Oni memoras la murdon kontraŭ Guillem Agulló
Guillem Agulló i Salvador (Burjassot, 1974-Montanejos, 1993) estis juna valencilandano, aktivulo en movadoj sendependismaj kaj maldekstraj, kiu estis murdita de ekstremdekstruloj. Agulló estis ano, ĉe sia morto, de la junulara, maldekstra kaj sendependisma organizaĵo Maulets en Burjassot kaj de la kontraŭrasisma kaj kontraŭfaŝisma movado SHARP.
Dum la nokto de la 11a de aprilo 1993, kiam Guillem Agulló pasigis la feriojn tendumante en Montanejos kun kelkaj amikoj, atakis ilin grupo da junaj faŝistoj kriante “Sieg Heil” kaj “Viva España”, ĉe kiu atako unu el ili vundis Guillem Agulló per tranĉilo ĉe la koro, kio kaŭzis lian morton. La atakintoj foriris kantante la hispanan faŝisman himnon “Cara al sol”.
La familianoj kaj la maldekstraj organizaĵoj denoncis ke la motivo de la krimo estis politika, ĉar pri la junuloj kiuj intervenis en la murdo oni sciis ilian idearon hispanisman kaj faŝisman, kaj ili sciis la kontraŭfaŝisman idearon de Guillem Agulló. Ĉiuj politikaj partioj kondamnis la okazintaĵon escepte de Partido Popular, Unió Valenciana kaj Falange Española.
Pro la murdo oni arestis la sekvajn homojn: Gerardo Mora, Juan Manuel Sánchez (kromnomo: el Picha), José Cuñat (kromnomo: el Pollo), Francisco García (kromnomo: el Mody) kaj Pedro Cuevas (kromnomo: el Ventosa), ĉi lasta estis la fizika plenuminto de la krimo. Ili ĉiuj apartenis al la valencia ekstremdekstra grupo “Komando Marchalenes IV Reich”, nomo kiu honoras la nazian reĝimon.
La juĝado pri la kazo okazis en Castelló de la Plana en 1995, ĝi vekis polemikon en amaskomunikiloj. La juĝisto akceptis la strangan atestanto “X”, kiun prezentis la defenda advokato, kiu deklaris sub sekreto. Maulets, kiu faris la popolan akuzon, sin retiris el la juĝado. Finfine la juĝisto kondamnis konfesintan plenuminton de la murdo, Pedro Cuevas “el Ventosa”, je 14 jaroj da mallibereco, kaj absolvis la 4 ceterajn akuzitojn, kiuj estis liberigitaj unu semajnon post la verdikto. La juĝisto rifuzis la politikecon de la murdo, asertante ke temis pri “kverelo inter knaboj”. La kondamnito liberiĝis post nur kvar jaroj pro bona konduto.