Arkivo

kataluna parlamento

Malgraŭ la volo de la hispana ŝtato torpedi ajnan manovron, kiel ĵus okazis al la deklaro pri suvereneco, la kataluna parlamento aprobis la pasintan 22an de majo leĝon pri popolaj konsultoj ne referendumaj, kiujn oni konsideras gravega instrumento por organizi “la referendumon”. Temas pri regularo laŭ kiu la kataluna parlamento povos organizi konsultojn al la popolo sen la antaŭa permeso de la ŝtato.

Kontraŭ ĉi tiu leĝo prezentis amendojn la partioj PP kaj Ciudadans (entute 28 parlamentanoj), kaj la amendojn rifuzis la partioj CiU, ERC, PSC, ICV-EUiA kaj CUP (kun 104 parlamentanoj). Ĉi tiuj partioj tamen malkonsentas en la interpretado pri tiu leĝo-propono. Laŭ CiU kaj ERC la leĝo permesos organizi referendumon pri suvereneco se la ŝtato ne permesos ĝin, kaj PSC konsideras ke la teksto permesas konsulti nur pri tiuj aferoj sur kiuj la kataluna registaro havas kompetentecon.

La teksto regulas la juran reĝimon, la manieron, la proceduron kaj la organizadon pri konsultoj popolaj sen deviga karaktero. Oni determinis ke rajtos baloti homoj 16-jaraj aŭ pli aĝaj kun civitaneco en Hispanio, Eŭropa Unio, Islandio, Liĥtenŝtejno, Norvegio kaj Svisio, se ili estas censitaj en Katalunio. La konsultojn povos kunvoki la prezidanto de la kataluna registaro, magistratoj (pri lokaj aferoj) kaj civitanoj. En ĉi tiu lasta kazo necesos 50 mil subskribintoj por konsulto en Katalunio, kaj procentaĵo inter 5% kaj 20% de la loĝantaro ĉe municipaj konsultoj. La konsulto povos havi unu aŭ plurajn demandojn kiujn oni formulu “klare, koncize kaj senambigue”.

Pro peto de la registaro de Mariano Rajoy, la advokato de la ŝtato prezentis apelacion al la Konstitucia Tribunalo kontraŭ la deklaro pri suvereneco kiun aprobis la kataluna parlamento la 23an de januaro.

La 8an de majo la Konstitucia Tribunalo de Hispanio provizore nuligis la deklaron pri suvereneco. Unuafoje dum la demokratia epoko la Konstitucia Tribunalo malŝaltas deklaron de parlamento. Necesas ankoraŭ koni la sekvojn de ĉi tiu nuligo.

La Konstitucia Tribunalo disponas kvin monatojn -kalkulante ekde la 8a de marto, kiam oni prezentis la apelacion- por analizi profunde la aferon kaj decidi, ĉu necesas konsideri la deklaron kontraŭkonstitucia.

La apelacio emfazas la fakton ke la kataluna popolo ne povas esti politika kaj jura subjekto suverena, kaj ke en kazo decidi la secesion de Katalunio, la decido apartenas al la hispana popolo. Laŭ la apelacio kiun prezentis la advokato de la ŝtato, la deklaro estas “publika defio kontraŭ la konstitucio”, kun “politikaj kaj juraj efektoj”. Laŭ la advokato de la ŝtato, la difino pri Katalunio estiel “politika kaj jura subjekto suverena” atribuas al la kataluna popolo la rajton decidi.

La prezidantino de la kataluna parlamento, Núria de Gispert, jam ordonis ke la juristoj de la parlamento pretigu pledojn. Ŝi kvalifikis rara la decidon, kaj rimarkigis ke porti la deklaron al la Konstitucia Tribunalo estas sensence.

La EU-parlamentanoj Ramon Tremosa kaj Salvador Sedó (CiU), Raül Romeva (ICV) kaj Ana Miranda (BNG reprezentante ERC) sendis leteron al la prezidanto de la eŭropa parlamento, Martin Schultz, por denunci antaŭ la eŭropaj institucioj la nuligon pri la suverenisma deklaro fare de la Konstitucia Tribunalo. Ili konsideras “politike neakcepteble” ke la hispana registaro turnas sin al la tribunaloj anstataŭ malfermi demokratian debaton, same kiel faris la brita registaro kun Skotlando.

