Arkivo

Monthly Archives: Septembro 2013

La 11a de septembro estas la nacia tago de Katalunio. Por tiu tago la asocio Nacia Asembleo de Katalunio (ANC) organizis homĉenon etenditan laŭlonge de 400 kilometroj de la nordo ĝis la sudo de Katalunio kun la celo montri la popolan subtenon al la sendependeco. Ĉi tiun eventon inspiris la Balta Vojo, kiu havis lokon inter la ĉefurboj de Litovio, Latvio kaj Estonio en 1989 por peti la sendependecon de tiuj landoj.

Finfine la Kataluna Vojo havis grandan sukceson. La hispana ministro diris ke ĝin partoprenis 400 000 homoj, sed la kataluna polico kalkulas ke la partoprenantaro estis proksima al 1 600 000, kalkulon kiun ĝenerale akceptis la internacia gazetaro.

Jam la pasintan jaron dum la nacia tago manifestacio havis lokon en Barcelono, la temo estis la sendependeco de Katalunio kaj partoprenis miliono kaj duono de homoj. Necesas substreki ke multaj katalunoj devis skrapi sian poŝon por vojaĝi al alia parto de la lando por ke la ĉeno estu kompleta, ĉar la regiono de la rivero Ebro estas tre maldense loĝata.

La sekvoj de tiu okazaĵo estas evidentaj. La hispana ĉefministro Rajoy finfine respondis la leteron kiun Artur Mas sendis al li komence de junio kaj en kiu la kataluno petis interkonsenton por okazigi konsulton al la kataluna popolo pri la sendependiĝo de Katalunio. Rajoy ne montris sin favora al tiu konsulto sed ankaŭ ne komunikis malpermeson. La brita parlamento gratulis la la kataluna popolon pro la sukceso de la Kataluna Vojo.