La parlamentaj grupoj de Junts pel Sí kaj CUP registris la 27an de oktobro proponon pri deklaro kiu devas utili por montri la komencon de transira periodo al la proklamo de la kataluna respubliko. La teksto akceptas ankoraŭ amendojn kaj la subtenon de aliaj grupoj de la parlamento, kaj oni planas voĉdoni pri ĝi dum plenumo antaŭ la 9a de novembro.
Junts pel Sí kaj CUP konstatas ke la ordono ricevita per la balotoj de la 27a de septembro devigas ilin labori por nova sendependa regno en formo de respubliko kataluna, kaj oni devos plenumi tiun taskon “per firmaj paŝoj, sen submeto al la politikaj aŭ juraj institucioj de la hispana ŝtato”. Ili emfazas ankaŭ en la deklaro ke necesas malfermi ĉi tiun “politikan horizonton” al ĉiuj sociaj kaj politikaj fortoj kiuj defendas la malfermon de konstituci-krea procezo civitana, partopren-invita kaj publika,
Jen la tuta propono pri rezolucio:
Jordi Turull i Negre kaj Marta Rovira i Vergés, respektive prezidanto kaj proparolanto de la Parlamenta Grupo de JUNTS PEL SÍ, kaj Antonio Baños i Boncompain kaj Anna Gabriel i Sabaté, respektive prezidanto kaj proparolanto de PG de CANDIDATURA D’UNITAT POPULAR, laŭ la artikoloj 164 kaj 165 de la Regularo de la Parlamento, prezentas la jenan proponon pri rezolucio kun la peto ke ĝi estu aprobita antaŭ la Plenumo de la Parlamento laŭ urĝa procedo. Por tiu efiko, ni petas ke oni samtempe urĝe kunvoku la kunsidon de proparolantoj.
Akorde kun la demokratia ordono ricevita la 27an de septembro, la subskribintaj parlamentaj grupoj prezentas ĉi tiun proponon pri rezolucio.
PROPONO PRI REZOLUCIO
La Parlamento de Katalunio:
UNUE konstatas ke la demokratia ordono ricevita per la pasintaj balotoj de la 27a de septembro 2015 sin bazas sur plimulteco de la parlamentaj fortoj kiuj havas la celon ke Katalunio iĝu sendependa regno kaj kun larĝa suverenisma plimulteco je voĉdonoj kaj parlamentaj sidlokoj kiuj estas por la komenco de konstituci-krea procezo ne subordigita.
DUE Ĝi deklaras solene la komencon de la procezo krei la katalunan regnon sendependan en formo de respubliko.
TRIE Ĝi proklamas la malfermon de konsistiga procezo civitanara, partopren-invita, publika, senekskluda kaj aktiva por prepari la bazojn de la estonta konstitucio de Katalunio.
KVARE Ĝi instigas la venontan registaron komenci antaŭ tridek tagoj la traktadon pri la leĝoj de la procezo konstituci-krea, de sociala sekureco kaj publika trezorejo.
SESE Per sia funkcio teni la suverenecon kaj esprimon de la konstituci-krea povo, ĝi ripetas ke ĉi tiu Parlamento kaj la procezo de demokratia malkonektado ne submetiĝos al la decidoj de la institucioj de la hispana ŝtato, pli precize de la Konstitucia Tribunalo, kiun ĝi konsideras nelegitimita kaj senkapabla pro ĝia sentenco de junio 2010 pri la Statuto de Aŭtonomio de Katalunio, aprobita per referendumo de la kataluna popolo, inter aliaj.
SEPE Ĝi adoptos la necesajn rimedojn por malferimi ĉi tiun procezon de malkonektado demokratia, popolamasa, subtenata kaj paca disde la regno Hispanio tiel ke ĝi povu transdoni la potencon al la civitanaro je ĉiuj niveloj kaj surbaze de partopreno malferma, aktiva kaj sen ekskludoj.
OKE Ĝi instigas la venontan registaron plenumi nur tiujn normojn aŭ regulojn emanintajn de ĉi tiu Ĉambro, legitimita kaj demokratia, kun la celo kirasi la fundamentajn rajtojn kiujn povus damaĝi la decidoj de la hispanaj institucioj.
NAŬE Ĝi manifestas la volon komenci pritraktadon kun la celo plenumi la demokratian ordonon pri kreado de kataluna ŝtato sendependa en formo de respubliko kaj, ĉi tiel mem, ĝi informas pri tiu volo al la hispanaj institucioj, al Eŭropa Unio kaj al la cetera internacia komunumo.
Palaco de la Parlamento, la 27a de oktobro 2015