La letero estis sendita pere de elektronika poŝto ankaŭ al la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, José Manuel Durão Barroso, kaj al la prezidanto de la Eŭropa Konsilio, Herman Van Rompuy.

La EU-parlamentanoj kredas ne imageble ke ĉi tiu kazo povus havi lokon en eŭropa parlamento. Samtempe ili insistas pri la volo de la kataluna parlamento sekvi la procezon kiu kondukas la popolon al la rajto decidi politikan statuson por Katalunio kaj serĉi novan rilaton kun Hispanio kaj Eŭropa Unio.

precedencoj

La 10an de julio 2010 okazis la plej granda manifestacio kiu iam ajn havis lokon en la ĉefurbo de  Katalunio. Al ĝi portis la malakcepto fare de la konstitucia tribunalo de Hispanio pri aŭtonomia statuto de Katalunio, kiu estis interkonsentita inter la kataluna kaj la hispana parlamentoj kaj aprobita de la kataluna popolo per referendumo. Sen plua espero trovi komfortan lokon en la regno Hispanio, la kataluna popolo petis la sendependiĝon sur la barcelonaj stratoj.

Kvar monatojn poste, la 28an de novembro 2010, havis lokon balotado por la kataluna parlamento. Dum la kampanjo CiU (koalicio de du partioj: Convergència, liberaldemokratoj, kaj Unió, kristandemokratoj) prezentis kiel ĉefan punkton de regada programo la “fiskan interkonsenton”. Laŭ ĉi tiu pakto Katalunio devus rekte kolekti la impostojn kiujn pagas katalunoj.  Tiam CiU akiris 62 parlamentanojn (68 konsistigas la parlamentan plejmulton el 135 sidlokoj) sed pro la voĉdonrezigno de la partio PSC, Artur Mas povis formi registaron.

La 11an de septembro 2012 (nacia tago de Katalunio) havis lokon en Barcelono manifestacio pli granda ol tiu de 2010, kun klara sendependisma klamo kaj kun partopreno de unu miliono kaj duono de civitanoj. La 20an de septembro la estro de la kataluna aŭtonomia registaro, Artur Mas, renkontiĝis kun la ĉefministro de Hispanio, Mariano Rajoy, por negoci la “fiskan  interkonsenton” kiun celis la kataluno. Fronte al la ne diskutebla rifuzo de Rajoy kaj do la neebleco plenumi la programon kiun oni prezentis dum la balota kampanjo, Artur Mas anoncis antaŭtempan balotadon por la 25an de novembro.

balotado en 2012

Ĉe tiu balotado CiU prezentis soverenisman programon kun la celo konstrui ŝtatajn strukturojn por Katalunio kaj konsulti la popolon pri la sendependiĝo dum la venonta parlamenta periodo. CiU akiris 50 parlamentanojn; ERC, 21; CUP, 3; ICV-EUiA, 13; PSC, 20; PP, 19; C’s, 9. Resume: 87 parlamentanoj favoraj al referendumo pri sendependiĝo kaj 48, kontraŭaj. El tiuj 87 favoraj, 74 (CiU, ERC kaj CUP) estas por la nacia emancipiĝo; ICV-EUiA estas por la referendumo sed ambigua pri la sendependiĝo. PSC, PP kaj C’s (sume 48) kontraŭas kaj la referendumon kaj la sendependiĝon.

Kiel vidite,  CiU ne akiris parlementan plejmulton (68 sidlokojn) do ankoraŭ ne povis formi novan registaron. La 21an de decembro Artur Mas estis deklarita prezidanto kun 71 favoraj voĉdonoj (CiU kaj ERC) kaj 63 kontraŭaj (la ceteraj parlamentaj grupoj).  La 22an de decembro Artur Mas kaj Oriol Junqueras (prezidanto de ERC) prezentis interkonsenton pri parlamenta stabileco. Laŭ ĉi tiu akordiĝo, la partio ERC, maldekstra kaj tradicie sendependisma, faciligos al la reganta CiU stabilecon en la parlamento, kaj la registaro devas plenumi pli socialan politikon kaj organizi referendumon pri la sendependiĝo de Katalunio dum la jaro 2014. Ĉi tiu konsulto povos nuliĝi aŭ prokrastiĝi nur en la kazo ke ambaŭ partoj interkonsentus. La 27an de decembro Artur Mas oficiale prezentis sian registaron.