron okazigi decidan referendumon pri la sendependeco de Katalunio antaŭ oktobro 2017 kun klara demando kaj binara respondo” Ĉi tiel tekstas eltranĉaĵo de la teksto aprobita per la favoraj voĉdonoj de Junts pel Sí kaj CUP. Catalunya Sí Que Es Pot voĉdonis blanke (nek favore nek kontraŭe) kaj la ceteraj grupoj (PP, PSC kaj C’S) ne voĉdonis. La parlamentanoj de C’S, krome levis la manojn montrante malkonsenton.

Per ĉi tiu rezolucio la registaro sin devontigas aranĝi ĉiujn aferojn kiuj ebligos la referendumon. La unua afero estis konsistigi komisionon kiu “puŝu, kontrolu kaj realigu la referendumon”.

Oni kreos ankaŭ komisionon de fakuloj kun la tasko atenti la procezon de sindeterminigo. Ĝin partoprenos fakuloj de la internacia sfero kiuj bone konas similajn procezojn. “La celo de ĉi tiu komisiono estas konstati la demokratiajn garantiojn de la tuta procezo, inkluzive la referendumon, far la katalunaj institucioj kaj hispana ŝtato”, diras la teksto. Ĉi tiu komisiono devas estis fondita antaŭ la fino de la jaro 2016 kaj faros publikan konferencon per kiu ĝi elmontros la celojn.

La parlamenta plejmulto kiun konsistigas Junts Pel Sí kaj CUP decidis merkredon la 27an de julio transpasi la ruĝan linion kiun difinis la Konstitucia Tribunalo de Hispanio. La detputitoj por ĉi tiuj partioj, Jordi Turull kaj Anna Gabriel petis ke oni aldonu al la tagordo la debaton kaj aprobon pri la konkludoj de konstitucikrea komisiono.

La parlamentaj grupoj de Junts Pel Sí kaj CUP interkonsentis ke ili petos modifon pri la tagordon de la plenumo kiu okazis merkredon, por debati kaj aprobi la konkludojn de la esplorkomisiono, kiuj desegnas la vojplanon de Katalunio al sendependeco. La Konstitucia Tribunalo de Hispanio jam esprimis la malpermeson debati kaj aprobi ilin en la parlamento. La provizora ĉefministro de Hispanio, Mariano Rajoy, diris ke ĉi tiu okazaĵo estas “gravega defio”.

Pro la balotoj okazintaj la 27an de septembro 2015, neniu partio havis sufiĉe multajn parlamentanojn kiuj povus elekti prezidanton. Junts Pel Sí, estis la partio kiu akiris plej bonajn rezultojn, kaj pro la sendependisma programo povis interkonsenti nur kun la ekstremliva partio CUP, ankaŭ sendependisma. Sed ĉi tiu partio ne volis elekti Artur Mas por la posteno de prezidanto, ĉar ĝiaj membroj konsideras ke li reprezentas novliberalismon kaj la koruptokazojn kiuj estas ligitaj al la partio CDC.

Finfine Artur Mas decidis rezigni pri la prezidanteco kaj elektis por sia loko la sampartianon Carles Puigdemont, kiun la parlamento elektis la 9an de januaro 2016. Puigdemont estis origine ĵurnalisto kaj estis urbestro de Ĝirono kaj membro de la kataluna parlamento kiam li estis elektita por la nova posteno. Li ĉiam estis por la sendependeco kaj la internacia gazetaro konsideras lin eĉ pli sendpendisma ol la eksprezidanto Mas.

La registaron konsistigos tri ĉefajn ministroj, de kiuj dependos la ceteraj ministroj. Oriol Junqueras (estro de la partio Esquerra) estas vicprezidanto de la registaro kaj ministro pri ekonomio kaj trezorejo. Neus Munté, el la partio CDC, estos ministro pri prezidanteco kaj proparolanto de la registaro. Raül Romeva, sendependa je partio, estas ministro pri aferoj eksteraj, instituciaj kaj diafaneco.

La prezidanto Puigdemont anoncis ke la registaro de deklaros la sendpendecon dum la nuna parlamenta periodo ĉar ne estas elmontrite ke plejmulto el la katalunoj volas sendependeco, kvankam por tio estas almenaŭ  48% el la balotintoj,  sed la registaro instigos procezon de publika partopreno por la kreado de nova konstitucio. La referendumo pro ĉi tiu konstitucio ludos la rolon de referendumo pri sendependeco. Li akceptas ankaŭ organizi interkonsente kun la hispana registaro klaran referendumon pri sendependeco.