Arkivo

Monthly Archives: Julio 2017

La prezidanto de la kataluna registaro anoncis por la 1a de oktobro referendumon pri sendependeco, kaj ankaŭ esprimis sian devontigon apliki ĝian rezulton. Ĉi tiun referendumon oni planas fari sen la aprobo de la hispana registaro, kies membroj anoncis ke ĉi tiu referendumo ne realiĝos, sed neniu klarigis kiel oni malhelpos ĝian efektiviĝon.

Ŝajnas ke oni provos eviti la referendumon timigante la membrojn de la kataluna registaro per la puno al tiuj politikistoj kiuj organizis la konsultan referendumon okazintan la 9an de novembro 2015. La Tribunalo pri Kalkuloj decidis ke la kondamnitoj pro tiu konsulto pagu el sia poŝo la koston de la publika trezorejo por la organizado de tiu konsulto, nome kvin milionojn de eŭroj ĉiu el ili tri.

Ŝajnas tute senprecedenca fakto en la hispana justico, ĉar la tribunaloj kiuj juĝis tiujn okazaĵojn decidis ke ne temis pri misuzado de publika mono, kaj oni dubas pri la jura pravigebleco de ĉi tiu decido, kiun petis la organizaĵo Societat Civil Catalana.

La 3an de julio Carles Puigdemont elpostenigis la ministron Jordi Baiget ĉar ĉi tiu en intervjuo dubis pri la okazigo de vera referendumo la 1an de oktobro kaj ankaŭ esprimis timon pri siaj posedaĵoj. Post kelkaj tagoj oni ŝanĝis tri aliajn membrojn de la registaro. Neniu klarigis la kialon, sed la ministro pri instruado, Meritxell Ruiz, diris al ĵurnalistoj ke ŝi preferis forlasi la sendependisman registaron ĉar ŝi timis pri siaj filoj.