Malgraŭ la volo de la hispana ŝtato torpedi ajnan manovron, kiel ĵus okazis al la deklaro pri suvereneco, la kataluna parlamento aprobis la pasintan 22an de majo leĝon pri popolaj konsultoj ne referendumaj, kiujn oni konsideras gravega instrumento por organizi “la referendumon”. Temas pri regularo laŭ kiu la kataluna parlamento povos organizi konsultojn al la popolo sen la antaŭa permeso de la ŝtato.
Kontraŭ ĉi tiu leĝo prezentis amendojn la partioj PP kaj Ciudadans (entute 28 parlamentanoj), kaj la amendojn rifuzis la partioj CiU, ERC, PSC, ICV-EUiA kaj CUP (kun 104 parlamentanoj). Ĉi tiuj partioj tamen malkonsentas en la interpretado pri tiu leĝo-propono. Laŭ CiU kaj ERC la leĝo permesos organizi referendumon pri suvereneco se la ŝtato ne permesos ĝin, kaj PSC konsideras ke la teksto permesas konsulti nur pri tiuj aferoj sur kiuj la kataluna registaro havas kompetentecon.
La teksto regulas la juran reĝimon, la manieron, la proceduron kaj la organizadon pri konsultoj popolaj sen deviga karaktero. Oni determinis ke rajtos baloti homoj 16-jaraj aŭ pli aĝaj kun civitaneco en Hispanio, Eŭropa Unio, Islandio, Liĥtenŝtejno, Norvegio kaj Svisio, se ili estas censitaj en Katalunio. La konsultojn povos kunvoki la prezidanto de la kataluna registaro, magistratoj (pri lokaj aferoj) kaj civitanoj. En ĉi tiu lasta kazo necesos 50 mil subskribintoj por konsulto en Katalunio, kaj procentaĵo inter 5% kaj 20% de la loĝantaro ĉe municipaj konsultoj. La konsulto povos havi unu aŭ plurajn demandojn kiujn oni formulu “klare, koncize kaj senambigue”.