Arkivo

Katalunio

Malgraŭ la volo de la hispana ŝtato torpedi ajnan manovron, kiel ĵus okazis al la deklaro pri suvereneco, la kataluna parlamento aprobis la pasintan 22an de majo leĝon pri popolaj konsultoj ne referendumaj, kiujn oni konsideras gravega instrumento por organizi “la referendumon”. Temas pri regularo laŭ kiu la kataluna parlamento povos organizi konsultojn al la popolo sen la antaŭa permeso de la ŝtato.

Kontraŭ ĉi tiu leĝo prezentis amendojn la partioj PP kaj Ciudadans (entute 28 parlamentanoj), kaj la amendojn rifuzis la partioj CiU, ERC, PSC, ICV-EUiA kaj CUP (kun 104 parlamentanoj). Ĉi tiuj partioj tamen malkonsentas en la interpretado pri tiu leĝo-propono. Laŭ CiU kaj ERC la leĝo permesos organizi referendumon pri suvereneco se la ŝtato ne permesos ĝin, kaj PSC konsideras ke la teksto permesas konsulti nur pri tiuj aferoj sur kiuj la kataluna registaro havas kompetentecon.

La teksto regulas la juran reĝimon, la manieron, la proceduron kaj la organizadon pri konsultoj popolaj sen deviga karaktero. Oni determinis ke rajtos baloti homoj 16-jaraj aŭ pli aĝaj kun civitaneco en Hispanio, Eŭropa Unio, Islandio, Liĥtenŝtejno, Norvegio kaj Svisio, se ili estas censitaj en Katalunio. La konsultojn povos kunvoki la prezidanto de la kataluna registaro, magistratoj (pri lokaj aferoj) kaj civitanoj. En ĉi tiu lasta kazo necesos 50 mil subskribintoj por konsulto en Katalunio, kaj procentaĵo inter 5% kaj 20% de la loĝantaro ĉe municipaj konsultoj. La konsulto povos havi unu aŭ plurajn demandojn kiujn oni formulu “klare, koncize kaj senambigue”.

Pro peto de la registaro de Mariano Rajoy, la advokato de la ŝtato prezentis apelacion al la Konstitucia Tribunalo kontraŭ la deklaro pri suvereneco kiun aprobis la kataluna parlamento la 23an de januaro.

La 8an de majo la Konstitucia Tribunalo de Hispanio provizore nuligis la deklaron pri suvereneco. Unuafoje dum la demokratia epoko la Konstitucia Tribunalo malŝaltas deklaron de parlamento. Necesas ankoraŭ koni la sekvojn de ĉi tiu nuligo.

La Konstitucia Tribunalo disponas kvin monatojn -kalkulante ekde la 8a de marto, kiam oni prezentis la apelacion- por analizi profunde la aferon kaj decidi, ĉu necesas konsideri la deklaron kontraŭkonstitucia.

La apelacio emfazas la fakton ke la kataluna popolo ne povas esti politika kaj jura subjekto suverena, kaj ke en kazo decidi la secesion de Katalunio, la decido apartenas al la hispana popolo. Laŭ la apelacio kiun prezentis la advokato de la ŝtato, la deklaro estas “publika defio kontraŭ la konstitucio”, kun “politikaj kaj juraj efektoj”. Laŭ la advokato de la ŝtato, la difino pri Katalunio estiel “politika kaj jura subjekto suverena” atribuas al la kataluna popolo la rajton decidi.

La prezidantino de la kataluna parlamento, Núria de Gispert, jam ordonis ke la juristoj de la parlamento pretigu pledojn. Ŝi kvalifikis rara la decidon, kaj rimarkigis ke porti la deklaron al la Konstitucia Tribunalo estas sensence.

La EU-parlamentanoj Ramon Tremosa kaj Salvador Sedó (CiU), Raül Romeva (ICV) kaj Ana Miranda (BNG reprezentante ERC) sendis leteron al la prezidanto de la eŭropa parlamento, Martin Schultz, por denunci antaŭ la eŭropaj institucioj la nuligon pri la suverenisma deklaro fare de la Konstitucia Tribunalo. Ili konsideras “politike neakcepteble” ke la hispana registaro turnas sin al la tribunaloj anstataŭ malfermi demokratian debaton, same kiel faris la brita registaro kun Skotlando.

