Arkivo

Monthly Archives: Junio 2017

Komunikaĵo de la kolektivo Emma, subtenata de la kolektivoj Praga kaj Wilson.

 

La historiaj katalunaj plendoj rilate al Hispanio intensiĝis lastatempe. La hispana rifuzo konsideri la ripetitajn proponojn el Katalunio, inkluzive de sincera provo denove pritrakti la statuton pri aŭtonomeco de la jaro 1979, kondukis al sakstrato. Komence de 2005, nova statuta teksto estis verkita kaj aprobita de la kataluna parlamento kaj poste ratifita de la hispana “Cortes” [duĉambra parlamento], sed ne antaŭ ol oni fortranĉis partojn de ĉefaj aspektoj aŭ simple oni forviŝis ilin. Finfine la nova statuto estis referendume aprobita de rezignacia kataluna popolo. Tamen, ankoraŭ en 2010 la ne senpartia Konstitucia Tribunalo verdiktis, ke pluraj partoj de la statuto estas kontraŭkonstituciaj kaj trudis mallarĝigan interpreton de multaj aliaj. En la praktiko, la nova teksto, anstataŭ plibonigi la antaŭan leĝon, utilis por limigi la katalunan memregadon kaj la tuto montris kiel malmulte la hispana flanko pretis antaŭeniri en tiu direkto. En tiu momento klare montriĝis, ke la nuntempa sistemo de teritoria administrado, establita en 1978 post longa periodo de centra regado, estas uzata por eternigi la situacion de la katalunoj kiel daŭra minoritato en Hispanio. En la nuna momento kreskanta kvanto da katalunoj sentas, ke iliaj komunaj aferoj estas regataj de Madrido senkonsidere de iliaj bezonoj kaj ofte kontraŭ iliaj esencaj interesoj. Multaj perdis ĉian esperon pri sincera interkonsento kun la hispana reganta klaso.

La kataluna registaro klopodis organizi referendumon pri la rilato kiun la kataluna socio devus havi kun Hispanio: ĉu ia varianto de la nuna politika subiĝo, ĉu ekigo de nova sendependa ŝtato. Tio estis la rimedo elektita de Kebekio en 1995 kaj de Skotlando en 2014 kaj respektita de la registaroj de Kanado kaj de Britio. Tamen, la hispanaj regantoj surbaze de mallarĝa – iuj diras “partia” – interpreto de la konstitucio deklaris tian referendumon kontraŭleĝa kaj ĵuris malebligi ĝin. Ili agas ankaŭ por subfosi ĝian preparadon. Pro ilia reago kontraŭ supozitaj malobeoj de elektitaj katalunaj reprezentantoj, la ŝtataj instancoj ŝajnas reveni al manieroj de la diktatoreca pasinteco, tiel minacante la esencajn pilierojn de demokratia regado.

La cititan intencon de la reganta koalicio en Katalunio okazigi referendumon malgraŭ la hispana kontraŭstaro oni ne devas konsiderata defio sed demokrata ago. Tiurilate la regantoj obeas la ordonon senditan de centoj da miloj kiuj pace manifestaciis jaron post jaro ek de 2010; de la 2.3 milionoj kiuj balotis dum simbola voĉdonado en novembro 2014; de la preskaŭ du milionoj kiuj ebligis plimulton de la sendependismaj partioj en la voĉdonado en septembro 2015 por la kataluna parlamento kaj, laste sed ne malplej signifa, de la tri kvaronoj de la katalunaj civitanoj kiuj, laŭ ĉiuj opini-sondadojoj, favoras referendumon sendepende de la senco de ilia fina voĉdono. Apartenas al la katalunoj decidi pri la komuna estonteco de ilia socio kaj senpere demandi al ili estas la sola prudenta rimedo por ekscii ĉies opinion pri tiel baza decido.

Finfine, referendumo estas bona solvo por ĉiuj. Certe por la katalunoj, ĉar, sendepende de la rezulto, oni devos komenci dialogon pri freŝa rilato kun Hispanio, rilato devigite bazita sur la agnosko de iliaj rajtoj kiel komununo, inkluzive de la rajto diri la lastan vorton pri la formo kiun tia rilato devus adopti.

La referendumo povas fine esti bona ankaŭ por Hispanio ĉar ĝi devigus la registaron kaj la aliajn politikajn fortojn rekonsideri la bazojn de la reĝimo starigita en 1978. La reĝimo estis la rezulto de la transiro al demokrata sistemo dizajnita kaj plenumita de politika elito kies membroj kreskis sub la diktaturo de Francisco Franco. Kontentiga solvo de la kataluna konflikto donos al la hispana socio la eblecon fine liberiĝi de la fantomoj de ĝia totalisma pasinteco kaj de ripari la difektojn de politika sistemo profunde influita de ĝia deveno.

Kaj tio estus bona ankaŭ por Eŭropo. Unue pro praktikaj konsideroj ĉar la referendumo helpus solvi malnovan problemon kiu povas kreski kaj fariĝi fokuso de malstabileco je eŭropa nivelo. Due kaj plej grave, pro principoj. En la nuna tempo de politika malcerteco kaj kiam la eŭropa projekto estas pridubita en multaj landoj, la kataluna sinteno, klare favora al Eŭropa Unio, firme bazita sur demokratiaj principoj kaj rigore uzanta pacajn metodojn, devus esti subtenita kiel ekzemplon por ĉiuj kiel la sola akceptebla rimedo por solvi konfliktojn inter popoloj kaj ene de ŝtatoj.

Pli frue aŭ pli malfrue ĉiuj eŭropaj landoj kaj la komunaj instancoj estos vokitaj havi opinion pri tiu temo. Estas pro demokratio, ke la ĝustaj katalunaj pledoj kiel historia lando kaj la koncernaj komunaj rajtoj estu agnoskitaj kaj afero de justeco, ke liaj konstantaj kaj pacaj bataloj ricevu profiton.

Vendredon la 9an de junio la prezidanto de la kataluna registaro, Carles Puigdemont, anoncis la okazigon de referendumo pri la sendependeco de Katalunio. Ĝi devas havi lokon la 1an de oktobro de la nuna jaro. La demando de la referendumo estos “Ĉu vi volas ke Katalunio estu sendependa regno en formo de respubliko?”. La du alternativaj respondoj estos “jes” kaj “ne”. La ĉefo de la kataluna registaro ankaŭ promesis plenumi la deziron kiun esprimos la popolo pere de ĉi tiu referendumo.

Carles Puigdemont solene anoncis la referendumon en Palau de la Generalitat de Barcelono akompanate de la vicprezidanto Oriol Junqueras, de la membroj de lia registaro kaj de la parlamentanoj kiuj subtenas la registaron.

anonco-referendumo-170609