Arkivo

Monthly Archives: Majo 2014

La Eŭropa Parlamento elektos la novan prezidanton de la Eŭropa Komisiono la venontan 16an de julio en Strasburgo. La novan prezidanton devas elekti la duono plus unu de la voĉdonoj de la 751 parlamentanoj kiujn la civitanoj elektos la proksiman 25an de majo.

Estas kvin kandidatoj por la prezido de la Eŭropa Komisiono: Jean-Claude Juncker (Eŭropa Popola Partio), Martin Schulz (Partio de la Eŭropaj Socialdemokratoj), Guy Verhofstadt (Interligo de liberaluloj kaj demokratoj por Eŭropo), Ska Keller (Eŭropaj Verduloj) kaj Alexis Tsipras (Eŭropa Maldekstro).

Iam ili diris kelkajn vortojn pri la procezo kiun trapasas nun Katalunio. Jen ilia opinio pri la afero:

Jean-Claude Juncker
Li estas kandidato de la Eŭropa Popola Partio (en kiu membras UDC, reganta Katalunion en koalicio kun CDC). Li plene kundividas la kriterion de la hispana ĉefministro, Mariano Rajoy, pri la plu-restado de Katalunio en Eŭropa Unio. Li diras ke provinco kiu iĝas sendependa regno ne iĝas “aŭtomate” membro de Eŭropa Unio kaj de la eŭrozono.

Martin Schulz
Li neniam defendis la rajton de Katalunio decidi sian sorton. Dum vizito en Barcelono pro lia posteno de prezidanto de la EU-parlamento li parolis pri la procezo sen kompromiti sian pozicion. Li preferis ne paroli pri la konflikto kun Hispanio pretekstante ke li ne havas solvon por tiu problemo.

Guy Verhofstadt
Li ne montris personan opinion pri la afero. Sed la Eŭropa Liberala Partio kaj la Liberala Internacio en pluraj okazoj defendis la konsulton al la kataluna popolo. Vizitante Barcelonon la ĵusan 14an de majo, li diris ke oni devas preni en la kalkulon la opinion kiun la katalunoj esprimos per ajna kanalo. Li kaptis la okazon por peti dialogon inter la registaroj de Katalunio kaj Hispanio. Graham Watson, prezidanto de la Eŭropaj Liberaluloj ne vidas Katalunion en Eŭropa Unio kiel problemon.

Ska Keller
Dum ĵusa vizito en Katalunio ŝi sin montris favora al la konsulto kiun oni planas okazigi la venontan 9an de novembro. Ŝi esprimis la deziron ke sendependa Katalunio estu membro de Eŭropa Unio. Krome, ŝi certigis ke se ŝi estos elektita, ŝi petos ke la hispana registaro ne malhelpu la rajton de katalunoj decidi sian politikan statuson.

Alexis Tsipras
Li parolis pri la afero en novembro 2012 dum balotkampanjo de ICV-EUi A por la kataluna parlamento. Tiam li sin montris por la rajto decidi. Al la demando “kion vi favoros, la katalunajn instituciojn aŭ la hispanajn potencojn kiuj volas malpermesi la konsulton?” li respondis jene: “Ni respektos la decidon kiun prenos la kataluna popolo”.