La letero estis sendita pere de elektronika poŝto ankaŭ al la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, José Manuel Durão Barroso, kaj al la prezidanto de la Eŭropa Konsilio, Herman Van Rompuy.

La EU-parlamentanoj kredas ne imageble ke ĉi tiu kazo povus havi lokon en eŭropa parlamento. Samtempe ili insistas pri la volo de la kataluna parlamento sekvi la procezon kiu kondukas la popolon al la rajto decidi politikan statuson por Katalunio kaj serĉi novan rilaton kun Hispanio kaj Eŭropa Unio.

CNI komencis procedurojn por forpeli el Hispanio Noureddine Zaini, prezidanton de la Unio de Kulturaj Centroj Islamaj en Katalunio (UCCIC), Organizaĵo kiu klopodas adaptigi enmigrintajn islamanojn al la kataluna socio kaj kontraŭstari salafismon kaj religian fanatikecon.

La hispanaj sekretaj servoj arestis lin la 3an de majo akuzante lin pri kunlaborado por la sekretaj servoj de ekstera lando kaj pri instigado al religia integrismo. Dum la retenado, la polico demandis lin pri lia kunlaborado kun asocioj favoraj al la sendependiĝo de Katalunio. Poste li estis ellasita kun rezolucio pri forpelo, sen juĝa proceso.

Hieraŭ sabaton la 12an estis la lasta tago dum kiu li povis liveri pledojn, kaj se ili estus malestimitaj li povus esti tuj forpelita kun malpermesi eniri la ŝengenan spacon dum kvin jaroj.

La 3an de majo li estis arestita en Barcelono. Kelkajn tagojn antaŭe li ricevis telefonvokon de la polilco kiu petis ke li vizitu la policejon por pritrakti kelkajn demandojn rilatajn al lia permeso restadi en Hispanio. Kiam li estis en la policejo, oni diris ke li estas arestita, “pro tio ke li agadis kontraŭ la nacia sekureco kaj endanĝerigis la rilatojn de Hispanio kun aliaj landoj”. Li kontestis ke li faras ĝuste la malon. Kiel ajn, oni retenis lin dum la tuta mateno ĝis la 6a kaj duono posttagmeze, kaj rajtigis lin alvoki sian advokaton.

De14 jaroj Noureddine Ziani loĝas kaj laboras en Katalunio. Krom prezidi la organizaĵon UCCIC, li gvidas la marokan-katalunan spacon de la fondaĵo Novaj Katalunoj, ligita al la partio CDC. Dum tiu tempo li okupis sin per diversaj laboroj, ekzemple universitata profesoro aŭ asistanto por la islamana komunumo en Katalunio. Plurfoje li renovigis la permeson restadi en Hispanio, sed ne akiris la civitanecon. Oni telefonvokis lin por pritrakti ĉi tiujn aferojn.

Al Ziani oni donis rezolucion pri forpelo ordonitan de la estro de CNI, Félix Sanz Roldán. Dum 48 horoj li rajtis liveri pledojn. Liaj advokatoj gajnis tempon petante alporton de pruvoj fare de la akuzanta parto, ĵaŭdon la polico respondis ke pruvoj ne estas alportendaj, kaj ke ĉiuj informoj aperas en la rezolucio pri forpelo.

Ĉio okazis sen interveno de juĝisto. La advokatoj finfine liveros la pledojn sed se la polico malestimas ilin, la forpelo povus okazi iam ajn. Oni povus peti ŝirmon al juĝisto, sed la juĝista decido povus veni post la forpelo.

La rezolucio pri forpelo diras: “Li estas elstara kunlaboranto de la sekretaj servoj de ekstera lando ekde la jaro 2000. Ĉi tiu kunlaborado endanĝerigas la sekurecon de la ŝtato, kompromitigas la eksteran politikon de Hispanio kaj minacas la stabilecon de la institucioj.” La akuzo neniam mencias Marokon, ĝi parolas nur pri “ekstera lando”.

