Telemadrid komparas Katalunion kun naziismo

“La stalinisma propagando kreis ĝin, Hitler ĝin perfektigis, kaj nun ĝi artikuliĝas kaj kontrolas nin dum la plej multaj ne konscias. Ĝi estas la lingva manipulado.“ Ĉi tiel komenciĝas raporto de la sekcio Zoom de la teleĵurnalo de la publika televido de la madrida regiono, Telemadrid. La raporton oni elsendis la 29an de aprilo, kaj ĝi komparas la propagandajn strategiojn de Stalin kaj Hitler kun la lingvaĵo de katalunaj kaj eŭskaj politikistoj.

La raporto poste avertis pri la fakto ke “neniu pli lertas en la altrudado kaj manipulado de la lingvaĵo kiel ETA kaj la naciismoj eŭska kaj kataluna. Eŭfemismoj kaj propra terminaro en la kazo de la terorisma organizaĵo“.

La bildoj pri Stalin, Hitler kaj ETA antaŭas tiujn de Artur Mas, por denunci ke “naciismo vivas obsedita por altrudi sian lingvaĵon“. En ĉi tiu kazo oni indikis ke, kiam oni parolas pri la “rajto decidi“ tio fakte signifas “rompo“. La raporto instigas paroli pri “altrudado de la kataluna lingvo“ anstataŭ “lingva normaligado“.

La raporton subskribis Cristina Ortega, kiu, kun la vortaro ĉe la mano, avertis ke “uzi eŭfemismojn por mildigi la signifon de la vortoj estas strategio komuna precipe de totalismaj politikoj. Por altrudi projekton nenio pli bona ol fari semantikan kapriolon. Ĉi tiel ni ne plu nomos la panon pano, kaj la vinon vino“.

“ETA sukcesis, ĝi entrudis sian terorisman semantikon“, bedaŭris la publika ĵurnalisto, kiu invitas diri “terorismo de ETA“ anstataŭ “eŭska konflikto“; “enkarcerigita murdisto“ anstataŭ “politika prizonulo“; “strata terorismo“ anstataŭ “kale boroka (strata batalo, en la eŭska lingvo)“.

Advertisements
3 comments
  1. 13/05/15 Rafael Maluenda (PP) en la la valencia aŭtonomia parlamento komparis katalunajn politikistojn kun naziismo.

  2. 2012/12/13 La politikisto Francisco Vázquez (PSOE) komparis katalunan hispanlingvan knabon kun persekutata judo.

  3. La 26an de novembro 2009 Federico Jiménez Losantos diris tra la radiaj ondoj de Cadena esRadio ke “ni hispanoj estas la preferataj judoj de la katalunaj nazioj”. La kataluna publika televido parodiis ĉi tiun komenton paŭsante la filmon “Schindler’s List” (http://youtu.be/Ah9NIQ1lH5s).

Respondi

Please log in using one of these methods to post your comment:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: