Arkivo

Monthly Archives: Junio 2015

La politika partio CDC subskribis vojplanon kun alia partio, ERC. Tio signifis ke CDC devontigis sin pri la sendependeco de Katalunio en la venonta parlamenta periodo. Ĉi tiu paŝo tuŝis alian partion, UDC, kun kiu CDC de multaj jaroj agis en la koalicio CiU, ĉar en la venontaj balotoj UDC havos du alternativojn: aŭ subskribi la vojplanon aŭ konkuri sola en la balotoj kun propra programo.

Kiel ajn, UDC preferis esprimi sin pri la aferoj nur post la magistrataj balotoj okazintaj la 24an de majo. Tiam la estraro decidis demandi al siaj membroj per referendumo la 14an de junio pri ilia starpunkto rilate al la sendependeco. Sed la demando kiun oni formulis estis tiom konfuza ke ne restis klara ilia starpunkto. Tiam la liberalaj CDC petis ke la kristandemokrataj UDC montru klare sian pozicion. La kristandemokratoj respondis dirante ke ili forlasas la registaron de Katalunio ka rompas la koalicion kun CDC.