Jordi Borràs estas kataluna fotoĵurnalisto kiu fakiĝis pri faŝismaj hispanistoj en Katalunio. En pluraj okazoj fotis iliajn manifestaciojn kaj povis identigi multajn membrojn  de politikaj organizaĵoj kiel ekstremdekstrulojn, kaj ĝuste pro lia konateco por li iĝis danĝere proksimiĝi al ili. Li ankaŭ faris libron el siaj fotoj pri la violento de la hispana polico je la 1a de oktobro 2017. Li do estas tre konata de hispanaj faŝistoj kaj eĉ konsiderata malamiko.

Ĝuste la 16an de julio vespere, kiam Jordi Borràs iris tra la strato Capellans en Barcelono, nekonato turnis sin al li kriante “Vivu Hispanio! Vivu Franko!”, poste frapante plurfoje per la pugnoj sur la kapo kaj sur la vizaĝo, kio kaŭzis plurajn lezojn. Jordi Borràs tuj alvokis la policon, ĉe kio la atakinto montris sian identigilon (kion montras foto de atestanto) de membro de la hispana polico kaj foriris rapide. (Poste oni eksciis ke tiu atakisnto estas inspektoro de brigado pri informado de la hispana polico)

Jordi Borràs mem estis denocninta ke inter la 8a de septembro kaj la 11a de decembro 2017 okazis 131 violentaj incidentoj, 86 el kiuj kun fizikaj atakoj, kies motivo estis la defendo de la unueco de Hispanio. Granda parto de tiuj atakoj koncentriĝis dum la tagoj de la manifestacioj de Societat Civil Catalana, kiam okazis 34 violentaj agoj. En la lasta manifestacio, tiu de la 29a de oktobro, okazis 10 atakoj, ne nur kontraŭ sendependistoj sed ankaŭ kontraŭ fotistoj kaj enmigrintoj. Tiuj violentuloj eĉ turnis sin kontraŭ la kataluna polico Mossos d’Esquadra.

La uzado de fizika violento transpasis la limojn de la kutimaj aktivuloj de ekstremdekstraj grupoj kaj iĝis ĝenerala en defendantoj de la unueco de Hispanio. Ĝi estas sekvo de la polica agado, de la parolado de la reĝo la 3an de oktobro 2017 kaj la ĝenerala konduto de la ŝtato, kiu transdonis la mesaĝon al la loĝantaro ke ĉia ajn rimedo estas pravigebla por malhelpi la sendependiĝon de Katalunio.

Unu el la kazoj kiuj ĝuis pli vastan konatigon pere de amaskomunikiloj estiu tiu de Canet de Mar, kiam dudeko da kapkovritoj forpelis flavajn rubandojn (kiujn oni uzas por protesti kontraŭ malliberigado de politikistoj) kaj vundis kvin homojn. Partioj kaj amaskomunikiloj anstataŭ denonci la agojn, ili fokusigis la debaton sur la fakto ke oni uzis la publikajn lokojn por protesti.

En la esplorlaboraĵo Catalanofòbia: un boc expiatori, Àlex Romagueres priskbrias ĉi tiun fenomenon kiel strukturan kaj konstantan, ĝi ne estas okaza kaj en ĝi ludas gravan rolon la amaskomunikiloj. Malgraŭ ĉi tio, dum la lastaj monatoj oni kaŝis ĉi tiujn agojn kiuj transpasas la karakteron de simplaj kvereloj inter homoj. Ĉiam kun absoluta senpuneco.

La samaj grupoj kiujn oni laŭdis pro tio ke ili demetis flavajn rubandojn poste aliĝis al la ekstrema dekstro kaj plenumis fizikajn atakojn kiel tiu en Lladoners (kiam oni portis la politikajn malliberulojn al karceroj en Katalunio). Ĉiam ili diris ke kulpas la sendependismo ĉar ĝi kreis ĉi tiun etoson.

La senpuneco ne estas hazarda, necesas nur rimarki ke kvar el la lastatempaj agresoj estis plenumitaj de agentoj de la hispanaj policoj Guardia Civil kaj Policía Nacional. En la plej multaj kazoj dum ne deĵora tempo, ne enkalkulante la ĵusan atakon kontraŭ Jordi Borràs.

La polico subtenis ekstremdekstrajn grupojn, ĝis la punkto ke ĝi provizis ilin per policanoj kaj militistoj. Ili ĝuis la simpation de la aparatoj de la ŝtato, agis violente kaj ĉiam senpune kaj ekster la leĝo. Poste, multaj transpasis al la ŝtatterorisma grupo GAL kaj al aliaj organizaĵoj financitaj, kunordigitaj kaj trejnitaj de la hispana ŝtato kaj la administracio kiu konstruis tion kion oni nomis “ŝtata terorismo”.

La lasta amasa alveno de agentoj el Guardia Civil kaj Policía Nacional por malhelpi la okazigon de la referendumo por la 1a de oktobro, postlasis kazojn de katalunofobio, minacajn bildojn kaj klarajn proklamojn agi kontraŭ la loĝantaro.

