Arkivo

Konstitucia Tribunalo

Pro peto de la registaro de Mariano Rajoy, la advokato de la ŝtato prezentis apelacion al la Konstitucia Tribunalo kontraŭ la deklaro pri suvereneco kiun aprobis la kataluna parlamento la 23an de januaro.

La 8an de majo la Konstitucia Tribunalo de Hispanio provizore nuligis la deklaron pri suvereneco. Unuafoje dum la demokratia epoko la Konstitucia Tribunalo malŝaltas deklaron de parlamento. Necesas ankoraŭ koni la sekvojn de ĉi tiu nuligo.

La Konstitucia Tribunalo disponas kvin monatojn -kalkulante ekde la 8a de marto, kiam oni prezentis la apelacion- por analizi profunde la aferon kaj decidi, ĉu necesas konsideri la deklaron kontraŭkonstitucia.

La apelacio emfazas la fakton ke la kataluna popolo ne povas esti politika kaj jura subjekto suverena, kaj ke en kazo decidi la secesion de Katalunio, la decido apartenas al la hispana popolo. Laŭ la apelacio kiun prezentis la advokato de la ŝtato, la deklaro estas “publika defio kontraŭ la konstitucio”, kun “politikaj kaj juraj efektoj”. Laŭ la advokato de la ŝtato, la difino pri Katalunio estiel “politika kaj jura subjekto suverena” atribuas al la kataluna popolo la rajton decidi.

La prezidantino de la kataluna parlamento, Núria de Gispert, jam ordonis ke la juristoj de la parlamento pretigu pledojn. Ŝi kvalifikis rara la decidon, kaj rimarkigis ke porti la deklaron al la Konstitucia Tribunalo estas sensence.

La EU-parlamentanoj Ramon Tremosa kaj Salvador Sedó (CiU), Raül Romeva (ICV) kaj Ana Miranda (BNG reprezentante ERC) sendis leteron al la prezidanto de la eŭropa parlamento, Martin Schultz, por denunci antaŭ la eŭropaj institucioj la nuligon pri la suverenisma deklaro fare de la Konstitucia Tribunalo. Ili konsideras “politike neakcepteble” ke la hispana registaro turnas sin al la tribunaloj anstataŭ malfermi demokratian debaton, same kiel faris la brita registaro kun Skotlando.

La letero estis sendita pere de elektronika poŝto ankaŭ al la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, José Manuel Durão Barroso, kaj al la prezidanto de la Eŭropa Konsilio, Herman Van Rompuy.

La EU-parlamentanoj kredas ne imageble ke ĉi tiu kazo povus havi lokon en eŭropa parlamento. Samtempe ili insistas pri la volo de la kataluna parlamento sekvi la procezon kiu kondukas la popolon al la rajto decidi politikan statuson por Katalunio kaj serĉi novan rilaton kun Hispanio kaj Eŭropa Unio.