La pasintan dimanĉon la 26an de majo okazis balotoj por la Eŭropa Parlamento.
Necesas diri ke la listo de JxCat kiun estris Carles Puigdemon, Toni Comín kaj Clara Ponsatí ricevis malfavoron de la centra balotkomisiono de Hispanio kaj oni malpermesis al ili tri partopreni la balotadon kiam restis nur kelkaj horoj por la fermo de la prezento de kandidatiĝojn. Necesis trovis provizorajn anstataŭantojn kaj nur je la unua tago de kampanjo ili ricevis permeson partoprenis la balotadon.
Jen la rezultoj en Katalunio: Carles Puigdemont estis la kandidato por JxCat, listo kiu ricevis en Katalunio 987 149 voĉdonojn (29%), PSC 766 107 (22%), ERC 733 401 (21%), Cs 298 781 (9%), CeC-Podemos 292 088 (8%), PP 178 950 (8%), VOX 68 824 (2%), PACMA 48 733 (1), kaj aliaj partioj ricevis la ceterajn 66 330 voĉdonojn.
La partioj por la sendependeco de Katalunio (JxCat kaj ERC) ricevis 1 720 550 voĉdonojn, la partioj kontraŭaj al la sendependeco de Katalunio (PSC, Cs, PP kaj VOX) ricevis 1 312 662 voĉdonojn.
La sekvan lundon la 27an multaj elektitaj EU-parlamentanoj vizitis la parlamenton kaj ricevis la dokumentojn de sia parlamentaneco. Antonio Tajani malpermesis al Carles Puigdemon kaj al Toni Comín eniri la parlamenton kaj ricevis siajn dokumentojn. Se ili estos definitive senigitaj je ilia EU-parlamentaneco la sendependisma movado organizos manifestacion en Strasburgo por la 2a de julio, kiam oni fondas la novan parlamentan periodon.
Aliflanke, la kandidato de ERC estas Oriol Junqueras, kiu estas de jam du jaroj prevente malliberigita pro la referendumo de la 1a de oktobro 2017, kaj la juĝisto ankoraŭ ne elsendis verdikton pri lia kazo. Junqueras estas ankaŭ la kandidato de la Libera Alianco Eŭropa por la Eŭropa Komisiono.
BARCELONO
Jen la voĉdonoj por ĉiu partio kaj procentoj de la barcelonaj voĉdonintoj: JxCat 199 616 (26.7%), PSC 156 517 (21%), ERC 147 959 (19.8), Cs 69 544 (9.3%), CeC-Podemos 81 034 (10.83%), PP 49 671 (6.64%), VOX 14 861 (2%), PACMA 9 922 (1.3%).
La partioj por la sendependeco de Katalunio (JxCat kaj ERC) ricevis 347 569 voĉdonojn, la partioj kontraŭaj al la sendependeco de Katalunio (PSC, Cs, PP kaj VOX) ricevis 29 593 voĉdonojn.