komuna vojplano al sendependeco

La politikaj partioj ERC kaj CDC subskribis komunan vojplanon por la suverenisma procezo. La dokumenton subskribis ankaŭ la organizaĵoj ANC, AMI, Òmnium Cultural kaj Súmate. Ĉi tiu interkonsento estas provizora, kaj oni subskribos definitivan tekston post tiam, kiam Artur Mas kunvokos oficiale la balotojn por la 27a de septembro de la nuna jaro, sed la nuna dokumento ja engaĝas la subskribintojn al komuna vojplano rilate al balotprogramo kaj al konduto post la balotoj.

Jen la teksto:

KOMUNA VOJPLANO DE LA KATALUNA SUVERENISMA PROCEZO

Ĉi tiu vojplano volas kunigi la suverenismajn organizaĵojn kiuj kunhavas la celon ke Katalunio komencu procezon de demokratia transiro tiel ke ĝi iĝu sendependa ŝtato se ĉi tion deziras la plej multaj civitanoj.

PLEBISCITAJ BALOTOJ

La balotoj okazontaj la 27an de septembro, kiuj havos plebiscitan karakteron, funkcios kiel laŭleĝa mekanismo por koni la volon de la kataluna popolo pri sia politika estonteco anstataŭante ĉi tiel la referendumon kies realigon oni malhelpis.

La balotprogramoj de la suverenismaj kandidatlistoj devas montri klare kaj reliefigite en la unua punkto, ke baloti por ĉi tiu listo egalas kiel favora voĉdono por la sendependeco de Katalunio.

La aksoj socia kaj nacia estas neapartigeblaj; pro tio necesas klopodi por reakiri socialan ŝtaton, precipe pri edukado, sanitara servo kaj pensioj kiel socialaj rajtoj kaj esencaj servoj publikaj.

Estas nerezigneble esprimi la nekonfuzeblan volon pri demokratia regenerado, diafaneco, raporto pri plenumitaj agoj, civitanara partopreno kaj batalo kontraŭ malhonesta konduto.

B. DISVOLVIĜO DE LA PROCEZO

Prilabori projekton de konstitucia teksto kun proksimume dekmonata tempolimo, pere de partoprenmekanismo kiu ebligu kunigi pli multajn volojn al malferma konstitucikrea procezo en kiu rekte partoprenu la civitanoj (Kataluna Konstitucia Konvencio) kaj dependanta de posta referendumo.

Krei kaj funkciigi la necesajn infrastrukturojn de la nova ŝtato: propra impostagentejo, sociala asekuro, transiro inter du leĝo-sistemoj, ekstera agado, transiro inter strategiaj strukturoj, socialaj kaj sanitaraj servoj, energiprovizado, sekureco…

Plenumi agojn de suvereneco necesajn por konstrui novan landon.

Ricevinte la ordonon de la balotintoj, komenca deklaro pri suvereneco kiel anonco kaj komenco de la procezo survoje al la proklamo pri nova ŝtato, aŭ Kataluna Respubliko, laŭ la terminoj kaj kondiĉoj esprimitaj en ĉi tiu vojplano. La procezo de demokratia transiro neniukaze dependas de la jura valideco aŭ eventualaj nuligoj pri ĉi tiu deklaro.

La procezo de nacia transiro survoje al la proklamo pri nova ŝtato aŭ Kataluna Respubliko, kiu komenciĝos kun la balotoj de la 27a de septembro 2015, kulminos en maksimuma periodo de 18 monatoj.

C. INSTITUCIAJ RILATOJ

Komenco de negocado kun la hispana ŝtato pri la novaj kondiĉoj: disdivido de aktivoj kaj pasivoj, rilatoj inter la novaj ŝtatoj.

Komenco de intertraktoj kun internaciaj subjektoj pri la agnosko kaj akcepto de la nova ŝtato.

Konservi atentan konduton rilate al alternativo por referendumo, flanke de la hispana ŝtato, pri la sendependeco de Katalunio.

D. KULMINIGI LA PROCEZON

Ĉe la fino de ĉi tiu procezo oni faros referendumon, kies rezulton oni devos obei, pri la konstitucia teksto kiu finrealigos la demokratian ordonon pri la kreado de nova ŝtato kataluna. La jesa rezulto de ĉi tiu referendumo kondukos al la proklamo pri la sendependeco.

Elekti novan parlamenton por la nova konstitucia framo.

Ekde ĉi tiu momento, negoci pri la novaj specoj de rilatoj kun Hispanio kaj Eŭropa Unio.

Barcelono, la 30a de marto 2015

Advertisements

Respondi

Please log in using one of these methods to post your comment:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: