La asista konsilio por la nacia transiro (CATN) publikigis novan esplordosieron, legeblan en la kataluna, en la kastilia kaj en la angla. Nun pri la alternativaj situacioj en kiuj povus sin trovi sendependa Katalunio rilate al Eŭropa Unio. La cerbumkomitato konsideras kvar hipotezajn situaciojn: a) Katalunio aŭtomate plu restus en Eŭropa Unio; b) Katalunio restus provizore ekstere kaj rapide reenirus; c) Katalunio restus ekstere kaj povus peti ordinaran membriĝon, kaj d) ekskludo.
Dum la prezento pri la informo, la prezidanto de la konsilio, Carles Viver i Pi-Sunyer, sin montris skeptika pri la tria kaj kvara hipotezoj. La dosiero konkludas ke la tezoj laŭ kiuj sendependa Katalunio restus ekster Eŭropa Unio ne havas juran bazon. La cerbumkomitato substrekas la pragmatismon de Uniaj institucioj kaj konsideras ke la decido pri la sorto de Katalunio ne dependos de juraj sed de politikaj kriterioj.
CATN kredas plej verŝajne ke Katalunio restos en la Unio kaj, depende de Hispanio, povus pasigi tempon ekstere sed konservante la eŭropan juron. Oni konjektas pri la hispana decido vetoi la eniron de Katalunio en Eŭropan Union, sed la konsilio kredas ke tiu decido nur malhelpos la pluan restadon aŭtomatan en la Unio. Sed la forto de ĉi tiu vetoo ne povus devigi Katalunion resti ekster transira reĝimo kaj vici post Serbio aŭ Turkio.