Archive

Monthly Archives: Decembro 2013

La konsulto pri sendependiĝo kiun planas organizi la kataluna registaro havas jam daton kaj demando-tekston interkonsentitajn inter la partioj CDC, UDC, ERC, ICV-EUiA kaj CUP, kiuj okupas 87 el 135 sidlokoj de la kataluna parlamento. La konsulto okazos la 9an de novembro 2014 kaj oni demandos al la civitanoj pri la sendependeco de Katalunio. Oni faros du demandojn. La unua: “Ĉu vi deziras ke Katalunio iĝu ŝtato?” kun du alternativaj respondoj “jes” kaj “ne”. Por la civitanoj kiuj respondas jese en la unua demando estos dua demando: “En jesa kazo, ĉu vi deziras ke ĉi tiu ŝtato estu sendependa?”, ankaŭ kun du alternativaj respondoj “jes” kaj “ne”.

Ĉi tiu demando povas ŝajni stranga al kelkaj eksterlandanoj. La partioj UDC kaj ICV-EUiA ne estas sendependismaj sed federismaj kaj volis demandon kiu inkluzivu homojn kiuj deziras federisman rilaton kun Hispanio (oni konsideras ke ŝtato povas esti ne sendependa kia Bavario), sed ne volas la sendependecon. Aliaj partioj ne rezignis pri la rekta mencio pri sendependeco, tial do oni povos klare manifesti sin favore al tiu statuso per la dua demando.

Ĉi tion interkonsentis la gvidantoj de la menciitaj partioj dum kunveno hodiaŭ matene en Palau de la Generalitat. La prezidanto de la kataluna registaro, Artur Mas, solene anoncis la decidon kun akompano de tiuj gvidantoj kiuj subskribis la interkonsenton.