La rezolucio diras ankaŭ ke lia tasko estis “prilabori informojn por la estroj de la eksteraj sekretservoj en Barcelono ekde la jaro 2000”, kaj ke pro tio li ricevis monajn kompensojn.

La akuzo ankoraŭ diras ke “li favoras profitojn de ĉi tiu ekstera nacio kontraŭ la hispana sekureco kaj favoris la disvastiĝon de religia integrismo, li kontaktis la ĉefajn gvidantojn de salafismo pere de siaj planoj pri konstruado de moskeoj, aferoj kiuj dissemas religian fanatikecon en nia lando”.

La supozataj pruvoj por la akuzo estas kronologia listo de la agoj kaj rilatoj de Ziani kun la islamanaj komunumoj en Katalunio ĝis la fondo de UCCIC.

Oni mencias ankaŭ lian supozatan partoprenon en kelkaj projektoj: konstruado de moskeo en Lleida, interkonsento de UCCIC kun Novaj Katalunoj por establi sidejon en lokalo de la asocio en Santa Coloma de Gramenet. Kiel pruvo, oni diras ke li serĉis financadon por halalan buĉejon en la orienta regiono de Katalunio.

La rezolucio diras ankaŭ ke Ziani ne havis policajn precedencojn.

La EU-parlamentano Ramon Tremosa (CiU) prezentos morgaŭ lundon demandon-denuncon al la Eŭropa Komisio kontraŭ la forpelo de Noureddine Ziani, ordonita de CNI. Tremosa diris pere de Twitter ke “neniu pruvo pravigas la akuzojn kontraŭ li”.

“CNI (la hispana sekreta servo) laboras tre multe en Katalunio, kaj tio, pri kio nun oni plej multe zorgas, estas Katalunio”, diris Luis Rendueles, direktoro de la hispana semajngazeto Interviú kaj unu el la aŭtoroj de la raporto pri plano de CNI por haltigi la sendependiĝon de Katalunio. Rendueles diris ke la plano, nomita Horizonte Después kaj provizita per 10 MEUR de la ŝtato devis aktiviĝi post la katalunaj balotoj (25 novembro 2012), sed “aliaj operacaj grupoj” aktivigis ĝin antaŭe. “90%-a parto de la plano plenumiĝis dum oktobro”, li diris dum intervjuo por la kataluna radio RAC1.

Temas pri 500-paĝa dokumento tenata en kirasita ĉambro de CNI-sidejo, kiun oni mendis “al kolonelo de Guardia Civil destinita al Barcelono”.

“La operaco devus daŭri kelkajn jarojn, kaj ĝin konsistigus serĉado de gravaj kaj influaj homoj, ekzemple sportistoj de FC Barcelona, kiuj sin manifestu por la restado en Hispanio”, klarigas Rendueles. Tion pruvas la skizo kiun publikigis la ĵurnalo El Mundo dum la balota kampanjo en Katalunio pri supozataj kontoj de Artur Mas en Svislando (svisaj bankistoj poste konfirmis ke la kataluna ĉefministro tute ne havas konton en tiu lando). Ĝi estis dokumento kun sigelo de la hispana polico filtrita al la ĵurnalo, sed la papero ne indikis aŭtoron aŭ daton. “La manovron de la skizo tute ne povis organizi tri policanoj. Ĝi estas brila manovro laŭ la vidpunkto de la sekretaj servoj”, diras la ĵurnalisto.

La plano estis trifaza. La unua estis kreskigi la ĉeeston de ĵurnalistoj kaj opiniistoj en amaskomunikiloj de Katalunio kiuj defendu la union kaj la neceson teni Katalunion en Hispanio, la dua fazo estas subteni per mono hispanismajn amaskomunikilojn en Katalunio. La tria fazo estis publikigi dosierojn pri supozataj negocoj de la familio de la prezidinto Jordi Pujol Soley. Laŭ ĉi tiuj informoj la familio Pujol havas monon en kelkaj fiskaj paradizoj. “Fontoj el CNI agnoskas ke ili delonge kolektas informojn pri supozataj negocoj de tiu familio kun fiskaj paradizoj. Informoj kiujn oni neniam konfirmis, kiujn oni neniam metis sub juĝan proceson, kaj la dosieroj publikiĝis kiam Artur Mas komencis la defion al Hispanio”, diras la raporto. Laŭ la gazeto, ĉi tiu operaco inkluzivas registraĵojn kaj informojn el sekvadoj pri kelkaj katalunaj politikistoj. Pri tiuj dosieroj ne zorgas nur CNI, sed ankaŭ detektivagentejoj.

