La hispana registaro aprobis la antaŭprojekton pri leĝo de Civitana Sekureco. La teksto, kiun oni supozeble aprobos dum la unua duono de la venonta jaro, antaŭvidas punojn kiuj povas altiĝi ĝis 30 000 eŭroj al homoj kiuj skandus devizojn aŭ portus panelojn, kiujn oni povus konsideri ofendaj por Hispanio, por la hispana flago aŭ la hispanaj institucioj, inter aliaj, la reĝeco. Oni povos puni ankaŭ homojn kiuj ne plenumos juĝistan decidon, ekzemple elhejmigon.
La hispana ministro pri internaj aferoj, Jorge Fernández Díaz, klarigis ke bruligi flagon “estas ofendo”, kaj oni konsideros tion grava misago, dum ĝi ne konsistigos delikton. Tial la aŭtoron de tia ago oni povos puni per la devo pagi 30 000 eŭrojn.
Fernández Díaz faris tiajn klarigojn dum gazetara konferenco post la konsilio de ministroj. La antaŭprojekto pri leĝo de Civitana Sekureco atingis la konsilion de ministroj ĉi tiun vendredon post du semajnoj da mallaŭdoj fare de la opozicio kaj de kelkaj sociaj sektoroj. Kiel ajn, la ministro certigis ke la modifojn tute ne kaŭzis tiuj kritikoj, kaj ke la prokraston kaŭzis konsultoj kaj plibonigoj proponitaj de aliaj ministrejoj.
La prezentita teksto malaltigas de 21 al 7 la kondutojn konsideratajn tre gravajn, inter kiuj ekzemple estas ĉia manifestacio kun la celo premi dum la medita tago de la balotaj procedoj. Oni konsideros ankaŭ tre gravaj kondutoj la recidivon, la manifestaciojn en kritikaj infrastrukturoj, la entrudiĝojn en tiajn infrastrukturojn, la fabrikado kaj uzado de eksplodaj armiloj, aŭ blindumi kondukistojn de transportiloj kiaj trajnoj aŭ aviadiloj.
Malkiel oni antaŭproponis, ne estos tre grava konduto manifestacii sen permeso antaŭ la palacoj de la parlamento aŭ de la senato, kaj tio estos grava ago en kazoj kie oni “perturbos la civitanan sekurecon”. oni malaltigas al gravaj la agojn minaci, premi aŭ ofendi la policajn agentojn. Inter gravaj agoj misfaroj estas ankaŭ la rezisto malkunvoki manifestacion, kunporti aŭ montri armilojn neglekte aŭ temerare, aŭ pagitajn seksrilatojn en lokoj kie povas esti neplenaĝuloj ekzemple lernejoj aŭ parkoj. Monpunoj por homoj kiuj rifuzus identigi sin antaŭ la agentoj de la polico aŭ armeo
La manifestacioj kiujn oni organizos sen permeso estos malgravaj, sed ili povos iĝi gravaj aŭ tre gravaj se okazos violento aŭ perturbo de la publika ordo. La malgravaj malobservoj ricevos monpunoj inter 100 kaj 1 000 eŭroj. La gravaj, inter 1 001 kaj 30 000; kaj la tre gravaj, inter 30 001 kaj 600 000.