Alia kazo estas la koncentriĝon en Madrido kunvokit de la faŝisma kolektivo Hogar Social, kiuj insultis membrojn de la kataluna parlamento kiuj vizitis Madridon por deklari antaŭ la Supera Tribunalo. Inter la nazioj, estis sindikata proparolanto de la madrida polico al kiu oni komisiis disvastigon kaj gazetaron. Kaj dum la aplikado de la artikolo 155 (kiam la hispana registaro intervenis la katalunan administracion (oktobro 2017-majo2018) la kataluna polico Mossos d’Esquadra ricevis la ordonon ne esplori la ekstreman dekstron.

Dum dek jaroj, de 2003 al 2013, de kiam oni havas la lastajn datumojn, la kataluna lingvo perdis 300mil kutimajn parolantojn en Katalunio. Malgraŭ ĉi tio, la nombro da junuloj, kiuj havas la katalunan kiel kutiman lingvon, inter la jaroj 2008 kaj 2013 kreskas de 31.5% al 36.4%. Ĉi tiuj estas kelkaj el la datumoj de InformeCAT 2018 kiujn publikigis la 8an de junio Plataforma per la Llengua, la neregistara organizaĵo kiu defendas kaj zorgas pri la kataluna lingvo.

La analizado pri ĉi tiuj datumoj kondukas al la konkludo ke dum ĉi tiu periodo malkreskis la nombro da parolantoj de la kataluna, kaj en absolutaj kaj en relativaj nombroj, sed la absoluta nombro de homoj kiuj kapablas paroli la katalunan restas sur 10 milionoj.

La prezidanto de Plataforma per la Llengua, Òscar Escuder, diris ke “la venontajn jarojn karakterizos la fakto ke la kono pri la kataluna lingvo estos ĝenerala, sed la socia uzado de la lingvo estos pli alta aŭ malpl alta depende de la konteksto, la komunika situacio, la teritorio kaj, precipe, la lingva konduto de la parolantoj”. Sur ĉi tiu direkto kaj laŭ alia datumo de la informo, pli ol 70% de la homoj en Katalunio kaj Balearaj Insuloj kiuj scipovas la katalunan, ŝanĝas je lingvo kiam al ili oni kontestas en la kastilia.

Escuder emfazis ke “estas grave ke de gepatroj al gefiloj, de geavoj al genepoj, inter geamikoj, oni konservu la katalunan kiel komunan lingvon de nia vivo kaj de niaj ĉiutagoj”, ĉar tiu estas pla plej natura maniero fari ke nia lingvo estu viva kaj utila. La informo enhavas ankaŭ la pozitivan datumon ke 56% de la gefiloj de la enmigrintoj kiuj alvenis Katalunion, tio estas la dua generacio, parolas la katalunan kun siaj gefiloj.

Pri la lerneja sistemo, la informo diras ke tiuj parolantoj de la kastilia kiuj ĉeestas katalunlingvajn lernejojn regas je 20% (kaj eĉ en superaj matematikaj kapabloj) pli multe ol tiuj kiuj ne lernas en katalunlingvaj lernejoj.

En Valencilando komenciĝas lingva instrumodelo kiu enkondukos 100 000 lernejanojn al la lernado de la kataluna lingvo.

La parolantoj de la kataluna lingvo estas 68.7% el la tuta loĝantaro de la teritorioj de la kataluna lingvo, kaj la homoj kiuj asertas ke ili komprenas la lingvon kreskas ĝis 91.5%. Se en 2003 2milionoj 584mil 900 homoj pli aĝaj ol 15 jaroj havis la katalunan kiel kutiman lingvon, en 2013 havis ĝin 2 250 300. La kastilia lingvo evoluis de 2 650 300 kutimaj parolantoj al 3 172 600.

En la Aragona Strio 49.6 % de la loĝantoj kutime parolas la katalunan por paroli kun la amikoj. Oni povus aldoni 12.5% da homoj kiuj en sama proporcio uzas la kastilian. Pro ĉi tiu 62.3%, la Aragona Strio estas la regiono kie plej multaj homoj uzas la katalunan lingvon en siaj amikaj rondoj, super Andoro (54.1%), Balearaj Insuloj (49.1%), Katalunio (47.6) kaj en la historie katalunlingvaj regionoj de Valencilando (43.6%). En Algero, 19.0% de la homoj kutime parolas la katalunan kun siaj amikoj.

Amaskomunikado

Kreskas la konsumado da radio, televido, kino, teatro, libroj, muziko kaj revuoj en la katalauna lingvo. La jaro 2017 postlasis la pozitivan detalon ke ekfunkciis publika televido katalunlingva en Valencilando (À Punt), en Norda Katalunio homoj povas nur spekti du minutojn tage da kataluna lingvo en la franca publika televido.