La emancipiĝo de Katalunio endanĝerigas fundamentajn principojn de la hispana naciismo: la teritorian tutecon kaj la ekonomian subteneblecon. Ambaŭ fundamentoj sekurigis ĝis nun vivmanieron, kiu ebligis al la ŝtato financi grandajn infrastrukturojn modernigajn (kvankam ofte tre erare: senutilajn aŭtoŝoseojn, flughavenojn, AVE-trajnojn ktp), kaj novan statuson de Hispanio en la internacia ordo. Kaj tion ĝi povis garantii finance strangulante Katalunion, Valencilandon kaj Balearajn Insulojn, la tri aŭtonomiojn kun plej granda fiska deficito de Hispanio.

La fakton, ke Katalunio decidis rompi ĉi tiun modelon kaj iri sian propran vojon, la potenco-strukturoj de Hispanio ne konsideras demokrate pravigebla sed granda danĝero por Hispanio. Tial la ŝtato aktivigos ĉiujn disponeblajn rimedojn por bremsi kaj nuligi la sendependiĝon de Katalunio.

Kaj ĝenerale ĉiuj ŝtatoj havas instrumenton speciale pensitan por garantii la plenumiĝon de siaj planoj: sekretaj servoj. En la hispana kazo oni ofte parolas pri CNI (Centro Nacional de Inteligencia), sed multaj aliaj aparatoj kaj organismoj de la ŝtato plenumas similajn taskojn. Por montri nur kelkajn ekzemplojn, ekzistas CDGAI (Comisión Delegada del Gobierno para los Asuntos de Inteligencia – delegita komisio de la registaro por la sekretaj aferoj) kiu kunigas la respondeculojn de la ĉefaj organismoj sub la vicprezidanto de la registaro; CNCA (Centro Nacional de Coordinación Antiterrorista – nacia centro de kontraŭterorisma kunordigado), de la ministerio pri internaj aferoj; CGI (Comisión General de Información – ĝenerala komisio pri informado) de la hispana polico; Ktp.

Ekzistas do tuta armeo da funkciuloj laboranta por garantii la vivo-kapablon de la hispana ŝtato. Sed la demando estas, kiun precizan celon havas tiuj spionaj servoj? Akiri, sistemigi kaj analizi ĉiujn faktojn, minacojn, riskojn kaj konfliktojn kiuj koncernas la sekurecon kaj vivo-kapablon internan kaj eksteran de la ŝtato. Kun la celo antaŭvidi kaj eviti la evoluon de ĉi tiuj minacoj, ili malaktivigas kontraŭajn agojn kaj influas decidojn de tiuj kiuj endanĝerigas la ŝtaton

Kiel povas agi la sekretagentejoj kontraŭ sendependismo?

La sekva listo montras la agojn kiujn la ŝtato povas plenumi por malhelpi la sendependiĝon. La ciklon de la spiona agado konsistigas kvin bazaj fazoj: planado, informakirado, pritraktado, analizado kaj interveno. La sekva listo pritraktas la du fazojn kun operacan karakteron: informakirado kaj interveno. Tial la agoj klasifikiĝas en ĉi tiuj du partoj.

Informakirado

– Interkapti komunikaĵojn. Kiel oni povis pruvi pri kazoj de koruptado kiuj lastatempe publikiĝis, la homoj, kiuj kolektas informojn por la ŝtato, havas la kapablon kaj la kompetentecon interkapti komunikaĵojn de la esploratoj. Ĉar necesas juĝista permeso, la spionaj servoj havas asignita membron de la Supera Tribunalo por akiri ĝin. Ĉi tiu metodo enhavas telefonajn aŭskultojn, elektronika poŝto, tujmesaĝilaj babiloj. En iuj kazoj oni eĉ uzis la laboron de hakeroj por esplori personajn komputilojn.

