Arkivo

Monthly Archives: Februaro 2017

Artur Mas, eksprezidanto de la kataluna registaro akuzis la hispanan registaron kaj kelkajn instituciojn de la hispana ŝtato pri klopodo prezenti la katalunan socion violentplena por krei mensan framon en la hispana socio kiu pravigu intervenon de la ŝtato sur la kataluna publika administracio.

“Ili klopodas krei la impreson ke la sendependisma movado estas violenta kaj atakema -dum ĉi tiaj estas ili- kun la celo interveni poste kaj pravigi eventualan intervenon far la ŝtato en Katalunio, kion la kataluna socio ĝenerale malakceptos”, diris Artur Mas.

Laŭ la prezidinto necesas kontraŭbatali ĉi tiun strategion, ĉar se iu agas atakante, ĉi tiu estas precize la hispana ŝtato kaj la Popola Partio, kaj se iu faras kontraŭleĝan militon persekutante ideojn kaj homojn, ĉi tiu estas la hispana registaro, la Popola Partio kaj kelkaj institucioj de la hispana ŝtato.

Artur Mas ilustris sian tezon per la ekzemplo de la ĉefa prokuroro de Barcelono, Ana Maria Magaldi, kiu faris gazetaran konferencon priskribante ĉi tiun violentan etoson, kiam, oni povas pruvi per la bildoj ke krom riproĉinda insulto ŝi ricevis neniun atakon.

“Prezenti ĉi tion kiel ekzemplo pri violento kaj atakemo en Katalunio estas grandega mensogo kaj maniero eluzi anekdoton por pravigi intervenon de la ŝtato”, li diris.

Mas ankaŭ certigis ke la hispana ŝtato eraras ne konsiderante la katalunan registaron valida kunparolanto. “Ili ĉiam paradas sian demokratan sintenon, sed ili forgesas ke la nunan parlamenton de Katalunio konsistigis balotoj kie partoprenis 75% de la loĝantaro, kaj kiu donis absolutan plimulton favore al la sendependeco”, li argumentis. Laŭ li ĉi tio estas plua pruvo pri la manko de demokrata sinteno de la hispana registaro.

Artur Mas esprimis ĉi tiujn ideojn antaŭ ol prononci prelegon sub la titolo “Katalunio kaj EU en la 21a jarcerto” en la fakultato pri juro de la Aŭtonoma Universitato de Madrido.