La prezidanto de la kataluna registaro, Artur Mas, subskribis hodiaŭ la dekreton kiu kunvokas la konsulton kiun respondos la kataluna popolo la venontan 9an de novembro.
La pasintan 12an de decembro 2013 la partioj CiU, ERC, ICV-EUiA kaj CUP, okupantaj 87 el 135 sidlokoj de la kataluna parlamento interkonsentis pri konsulto al la popolo kun du demandoj: “Ĉu vi volas ke Katalunio iĝu ŝtato?” kaj, en jesa respondo al la unua demando, “Ĉu vi volas ke ĉi tiu ŝtato estu sendependa?”.
La ĉefministro de Hispanio, Mariano Rajoy, kontraŭstaras la okazigon de ĉi tiu konsulto. Dum vizito en Ĉinio en neformala interparolo kun ĵurnalistoj li diris ke Artur Mas metis sin en implikaĵon. En Madrido la vicĉefministro, Soraya Sáenz de Santamaría, asertis ke la ŝtato uzos ĉiujn disponeblajn rimedojn por malhelpi la okazigon de la konsulto.