– Kapti bildojn. Havi foton pri la esplorato en kompromita situacio povas doni utilan informon sed ankaŭ povas esti armilo uzebla por ĉantaĝi kaj haltigi ies agadon. Ĉi tiujn bildojn oni povas akiri per fotiloj, filmiloj kaj eĉ satelitoj.

– Informantoj. Ĝi estas la plej simpla maniero akiri informojn, kaj verŝajne la plej ofta kaj plej malnova. La spionagentoj malfaldas ĉiujn teknikojn disponeblajn por krei reton de konfidenculoj “internaj”, kiuj provizas ĉiujn informojn konsideratajn afertuŝajn, danke al sia profesia, socia aŭ familia loko. La informantoj povas kunlabori kun la hispanaj spionsistemoj pro tri kialoj: patriotismo, rekompenso (mono, posteno, ktp), minaco aŭ premo.

– Enŝovitoj. Malsimile de la informantoj, la enŝovitoj estas spionoj kiuj sukcesis ŝajnigi sin civiluloj kaj atingi postenon kiu helpas ilin akiri informojn. La ĉefa celo de ĉi tiuj agentoj estas la politikaj partioj, institucioj, civitanaj organizaĵoj -pri aktivismo, laboristaj aŭ labormastraj sindikatoj, ktp-, strategiaj entreprenoj, kataluna polico ktp. Kiam enŝovitaj, tiam la agentoj laboras laŭ la posteno kun celo ne fari sin suspektindaj, kaj provizas al analizistoj de sekretaj servoj ĉiujn informojn kiujn ili povas akiri

– Sekvadoj. Alia rimedo akiri informon pri homoj estas sekvi ilin. Oni volas scii, kun kiu ili rilatas, la ofte vizitataj lokoj, la kutimoj, la reagoj en ĉiu loko ktp. Ĉi tiuj informoj dikigas la famajn dosierojn kun kompromita informo kiujn la ŝtato uzos en postaj fazoj por neŭtraligi aŭ malaktivigi ĝenantajn homojn.

– Esplordemandadoj. Kiam estas komencita la juĝa proceso aŭ kiam iu estas arestita -akuzatoj, arestitoj, viktimoj aŭ atestantoj-, tiam ili estas esplordemandataj kaj ili deklaras antaŭ juĝisto. La spionagentejo tre alte taksas la valoron de ĉi tiuj informoj, eĉ se la objekto de la juĝa proceso ne precize rilatas kun ilia celo, ĉar tiuj informoj povas indiki malfortaĵojn aŭ novajn vojojn de agado. En kelkaj kazoj la sekretagentoj povas partopreni la esplordemandadojn aŭ peti demandojn pri aferoj kiuj interesas ilin aparte.

– Amaskomunikiloj. La spionagentejoj kolektas grandajn kvantojn de datumoj el amaskomunikiloj (tv, radio,gazetaro ktp). Per teknologiaj inĝeniaĵoj ili povas kolekti ĉiujn datumojn kiujn provizas la reto: blogoj, retaj socioj, elektronika poŝto… El tiuj datumoj la laboro estas eltiri utilajn informojn.

– Aliaj ŝtataj organismoj. la kolektadon pri informoj monopolas la ŝtato. Estas multaj organismoj, komercaj kaj publikaj, kiuj celas ĉi tiun funkcion. Kazo tre klara estas la ambasadoj, kiuj sendas kablogramojn kun informoj strategi-gravaj al la ministerio pri eksteraj aferoj kaj kiujn, plejparte, prizorgas sekretaj agentoj. Ankaŭ aŭtonomiaj policoj rikoltas informojn por la propra uzado. Ekzistas ankaŭ komercaj entreprenoj pri sekureco kaj spionado. Povas helpi tre multe ankaŭ la spionservoj de landoj kun strategiaj interesoj. La hispana spionsistemo havas rilatojn kun tiuj aliaj organizaĵoj, klopodas kontroli ĝiajn movojn kaj, en kazo de interesiĝo, interŝanĝi aŭ aĉeti informojn.

