CNI komencis procedurojn por forpeli el Hispanio Noureddine Zaini, prezidanton de la Unio de Kulturaj Centroj Islamaj en Katalunio (UCCIC), Organizaĵo kiu klopodas adaptigi enmigrintajn islamanojn al la kataluna socio kaj kontraŭstari salafismon kaj religian fanatikecon.
La hispanaj sekretaj servoj arestis lin la 3an de majo akuzante lin pri kunlaborado por la sekretaj servoj de ekstera lando kaj pri instigado al religia integrismo. Dum la retenado, la polico demandis lin pri lia kunlaborado kun asocioj favoraj al la sendependiĝo de Katalunio. Poste li estis ellasita kun rezolucio pri forpelo, sen juĝa proceso.
Hieraŭ sabaton la 12an estis la lasta tago dum kiu li povis liveri pledojn, kaj se ili estus malestimitaj li povus esti tuj forpelita kun malpermesi eniri la ŝengenan spacon dum kvin jaroj.
La 3an de majo li estis arestita en Barcelono. Kelkajn tagojn antaŭe li ricevis telefonvokon de la polilco kiu petis ke li vizitu la policejon por pritrakti kelkajn demandojn rilatajn al lia permeso restadi en Hispanio. Kiam li estis en la policejo, oni diris ke li estas arestita, “pro tio ke li agadis kontraŭ la nacia sekureco kaj endanĝerigis la rilatojn de Hispanio kun aliaj landoj”. Li kontestis ke li faras ĝuste la malon. Kiel ajn, oni retenis lin dum la tuta mateno ĝis la 6a kaj duono posttagmeze, kaj rajtigis lin alvoki sian advokaton.
De14 jaroj Noureddine Ziani loĝas kaj laboras en Katalunio. Krom prezidi la organizaĵon UCCIC, li gvidas la marokan-katalunan spacon de la fondaĵo Novaj Katalunoj, ligita al la partio CDC. Dum tiu tempo li okupis sin per diversaj laboroj, ekzemple universitata profesoro aŭ asistanto por la islamana komunumo en Katalunio. Plurfoje li renovigis la permeson restadi en Hispanio, sed ne akiris la civitanecon. Oni telefonvokis lin por pritrakti ĉi tiujn aferojn.
Al Ziani oni donis rezolucion pri forpelo ordonitan de la estro de CNI, Félix Sanz Roldán. Dum 48 horoj li rajtis liveri pledojn. Liaj advokatoj gajnis tempon petante alporton de pruvoj fare de la akuzanta parto, ĵaŭdon la polico respondis ke pruvoj ne estas alportendaj, kaj ke ĉiuj informoj aperas en la rezolucio pri forpelo.
Ĉio okazis sen interveno de juĝisto. La advokatoj finfine liveros la pledojn sed se la polico malestimas ilin, la forpelo povus okazi iam ajn. Oni povus peti ŝirmon al juĝisto, sed la juĝista decido povus veni post la forpelo.
La rezolucio pri forpelo diras: “Li estas elstara kunlaboranto de la sekretaj servoj de ekstera lando ekde la jaro 2000. Ĉi tiu kunlaborado endanĝerigas la sekurecon de la ŝtato, kompromitigas la eksteran politikon de Hispanio kaj minacas la stabilecon de la institucioj.” La akuzo neniam mencias Marokon, ĝi parolas nur pri “ekstera lando”.
La rezolucio diras ankaŭ ke lia tasko estis “prilabori informojn por la estroj de la eksteraj sekretservoj en Barcelono ekde la jaro 2000”, kaj ke pro tio li ricevis monajn kompensojn.
La akuzo ankoraŭ diras ke “li favoras profitojn de ĉi tiu ekstera nacio kontraŭ la hispana sekureco kaj favoris la disvastiĝon de religia integrismo, li kontaktis la ĉefajn gvidantojn de salafismo pere de siaj planoj pri konstruado de moskeoj, aferoj kiuj dissemas religian fanatikecon en nia lando”.
La supozataj pruvoj por la akuzo estas kronologia listo de la agoj kaj rilatoj de Ziani kun la islamanaj komunumoj en Katalunio ĝis la fondo de UCCIC.
Oni mencias ankaŭ lian supozatan partoprenon en kelkaj projektoj: konstruado de moskeo en Lleida, interkonsento de UCCIC kun Novaj Katalunoj por establi sidejon en lokalo de la asocio en Santa Coloma de Gramenet. Kiel pruvo, oni diras ke li serĉis financadon por halalan buĉejon en la orienta regiono de Katalunio.
La rezolucio diras ankaŭ ke Ziani ne havis policajn precedencojn.
La EU-parlamentano Ramon Tremosa (CiU) prezentos morgaŭ lundon demandon-denuncon al la Eŭropa Komisio kontraŭ la forpelo de Noureddine Ziani, ordonita de CNI. Tremosa diris pere de Twitter ke “neniu pruvo pravigas la akuzojn kontraŭ li”.