Arkivo

Monthly Archives: Aŭgusto 2017

Lundon la 28an de aŭgusto la politikaj grupoj de Junts Pel Sí kaj CUP registris en la Parlamento de Katalunio la proponon pri la leĝo pri jura transiro kaj fondo pri la respubliko. Oni planas voĉdoni pri ĝi antaŭ la 1a de oktobro (CUP-anoj volas ke oni aprobu ĝin antaŭ la 11a de septembro, nacia tago de Katalunio).

Oni prezentis la leĝon al la popolo (kaj samtempe al la hispana registaro) por ke oni sciu, kiun efikon havas la venko de la alternativo jes en la referendumo.

Ĉi tiu leĝo validos ekde la momento post kiam la popolo voĉdonus favore  al sendependeco en la referendumo de la 1a de oktobro (per la alternativo “jes”). Se la popolo decidas resti en Hispanio (per la alternativo “ne”) la prezidanto de la kataluna registaro tuj anoncos baloton por la aŭtonomia parlamento.

La transira leĝo estos provizora dum la periodo inter la deklaro pri sendependeco kaj la ekvalido de la konstitucio de la Kataluna Respubliko.

La 89 artikoloj en 7 framaj titoloj kaj tri finaj dispozicioj garantias juran sekurecon kaj malabruptan transiron ĝis la Konstitucio de la Respubliko. La teksto validus ekde la proklamo pri la venko de la alternativo jes en la referendumo pri sendependeco, ĉar ĝi substituas la plej multajn nunajn leĝojn -inkluzive de la internacia rajto kaj la leĝoj de EU- kaj postlasas por la konstituci-krea procezo la debaton pri la plej tiklaj aferoj, ekzemple kiu aŭ kiuj devas esti la oficialaj lingvoj, ĉu devas esti armeo, aŭ ĉu povas havi katalunan civitanecon la homoj de la ceteraj katalun-kulturaj teritorioj.

La granda ŝanĝo de ĉi tiu leĝo temas pri la suvereneco, kaj sekve la kontrolon pri la teritorio, kion esprimas la tri unuaj artikoloj: Katalunio iĝas “respubliko de rajto, domokratia kaj sociala”; ke la nacia suvereneco apartenas al la popolo de Katalunio” kaj ke ĉi tiu leĝo estos la “supera normo” ĝis la aprobo de la estonta Konstitucio de la Respubliko Katalunio.

Kion diras la leĝo?

La postenon de ŝtatestro okupos la prezidanto de la registaro (aŭ ĉefministro). La funkcioj de la Nacia Aŭdienco, de la Konstitucia Tribunalo kaj de la Supera Tribunalo pri Justico de Katalunio apartenos al la kataluna Supera Tribunalo. La kataluna registaro kontrolos la landlimojn terajn, marajn kaj aerajn. Oni amnestios la kondamnitojn pro la sendependiĝa procezo.

Kataluna civitaneco

Laŭ la artikolo 7, havos katalunan civitanecon ĉiuj homoj kiuj nun havas hispanan civitanecon kaj ke je la 31a de decembro rezidis en Katalunio. Tiuj kiuj ekrezidis ĉi jare devos atendi du jarojn por peti ĝin. Ankaŭ povos peti la katalunan civitanecon tiuj kun hispana civitaneco kiuj nun ne rezidas en Katalunio sed iam tie rezidis almenaŭ kvin jarojn aŭ naskiĝis en Katalunio. Ankaŭ ĉiuj gefiloj de patro aŭ patrino kun kataluna civitaneco povos peti ĝin.

Laŭ la artikolo 8, la homoj sen hispana civitaneco povos akiri la katalunan civitanecon, sendepende de ilia deveno, ĉiuj kiuj povas certigi almenaŭ kvin jarojn da “laŭleĝa kaj daŭra rezidado”.

La titolo 2

Ĉi tiu parto enhavas la sinsekvon sen ŝanĝoj en la aplikado de la tuta valida normaro, de la administraj aktoj, de la publikaj kontraktoj kaj de la funkciuloj. “Ĉio kion la nova leĝo ne modifas restas valida, aldonis la reprezentanto de Junts Pel Sí, Lluís Corominas.

La leĝoj de EU estos validaj kaj oni tuj akceptos la novajn leĝojn kiuj aprobiĝos dum la venontaj monatoj.

La artikoloj 16 kaj 17 klarigas ke la Generalitat, aŭ kataluna ŝtato, adoptos la administraciajn servojn en Katalunio de la hispana ŝtato, kaj ĝiaj dungitoj aŭtomate iĝos dungitoj de la kataluna ŝtato, konservante la nunajn kondiĉojn.