Interveno

– Konfliktoj kaj dividoj. La sekretgentejoj povas krei konfliktojn kaj kverelojn inter aktivuloj de la suverenisma movado kun celo konfuzi homojn, malhelpi la procezon, aŭ kaŭzi malkonfidon. Ekzistas pluraj metodoj, sed precipe du: per infiltritoj cirkuligi malverajn informojn, aŭ malkaŝi sekretojn aŭ konfidencojn.

– Inspiritaj onidirojn. Ĉi tiu estas unu el la plej potencaj armiloj pri kiuj disponas la ŝtataj strukturoj por interveni ĉe konflikto aŭ disidento-problemo. Onidiro rapide disvastiĝas kaj la koncernato ne povas facile haltigi ĝin. Ĉi tiu metodo estis ĝenerale uzata dum al dua mondmilito de la partporenantaj landoj. Por cirkuligi onidiron kiu damaĝu la reputacion, konfidon aŭ aŭtoritatecon de politika gvidanto, la sekretagentoj ofte uzas mesaĝistojn ŝajne neŭtralajn kiuj ofte eĉ ne scias ke ili estas uzataj. La forton de la onidiro donas la fakto ke la plej agemaj sendependistoj disvastigas ilin senkonscie.

– Dizertoj kaj perfortoj. Kiel ni vidis supre, la spionoj plenigas konfidencajn dosierojn pri homoj kaj organismoj per la akirataj informoj. Ĉi tiuj dosieroj iformas pri malfortaj aŭ vundeblaj punktoj de la sendependisma movado kaj ĝiaj aktivuloj. Tiam ili estos uzataj por malŝalti la aktivadon de homoj konsiderataj danĝeraj por la ŝtato. Oni premas lin avertante pri la informojn kiujn enhavas la dosieroj kaj la minaco publikigi tion aŭ porti tion al juĝisto se ili plu iras sur tiu vojo.

– Publika opinio. Alia sfero sur kiu oni volas ŝanĝi kaj influi la demokratian volon de katalunoj estas la publika opinio. La ĉefa maniero estas favorante la amaskomunikilojn proksimajn al uniismo, kies kunlaborantoj disvastigu opiniojn kontraŭajn al la sendependiĝo, same kiel la inspiritaj onidiroj.

– Streĉita kaj malpaca etoso. Unu el la celoj al kiuj strebas la hispana spionsisitemo estas rompi la socian koherecon, pacon kaj sekurecon nuntempajn. La rompo de la paco povas krei statojn paralizigajn. En Katalunio ankoraŭ ne aperis kazoj de violento klare ligitaj al la senependisma movado, aŭ ne montris sin tiaj. Okazis iu timigo aŭ polica eraro, sed nenio kio neniam okazis antaŭ la sendependismiĝo de la registaro.

– Dependismaj (aŭ uniismaj) grupoj. La sekretaj servoj havas ankaŭ la taskon krei organizitajn grupojn kiuj defendu la interesojn de la ŝtato en la teritorio, kiuj estas ekster politikaj partioj aŭ interne de la partioj uzante ilin kiel platformojn. La rezervataj fondusoj de la ŝtato povas utili por financi ĉi tiujn grupojn aŭ fari ilin pli videbaj ol ili meritas pro popola subteno. En Katalunio ekzistas grupoj kies celo estas premi la registaron en difinita direkto, ĉu el entreprenistaj platformoj ĉu el ŝajne civitanaj asocioj.

– Disĵeti kalumniojn. Kun la celo damaĝi la konfidon de la regantaj politikistoj, oni povas malfaldi strategion por senkreditigi homon tra policaj aŭ juĝaj vojoj. Koruptado ĉiam ekzistis en pli aŭ malpli alta grado, sed estas atentinde ke nun elmergiĝas supozataj kazoj el aliaj epokoj ĝuste kiam la katalunaj institucioj defias la ŝtaton. La ŝtato ne devas elpensi koruptadon tie kie ĝi ne estas, sed ja povas publikigi dosierojn en la oportuna momento. Ĉi tiel oni povas malaktivigi la politikistojn kiuj kondukas la procezon kaj devigi la civitanojn zorgi pri aliaj problemoj.

