La pasintan 8an de aprilo Joana Ortega prezentis la rezulton de la unua soci-esploro pri religiaj aferoj en Katalunio.
La socia laikismo en Katalunio estas tre signifplena, laŭ la unua sondado pri religio kaj pri traktado de la religia diverseco, kiu montras ke 44.7% el la loĝantaro deklaras sin senreligia. La plej multaj katalunoj, kiuj asertas ke ili kredas je neniu religio -kio ne implicas ke ili ne identigas sin kun iu religio pro kulturaj kaj tradiciaj kialoj-, estas denaskaj katalunoj. Laŭ la datumoj de ĉi tiu sondado kiun prezentis la 8an de aprilo la vicprezidanto de la kataluna registaro, Joana Ortega, “la homoj naskitaj ekster Katalunio kaj Hispanio pli ofte deklaras sin kredantoj ol tiuj naskitaj en Katalunio”. La barometro indikas ke 18.2% el la katalunoj deklaras sin ateistoj, kaj 12% agnostikuloj. Ankoraŭ plej multas la homoj kiuj identigas sin kun katolikismo, 53% (precipe pro kulturaj kaj tradiciaj kialoj, kio ne implicas kredon kaj des malpli praktikadon); necesas aldoni tiujn kiuj praktikas aliajn religiojn (15%): 7.3% estas islamanoj, 2.5% protestantoj, 1.3% budaistoj,1.2% ortodoksuloj (rusoj, serboj, rumanoj…), 0.4% atestantoj de Jehovo, kaj 2.3% estas praktikantoj de religioj tre minoritataj.
Alia datumo kiun malkaŝas ĉi tiu esploro estas tio ke 66% el la katalunoj neniam partoprenas kultan ceremonion. Aliflanke 12% praktikas unu fojon semajne; 11.8 ĉeestas kultejon iun fojon monate, kaj 10% iun fojon jare. “En nia lando kreskas la religia plureco kaj ĉi tiu trajto identigas nin. Ni katalunoj komprenas la pritraktadon de la religia diverseco kiel ŝancon kaj la ekziston de pluraj religioj kiel fonton de kultura riĉaĵo”, diris la vicprezidanto de la kataluna registaro, Joana Ortega, dum la prezento pri ĉi tiu soci-esploro, komisiita al la Centro pri Opini-esploroj de la Departamento pri Regado kaj Instituciaj Rilatoj, kaj kiun oni realigis enketante 1 600 homojn pli ol 16-jarajn.
Laŭ la donitaj datumoj de ĉi tiu esplordosiero, la plej multaj katalunoj scias la ekziston de katolikismo (97,7%), islamo (77.6%) kaj budaismo (50%). Pri la ceteraj religioj, malpli ol 50% katalunoj scipovas nomi ilin. Rilate al la kono de la enketitoj pri la fakto ke ĉi tiuj religioj estas plantitaj en Katalunio, elstaras katolikismo (99.2%), islamo (90.3%), atestantoj de Jeho (83.7%) kaj protestantismo (73.6%). Laŭ demando al la enketatoj pri ilia grado de kono pri la diversaj religioj, nur katolikismo superas la mezon. Laŭ skalo inter 0 kaj 10, la enketitoj taksas sian konon pri katolikismo 6.59. Pri aliaj religioj, la sintakso neniam superas 3.5. Islamo, atestantoj de Jehovo kaj protestantismo estas la religiaj minoritatoj kiujn la enketatoj, laŭ ilia konsidero, plej bone konas. Sed 61.1% pensas ke estas tre aŭ sufiĉe grave ke civitanoj havu minimumajn konojn pri la diversaj religioj.
Al la plej multaj katalunoj, preskaŭ 90%, ŝajnas ke ekzistas respekto kaj bona rilato inter la diversaj religioj, kaj nur minoritato, 5.3% el la loĝantaro, perceptas streĉitecon kaj/aŭ malamikecon inter homoj de malsamaj religioj en ilia loĝloko. 52.9% konsideras ke la religia diverseco riĉigas la kulturan vivon de Katalunio kaj nur 14% kredas ke ĝi endanĝerigas la vivo-stilon de la lando. 60.5% taksas grave ke la publikaj administracioj puŝu kaj investu por la interreligia dialogo.
Joana Ortega proprigis al si la vortojn de la prezidanto de la Asista Konsilio pri la Religia Diverseco, Francesc Torralba, kiu asesoras la ĝeneralan direkcion pri religiaj aferoj de la Kataluna Registaro, en la senco ke, kiel ŝi diras: “Hodiaŭ ni ne parolu pri multkultura socio, sed pri interkultura kaj interreligia socio”, ĉar ni devas superi “amason de tradicioj kiuj iras sian propran vojon”, kaj ni devas investi por “interrilatado kun ĉiuj”. “Katalunio -diris Joana Ortega- estas ekzemplo pri kunvivado. En malmultaj lokoj de la mondo oni povas sperti tiom plene la religian diversecon.”