Arkivo

Monthly Archives: Marto 2013

La prezidanto de la kataluna registaro, Artur Mas, subskribis rezolucion per kiu li nomumas la membrojn de la Asista Konsilio por la Nacia Transiro. Konsistigos ĉi tiun Konsilion homoj kiuj havas agnoskatan prestiĝon en diversaj fakoj kaj kiuj estos pretaj alporti sian konon, kapablon kaj personan prestiĝon, kun la celo ke, kiel diktas la dekreto pri la kreado de ĉi tiu organo, oni identigu kaj starigu ŝtatajn strukturojn kaj ĉiujn necesajn detalojn por efektivigi konsulton al la popolo pri la estonta politika statuso de Katalunio.

La Asistan Konsilion por la Nacia Transiro prezidos Carles Viver i Pi-Sunyer, estro de la Instituto pri Aŭtonomiaj Studoj, kaj ĝin konsistigos ankaŭ ĉi tiuj membroj:

– Enoch Albertí i Rovira, Profesoro pri konstitucia juro en Universitat de Barcelona.
– Germà Bel i Queralt, profesoro pri ekonomiko en Universitat de Barcelona.
– Carles Boix i Serra, profesoro pro politika scienco en Princeton University.
– Núria Bosch i Roca, profesorino pri publika trezoro en Universitat de Barcelona.
– Salvador Cardús i Ros, profesoro pri sociologio en Universitat Autònoma de Barcelona kaj ĵurnalisto.
– Àngel Castiñeira i Fernández, direktoro de la katedro pri Demokratiaj Ĉefeco kaj Regado kaj de la fako pri sociaj sciencoj ĉe ESADE-URL.
– Francina Esteve i Garcia, profesorino pri internacia juro en Universitat de Girona.
– Joan Font i Fabregó, entreprenisto.
– Pilar Rahola i Martínez, ĵurnalistino kaj verkistino.
– Josep Maria Reniu i Vilamala, profesoro pri politika scienco en Universitat de Barcelona.
– Ferran Requejo i Coll, profesoro pri politika scienco en Universitat Pompeu Fabra.
– Joan Vintró i Castells, profesoro pri konstitucia juro en Universitat de Barcelona.

La Asista Konsilio por la Nacia Transiro, kiun oni formale fondos post Pasko, havas la funkciojn priskribitajn en la dekreto pri kreado, aprobita de la registaro la pasintan 12an de februaro:
– Analizi kaj identigi ĉiujn jurajn alternativojn disponeblajn rilate la procezon de nacia transiro.
– Konsili la registaron pri la identigado de la strategiaj strukturoj por la funkciado de la estontaj registaro kaj katalunaj institucioj, kaj optimumigi la disponeblajn rimedojn.
– Proponi agojn kaj impulsi la diskonigon pri la procezo de nacia transiro al la internacia komunumo kaj identigi la subtenojn.
– Asisti la registaron por etendi la instituciajn rilatojn en Katalunio kun la celo garantii la procezon entute.

La Asista Konsilio por la Nacia Transiro dependos de la Departamento pri la Prezidanteco, kiu provizos ĝin per administra kaj loĝistika subteno, kaj ĝin kunordigos la estro de tiu Departamento, la ministro Francesc Homs, akorde kun la vicprezidantino de la registaro, Joana Ortega.

Same kiel aliaj asistaj konsilioj pri ĉefaj aferoj de la politika agado en Katalunio, la membroj de la Asista Konsilio por la Nacia Transiro ne ricevos monkompenson. Tial, ĝia kreo kaj funkcio ne kaŭzas kroman elspezon al la kataluna administracio.