– specialaj operacoj. Se la antaŭaj rimedoj ne solvas la problemon, alia vojo estas plani agajn operacojn kontraŭ iuj elementoj de la procezo. Principe la ŝtato rezervas la sabotadon al deklaritaj konfliktoj. Sed necesas atenti ke la leĝo 11/2002 klarigas ke la misio de la hispana sekreta servo (CNI) estas “neŭtraligi la agadojn de homoj aŭ grupoj kiuj povas atenci, endanĝerigi, minaci la konstitucian ordon, la rajtojn kaj liberecojn de la hispanaj civitanoj, la suverenecon, tutecon kaj sekurecon de Hispanio”.

La prezidanto de la kataluna registaro, Artur Mas, subskribis rezolucion per kiu li nomumas la membrojn de la Asista Konsilio por la Nacia Transiro. Konsistigos ĉi tiun Konsilion homoj kiuj havas agnoskatan prestiĝon en diversaj fakoj kaj kiuj estos pretaj alporti sian konon, kapablon kaj personan prestiĝon, kun la celo ke, kiel diktas la dekreto pri la kreado de ĉi tiu organo, oni identigu kaj starigu ŝtatajn strukturojn kaj ĉiujn necesajn detalojn por efektivigi konsulton al la popolo pri la estonta politika statuso de Katalunio.

La Asistan Konsilion por la Nacia Transiro prezidos Carles Viver i Pi-Sunyer, estro de la Instituto pri Aŭtonomiaj Studoj, kaj ĝin konsistigos ankaŭ ĉi tiuj membroj:

– Enoch Albertí i Rovira, Profesoro pri konstitucia juro en Universitat de Barcelona.
– Germà Bel i Queralt, profesoro pri ekonomiko en Universitat de Barcelona.
– Carles Boix i Serra, profesoro pro politika scienco en Princeton University.
– Núria Bosch i Roca, profesorino pri publika trezoro en Universitat de Barcelona.
– Salvador Cardús i Ros, profesoro pri sociologio en Universitat Autònoma de Barcelona kaj ĵurnalisto.
– Àngel Castiñeira i Fernández, direktoro de la katedro pri Demokratiaj Ĉefeco kaj Regado kaj de la fako pri sociaj sciencoj ĉe ESADE-URL.
– Francina Esteve i Garcia, profesorino pri internacia juro en Universitat de Girona.
– Joan Font i Fabregó, entreprenisto.
– Pilar Rahola i Martínez, ĵurnalistino kaj verkistino.
– Josep Maria Reniu i Vilamala, profesoro pri politika scienco en Universitat de Barcelona.
– Ferran Requejo i Coll, profesoro pri politika scienco en Universitat Pompeu Fabra.
– Joan Vintró i Castells, profesoro pri konstitucia juro en Universitat de Barcelona.

La Asista Konsilio por la Nacia Transiro, kiun oni formale fondos post Pasko, havas la funkciojn priskribitajn en la dekreto pri kreado, aprobita de la registaro la pasintan 12an de februaro:
– Analizi kaj identigi ĉiujn jurajn alternativojn disponeblajn rilate la procezon de nacia transiro.
– Konsili la registaron pri la identigado de la strategiaj strukturoj por la funkciado de la estontaj registaro kaj katalunaj institucioj, kaj optimumigi la disponeblajn rimedojn.
– Proponi agojn kaj impulsi la diskonigon pri la procezo de nacia transiro al la internacia komunumo kaj identigi la subtenojn.
– Asisti la registaron por etendi la instituciajn rilatojn en Katalunio kun la celo garantii la procezon entute.

La Asista Konsilio por la Nacia Transiro dependos de la Departamento pri la Prezidanteco, kiu provizos ĝin per administra kaj loĝistika subteno, kaj ĝin kunordigos la estro de tiu Departamento, la ministro Francesc Homs, akorde kun la vicprezidantino de la registaro, Joana Ortega.

