Arkivo

juro

Malgraŭ la volo de la hispana ŝtato torpedi ajnan manovron, kiel ĵus okazis al la deklaro pri suvereneco, la kataluna parlamento aprobis la pasintan 22an de majo leĝon pri popolaj konsultoj ne referendumaj, kiujn oni konsideras gravega instrumento por organizi “la referendumon”. Temas pri regularo laŭ kiu la kataluna parlamento povos organizi konsultojn al la popolo sen la antaŭa permeso de la ŝtato.

Kontraŭ ĉi tiu leĝo prezentis amendojn la partioj PP kaj Ciudadans (entute 28 parlamentanoj), kaj la amendojn rifuzis la partioj CiU, ERC, PSC, ICV-EUiA kaj CUP (kun 104 parlamentanoj). Ĉi tiuj partioj tamen malkonsentas en la interpretado pri tiu leĝo-propono. Laŭ CiU kaj ERC la leĝo permesos organizi referendumon pri suvereneco se la ŝtato ne permesos ĝin, kaj PSC konsideras ke la teksto permesas konsulti nur pri tiuj aferoj sur kiuj la kataluna registaro havas kompetentecon.

La teksto regulas la juran reĝimon, la manieron, la proceduron kaj la organizadon pri konsultoj popolaj sen deviga karaktero. Oni determinis ke rajtos baloti homoj 16-jaraj aŭ pli aĝaj kun civitaneco en Hispanio, Eŭropa Unio, Islandio, Liĥtenŝtejno, Norvegio kaj Svisio, se ili estas censitaj en Katalunio. La konsultojn povos kunvoki la prezidanto de la kataluna registaro, magistratoj (pri lokaj aferoj) kaj civitanoj. En ĉi tiu lasta kazo necesos 50 mil subskribintoj por konsulto en Katalunio, kaj procentaĵo inter 5% kaj 20% de la loĝantaro ĉe municipaj konsultoj. La konsulto povos havi unu aŭ plurajn demandojn kiujn oni formulu “klare, koncize kaj senambigue”.

Pro peto de la registaro de Mariano Rajoy, la advokato de la ŝtato prezentis apelacion al la Konstitucia Tribunalo kontraŭ la deklaro pri suvereneco kiun aprobis la kataluna parlamento la 23an de januaro.

La 8an de majo la Konstitucia Tribunalo de Hispanio provizore nuligis la deklaron pri suvereneco. Unuafoje dum la demokratia epoko la Konstitucia Tribunalo malŝaltas deklaron de parlamento. Necesas ankoraŭ koni la sekvojn de ĉi tiu nuligo.

La Konstitucia Tribunalo disponas kvin monatojn -kalkulante ekde la 8a de marto, kiam oni prezentis la apelacion- por analizi profunde la aferon kaj decidi, ĉu necesas konsideri la deklaron kontraŭkonstitucia.

La apelacio emfazas la fakton ke la kataluna popolo ne povas esti politika kaj jura subjekto suverena, kaj ke en kazo decidi la secesion de Katalunio, la decido apartenas al la hispana popolo. Laŭ la apelacio kiun prezentis la advokato de la ŝtato, la deklaro estas “publika defio kontraŭ la konstitucio”, kun “politikaj kaj juraj efektoj”. Laŭ la advokato de la ŝtato, la difino pri Katalunio estiel “politika kaj jura subjekto suverena” atribuas al la kataluna popolo la rajton decidi.

La prezidantino de la kataluna parlamento, Núria de Gispert, jam ordonis ke la juristoj de la parlamento pretigu pledojn. Ŝi kvalifikis rara la decidon, kaj rimarkigis ke porti la deklaron al la Konstitucia Tribunalo estas sensence.

La EU-parlamentanoj Ramon Tremosa kaj Salvador Sedó (CiU), Raül Romeva (ICV) kaj Ana Miranda (BNG reprezentante ERC) sendis leteron al la prezidanto de la eŭropa parlamento, Martin Schultz, por denunci antaŭ la eŭropaj institucioj la nuligon pri la suverenisma deklaro fare de la Konstitucia Tribunalo. Ili konsideras “politike neakcepteble” ke la hispana registaro turnas sin al la tribunaloj anstataŭ malfermi demokratian debaton, same kiel faris la brita registaro kun Skotlando.

La letero estis sendita pere de elektronika poŝto ankaŭ al la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, José Manuel Durão Barroso, kaj al la prezidanto de la Eŭropa Konsilio, Herman Van Rompuy.

La EU-parlamentanoj kredas ne imageble ke ĉi tiu kazo povus havi lokon en eŭropa parlamento. Samtempe ili insistas pri la volo de la kataluna parlamento sekvi la procezon kiu kondukas la popolon al la rajto decidi politikan statuson por Katalunio kaj serĉi novan rilaton kun Hispanio kaj Eŭropa Unio.

