Arkivo

Monthly Archives: Aŭgusto 2019

Altsasu kaj Alsasua estas la du oficialaj nomoj (en la eŭskaj kaj en la kastilia respektive) de urbo en la hispana aŭtonomia regiono Navaro.

Ok junuloj (Ohian Arnanz Ciordia, Jokin Unamuno Goicoetxea, Jon Ander Cob Amilbia, Julen Goicoechea Larraza, Adur Ramírez de Alda Pozueta, Aratz Urrizola Ortigosa, Iñaki Abad Olea kaj Ainara Urquijo Goicoechea) kaj du nedeĵoraj agentoj de Guardia Civil kun siaj respektivulinoj, kvereliĝis je la mateniĝo de la 15 de oktobro 2016 en Altsasu.

Laŭ la rakonto de la juĝisto, leŭtenanto kaj serĝento de Guardia Civil estis nedeĵoraj kaj vestitaj kiel simplaj civitanoj en la trinkejo Koxka en tiu urbo kiam, ĉirkaŭ 3:15 nokte eniris la trinkejon unu el la junuloj akompanite de knabino ankoraŭ ne 18-jaraĝa. Tiu junulo estus sin turninta al la serĝento de Guardia Civil por diri ke li ne rajtas ĉeesti tiun trinkejon. En tiu momento intervenis la leŭtenanto, dirante ke li lasu ilin trankvilaj. Tuj alproksimiĝis proksimume 25 homoj kiuj ĉirkaŭis kaj minacis la du agentojn de Guardia Civil. La agentoj kun siaj respektivulinoj estus klopodintaj foriri el la loko kaj sur la strato ili renkontis grupon de 15 aŭ 20 homoj kiuj kun la antaŭaj homoj plu insultis kaj frapis la agentojn ĝis la momento kiam alvenis deĵoraj policanoj.

La 14an de novembro 2016 la juĝisto Carmen Lamela ordonis la malliberigon al ok homoj akuzitaj pri terorismo en la madridan karceron Soto del Real. La juĝisto Lamela adoptis ĉi tiun akuzon pro peto de la prokuroro José Perals, kiu akuzis ses el la akuzitoj pri krimo de terorismo aplikante la artikolon 573bis. La preventa rimedo estis adoptita konsiderante ke ekzistas danĝero pri forfuĝo. Aliflanke, la du aliaj arestitoj restis provizore en libereco, devigitaj prezenti sin dutage en la semajno antaŭ la justico, konsiderante ke ili ne partoprenis la fizikaj atakojn.

Sep el la ok junuloj eniris malliberejon akuzite pri terorismo. Kvar el ili eliris en provizora libereco en decembro 2016, sed la tri ceteraj restis en la malliberejo Soto del Real sub la sistemo FIES, kiun oni aplikas al teroristoj. La provinca kortumo de Navaro rifuzis la akuzojn pri terorismo kaj petis ke la kazo estu denove pritraktata en la juĝejo de Iruñea/Pamplona. Fine, la 4an de julio 2017 la prokuroro de la nacia kortumo petis 50 jarojn da mallibereco pro terorismaj lezoj por ses el la ok junuloj el Altsasu, kiuj supozate partoprenis atakon kontraŭ ne deĵoraj agentoj de Guardia Civil kaj iliaj respektivulinoj en oktobro 2016. Por la sepa akuzito, Ohian Arnanz, oni altigis la punon al 62 jaroj kaj duono aldonante krimon pri terorisma minaco. Al la oka akuzito, Ainara Urkijo, oni petis 12 jarojn pro terorismaj minacoj.