Same kiel aliaj asistaj konsilioj pri ĉefaj aferoj de la politika agado en Katalunio, la membroj de la Asista Konsilio por la Nacia Transiro ne ricevos monkompenson. Tial, ĝia kreo kaj funkcio ne kaŭzas kroman elspezon al la kataluna administracio.

precedencoj

La 10an de julio 2010 okazis la plej granda manifestacio kiu iam ajn havis lokon en la ĉefurbo de  Katalunio. Al ĝi portis la malakcepto fare de la konstitucia tribunalo de Hispanio pri aŭtonomia statuto de Katalunio, kiu estis interkonsentita inter la kataluna kaj la hispana parlamentoj kaj aprobita de la kataluna popolo per referendumo. Sen plua espero trovi komfortan lokon en la regno Hispanio, la kataluna popolo petis la sendependiĝon sur la barcelonaj stratoj.

Kvar monatojn poste, la 28an de novembro 2010, havis lokon balotado por la kataluna parlamento. Dum la kampanjo CiU (koalicio de du partioj: Convergència, liberaldemokratoj, kaj Unió, kristandemokratoj) prezentis kiel ĉefan punkton de regada programo la “fiskan interkonsenton”. Laŭ ĉi tiu pakto Katalunio devus rekte kolekti la impostojn kiujn pagas katalunoj.  Tiam CiU akiris 62 parlamentanojn (68 konsistigas la parlamentan plejmulton el 135 sidlokoj) sed pro la voĉdonrezigno de la partio PSC, Artur Mas povis formi registaron.

La 11an de septembro 2012 (nacia tago de Katalunio) havis lokon en Barcelono manifestacio pli granda ol tiu de 2010, kun klara sendependisma klamo kaj kun partopreno de unu miliono kaj duono de civitanoj. La 20an de septembro la estro de la kataluna aŭtonomia registaro, Artur Mas, renkontiĝis kun la ĉefministro de Hispanio, Mariano Rajoy, por negoci la “fiskan  interkonsenton” kiun celis la kataluno. Fronte al la ne diskutebla rifuzo de Rajoy kaj do la neebleco plenumi la programon kiun oni prezentis dum la balota kampanjo, Artur Mas anoncis antaŭtempan balotadon por la 25an de novembro.

balotado en 2012

Ĉe tiu balotado CiU prezentis soverenisman programon kun la celo konstrui ŝtatajn strukturojn por Katalunio kaj konsulti la popolon pri la sendependiĝo dum la venonta parlamenta periodo. CiU akiris 50 parlamentanojn; ERC, 21; CUP, 3; ICV-EUiA, 13; PSC, 20; PP, 19; C’s, 9. Resume: 87 parlamentanoj favoraj al referendumo pri sendependiĝo kaj 48, kontraŭaj. El tiuj 87 favoraj, 74 (CiU, ERC kaj CUP) estas por la nacia emancipiĝo; ICV-EUiA estas por la referendumo sed ambigua pri la sendependiĝo. PSC, PP kaj C’s (sume 48) kontraŭas kaj la referendumon kaj la sendependiĝon.

Kiel vidite,  CiU ne akiris parlementan plejmulton (68 sidlokojn) do ankoraŭ ne povis formi novan registaron. La 21an de decembro Artur Mas estis deklarita prezidanto kun 71 favoraj voĉdonoj (CiU kaj ERC) kaj 63 kontraŭaj (la ceteraj parlamentaj grupoj).  La 22an de decembro Artur Mas kaj Oriol Junqueras (prezidanto de ERC) prezentis interkonsenton pri parlamenta stabileco. Laŭ ĉi tiu akordiĝo, la partio ERC, maldekstra kaj tradicie sendependisma, faciligos al la reganta CiU stabilecon en la parlamento, kaj la registaro devas plenumi pli socialan politikon kaj organizi referendumon pri la sendependiĝo de Katalunio dum la jaro 2014. Ĉi tiu konsulto povos nuliĝi aŭ prokrastiĝi nur en la kazo ke ambaŭ partoj interkonsentus. La 27an de decembro Artur Mas oficiale prezentis sian registaron.