La parlamento de la hispana aŭtonomio Aragono aprobis leĝon pri lingvoj la pasintan 9an de majo. La leĝon subtenis 64 parlamentanoj de Partido Popular (PP) kaj Partido Aragonés (PAR). Kontraŭe voĉdonis la tuta opozicio per 37 balotoj PSOE, Chunta Aragonesista (CHA) kaj Izquierda Unida (IU).

En Aragono oni parolas tri lingvojn: la kastilian (aŭ hispanan), la aragonan kaj la katalunan. La plej rimarkinda trajto de ĉi tiu leĝo estas la fakto ke ĝi ne mencias la nomon de la la kataluna kaj la aragon sed parolas pri ili per sigloj: la aragona estas LAPAPYP (lingvo aragona propra de la regiono pirenea kaj antaŭpirenea) kaj la kataluna estos LAPAO (lingvo aragona propra de la regiono orienta).

Ĉi tiu nova leĝo malplenigas la enhavon de la antaŭa leĝo pri lingvoj aprobita en 2009, kaj lasas senprotektaj la lingvojn katalunan kaj aragonan. Ĝi malfondas la superan Konsilion pri la Lingvoj de Aragono, kiu tamen kunsidis nur unu fojon pro la ignorado de la reganta PP. Krome, la leĝo malaperigas beletran konkurson kun monpremio por la verkado en la kataluna kaj aragona. La leĝo permesas volontan lernadon de ambaŭ lingvoj, sed ĉar ĝi ne agnoskas ilin per iliaj nomoj, oni ankoraŭ ne konas, kiel sin montros la nova leĝo en la instrusistemo.

La prezidanto de la kataluna registaro, Artur Mas, subskribis rezolucion per kiu li nomumas la membrojn de la Asista Konsilio por la Nacia Transiro. Konsistigos ĉi tiun Konsilion homoj kiuj havas agnoskatan prestiĝon en diversaj fakoj kaj kiuj estos pretaj alporti sian konon, kapablon kaj personan prestiĝon, kun la celo ke, kiel diktas la dekreto pri la kreado de ĉi tiu organo, oni identigu kaj starigu ŝtatajn strukturojn kaj ĉiujn necesajn detalojn por efektivigi konsulton al la popolo pri la estonta politika statuso de Katalunio.

La Asistan Konsilion por la Nacia Transiro prezidos Carles Viver i Pi-Sunyer, estro de la Instituto pri Aŭtonomiaj Studoj, kaj ĝin konsistigos ankaŭ ĉi tiuj membroj:

– Enoch Albertí i Rovira, Profesoro pri konstitucia juro en Universitat de Barcelona.
– Germà Bel i Queralt, profesoro pri ekonomiko en Universitat de Barcelona.
– Carles Boix i Serra, profesoro pro politika scienco en Princeton University.
– Núria Bosch i Roca, profesorino pri publika trezoro en Universitat de Barcelona.
– Salvador Cardús i Ros, profesoro pri sociologio en Universitat Autònoma de Barcelona kaj ĵurnalisto.
– Àngel Castiñeira i Fernández, direktoro de la katedro pri Demokratiaj Ĉefeco kaj Regado kaj de la fako pri sociaj sciencoj ĉe ESADE-URL.
– Francina Esteve i Garcia, profesorino pri internacia juro en Universitat de Girona.
– Joan Font i Fabregó, entreprenisto.
– Pilar Rahola i Martínez, ĵurnalistino kaj verkistino.
– Josep Maria Reniu i Vilamala, profesoro pri politika scienco en Universitat de Barcelona.
– Ferran Requejo i Coll, profesoro pri politika scienco en Universitat Pompeu Fabra.
– Joan Vintró i Castells, profesoro pri konstitucia juro en Universitat de Barcelona.

La Asista Konsilio por la Nacia Transiro, kiun oni formale fondos post Pasko, havas la funkciojn priskribitajn en la dekreto pri kreado, aprobita de la registaro la pasintan 12an de februaro:
– Analizi kaj identigi ĉiujn jurajn alternativojn disponeblajn rilate la procezon de nacia transiro.
– Konsili la registaron pri la identigado de la strategiaj strukturoj por la funkciado de la estontaj registaro kaj katalunaj institucioj, kaj optimumigi la disponeblajn rimedojn.
– Proponi agojn kaj impulsi la diskonigon pri la procezo de nacia transiro al la internacia komunumo kaj identigi la subtenojn.
– Asisti la registaron por etendi la instituciajn rilatojn en Katalunio kun la celo garantii la procezon entute.

La Asista Konsilio por la Nacia Transiro dependos de la Departamento pri la Prezidanteco, kiu provizos ĝin per administra kaj loĝistika subteno, kaj ĝin kunordigos la estro de tiu Departamento, la ministro Francesc Homs, akorde kun la vicprezidantino de la registaro, Joana Ortega.

Same kiel aliaj asistaj konsilioj pri ĉefaj aferoj de la politika agado en Katalunio, la membroj de la Asista Konsilio por la Nacia Transiro ne ricevos monkompenson. Tial, ĝia kreo kaj funkcio ne kaŭzas kroman elspezon al la kataluna administracio.