Arkivo

Monthly Archives: Marto 2014

La hispana ministerio pri justico havis blokitaj ekde 2010 ĉirkaŭ 500 000 petojn pri civitaniĝo. Nun, ekde februaro 2014, ĝi komencis intensivan planon trakti ĉiujn ĉi petojn precipe, kaj kurioze, en Katalunio, kie estas 145 000 el 500 000 de tuta Hispanio.

La fondaĵo Nous Catalans (novaj katalunoj) de longe avertas pri la strategio de la hispana registaro kun rilato al la enmigrintoj kun la celo influi la rezulton de referendumo okazonta nunjare kaj malhelpi la sendependiĝon de Katalunio. La prezidanto de ĉi fondaĵo, Àngel Colom, jam avertis unu jaron antaŭe pri tiu strategio sekvita de Kanado kelkajn momentojn antaŭ la referendumo en Kebekio. Oni donis kanadan civitanecon al multaj enmigrintoj, kaj ni scias ke multaj el ili voĉdonis kontraŭe. Kaj aldonis: “Mi ne bedaŭras ke oni akcelu la procezon por homoj kiuj rajtas je la civitaneco, sed la afero estas suspektinda. Mi estas certa ke oni provos movilizi la enmigrintojn kontraŭ la sendependiĝo. Tial la katalunismo devas labori, kaj bonŝance de longe laboras, por informi la ĵusajn enmigrintojn pri la procezo.”