Arkivo

Monthly Archives: Aŭgusto 2022

La direktoro de la radi-stacio Ona Mediterrània rifuzis la inviton de la ŝtatestro de Hispanio Felipe de Borbón kaj sendas al li leteron kun 20 kialoj pro kiuj li ne ĉeestos la akcepton en Marivent.

La direktoro de Ona Mediterrània, Tomeu Martí i Florit, ricevis inviton el la Reĝa Domo de Hispanio por ĉeesti la akcepton kiun faris la gereĝoj de Hispanio ĉi tiun ĵaŭdon la 4an de aŭgusto en Marivent.

La kontesto de la direktoro de Ona Mediterrània estis rifuzi la inviton, same kiel faris pluraj politikaj kaj sociaj reprezentantoj, kaj kaptis la okazon por transdoni al la hispana ŝtatestro liston da 20 kialoj por rifuzi la inviton.

Ni tradukas la leteron kiun Tomeu Martí sendis al la hispana reĝo.


@page { size: 21cm 29.7cm; margin: 2cm } p { line-height: 115%; margin-bottom: 0.25cm; background: transparent }
Sinjoro Felipe de Borbón,


Mi ricevis vian inviton por la akcepto kiun vi faros la venontan ĵaŭdon la 4an de aŭgusto 2022 en la palaco Marivent.


Kun ĝojo mi anoncas al vi ke mi ne ĉeestos kaj kaptas la okazon por mallonge klarigi al vi la kialojn de mia decido.


Ĉar mi ĉiam kontraŭstaris la monarkion kiel formon de reĝimo, pro kio en pluraj okazoj mi suferis arestojn kaj polica persekutado.




Ĉar mi estas demokrato kaj, inter multaj aliaj aferoj, ĉi tio signifas ke la regantoj devas esti elektitaj en voĉdonoj, kaj ne pro la fakto esti filoj de iu.


Ĉar se vi hodiaŭ vi estas reĝo de Hispanio ĉi tio ŝuldiĝas al krima diktaturo kiu volis sin eternigi pere de via patro kaj lia posteularo.


Ĉar la invito kiun vi sendis al mi estas skribita nur en la kastilia lingvo. Pro nescio aŭ fia intenco oni ignoris la propran lingvon de ĉi tiu tero, kiu estas la kataluna lingvo.


Ĉar la borbonaj reĝoj ĉiam estis malamikoj de la kataluna lingvo kaj volis ĝin ekstermi, ĉu pro «justa rajto de konkero» aŭ per la maksimo «la efiko estu atingita sed oni ne rimarku ĝian prizorgon».


Ĉar la akcepto estos farita en loko kiu ne apartenas al vi. Vi okupas ĝin kontraŭleĝe kaj ĝi apartenas al la civitanoj de Majorkurbo.


Ĉar la hispana monarkio, kiun vi korpigas, reprezentas la rifuzon kontraŭ la rajto de memdetermino de la popoloj kiuj estas en la hispana regno.


Ĉar vi estas la viva reprezento de masklismo konsekrita en la hispana konstitucio, kiu en sia artikolo 57.1 donas al la viron avantaĝon sur la virino.


Ĉar mi havas fortajn konvikojn pacismajn kaj kontraŭmilitistajn, kaj vi estas la supera estro de la armitaj fortoj de Hispanio.


Ĉar vi estas la estro de putriĝinta ŝtato kiu subpremas, torturas, malliberigas, sieĝas, spionas… la politikajn disidentojn.


Ĉar vi estas parto de la borbona familio, kiu kaŭzis tiom multajn suferojn al la civitanoj de Majorko kaj tiom multe ŝtelis al la regatoj de la Reĝlando Hispanio.


Ĉar vi faris ĉion eblan por vuali la ekstreman koruptadon de via patro.


Ĉar en la akcepto al kiu vi invitas min estos reprezentantoj de la faŝisma ekstrema dekstro, kiuj uzas ĉi tiujn situaciojn por sin reklami.


Ĉar pro via kulpo estas homoj kiuj devus havi la rajton veni libere al Majorko sed ili ne povas kaj devas suferi la pezon de la ekzilo.


Ĉar vi estas la estro de tiuj kiuj la 1an de oktobro 2017 batregalis pacajn civitanojn kiuj volis nur voĉdoni, kion pravigis via senhonora parolado de la 3a de oktobro.


Ĉar per via nomo vi honoras la reĝon Filipon la 5an, via antaŭulo kiu masakris milojn de majorkanoj.


Ĉar ĉiufoje kiam vi venas al Majorko via ĉeesto ĝenas tiujn kiuj vivas tie dum la tuta jaro.


Ĉar la policaj korpoj zorgas pri la subpremado kaj nuligo de la protestoj kiujn generas viaj vizitoj. Kaj poste kelkaj amaskomunikiloj diras ke vi promenis inter aplaŭdoj kaj aklamoj.


Ĉar mi volas konservi la memoron de tiu respublikistoj kiuj mortis defendante la Respublikon.


Ĉar ŝajnas al mi obscena kaj senmorala la buĝeto de publika mono kiun vi uzas, dum estas civitanoj de la ŝtato kiuj vivas en malriĉeco.


Kore,
Tomeu Martí i Florit
Direktoro
Ona Mediterrània