Malmultaj helpoj

La publika administracio malhelpas la katalunan lingvon. Ĉi tio okazas, ekzemple, en la publikaj helpoj al muziko en Katalunio. Pli konkrete, la 60.7% da publikaj subtenoj al muziko estis destinitaj al projektoj kie la kataluna lingvo estas sub 25%. Samtempe, ili restas limigitaj al grupoj aŭ agantoj kies oficiala rezido estas en Katalunio, tiel ke restas ekster ili ĉiuj projektoj de aliaj partoj de la lingva teritorio.

Industrio kaj aŭto

Dum la jaro 2017, en Katalunio, Valencilando kaj Balearaj Insuloj oni vendis 361mil 648 novaj aŭtoj (29% el la vendoj de la tuta regno Hispanio), kaj kun Andoro la sumo atingas 364mil 334. Ĉi tio signifas ke en 2017, nur tie kie la kataluna lingvo estas oficiala, oni vendis pli multajn aŭtojn ol en Svislando, Ĉeĥio kaj Portugalio. Sed la diferenco kun ĉi tiuj merkatoj estas ke la kataluna lingvo estas la nura lingvo kiu preskaŭ forestas en retpaĝoj, katalogoj, biriloj muntitaj en aŭtoj aŭ en la plurmedia sistemo.

Libroj kaj diskoj

En 2016 la kataluna lingvo atingis historian nombron en la produktado da diskoj en la kataluna lingvo, kiu superis la milon (1 050 produktitaj diskoj). La absoluta nombro da libroj eldonitaj en la kataluna lingvo estis de 11 343 titoloj en 2016. La eldona sektoro spertis ankaŭ kreskon de vendoj por tria sinsekva jaro, je konsiderinda 3.6% kompare kun la antaŭa jaro, laŭ datumoj de Katalunio kaj Valencilando liveritaj de la Asocio de Eldonistoj en la Kataluna Lingvo. La vendoj kreskis sen kresko da titoloj kompare kun la jaro 2015, kio indikas ke la eldonaĵoj vendiĝis pli multe.

Radio kaj kino

Sep el dek aŭskultantoj aŭdas radion en la kataluna lingvo. La konsumo da revuoj en la kataluna lingvo kreskis je 15.8%. La konsumo da kino en la kataluna kreskis je 2.7% kompare kun la antaŭa jaro. La konsumado de kinartaj filmaĵoj en interreto (21.1%) superas tiun de kinejoj (7.3%). Dum la lastaj du jaroj oni kreis kvin ludojn por PlayStation 4 kun versio en la kataluna lingvo.

Bankoj

Dum la lastaj jaroj multaj lokaj bankoj en kiuj oni laboris en la kataluna lingvo kunfandiĝis en grandaj bankoj kiuj laboras ĉefe en la kastilia, kio malmultigis la uzadon de la kataluna lingvo la oficejoj. La lingvo malkreskis je naŭ punktoj en Balearaj Insuloj kaj 12, en Katalunio.

Magistroj

Plimultiĝis la proporcio da magistroj en la kataluna lingvo en la katalunaj publikaj universitatoj por la unua fojo dum kvin jaroj. La kataluna estas la lingvo kiun oni plej multe lernas: 17% el la studentoj registras sin en kursoj por lerni ĝin.

La 27an de oktobro okazis sesio en la kataluna parlamento kaj tiam ĝiaj membroj voĉdonis pri proklamo pri sendependeco. Oni uzis urnon, tiel ke la voĉdonoj povis esti anonimaj. La voĉdonoj esti 71 favoraj, 10 kontraŭaj kaj 2 blankaj  por teksto kiu instigas la katalunan registaron konstrui la katalunan respublikon. Ĉi tiu proklamo poste neniam publikiĝis en la oficiala bulteno. Multaj katalunoj festis ĉi tiun okazaĵon kredante ke la sendependeco de Katalunio estis jam deklarita.

La saman tagon la hispana senato aprobis la aplikadon de la artikolo 155 de la hispana konstitucio, laŭ kiu la hispana registaro povas kontroli la administracion de iu ajn el la regionaj aŭtonomioj. Vespere Mariano Rajoy anoncis la eloficigon de ĉiuj membroj de la kataluna aŭtonomia registaro, deklaris finon de la parlamenta periodo en la kataluna aŭtonomio kaj kunvokis balotadon por la 21a de decembro por la kataluna parlamento.

En julio la sendependismaj organizaĵoj Òmniun kaj ANC kreis Whatsapp-kanalon por komuniki sin rapide kun la popolo en kazo de malfacila momento, kaj antaŭvidante ke por efektivigi la sendependiĝon necesos la subteno miloj da aktivuloj. Oni supozas ke inter 100 000 kaj 500 000 homoj aliĝis al ĉi tiu kanalo. La tagon de la proklamo oni simple instigis homojn festi la okazaĵon ĉeestante koncerton kiun iu organizis. La sekvan tagon oni instigis homoj konsumi kvazaŭ temus pri normala tago (“aĉetu librojn, spektu teatraĵojn, manĝu en restoracioj”…) sed nenio pri vizitado de iu loko por protekti la katalunajn instituciojn.

Kio okazis?

Ankoraŭ multaj detaloj estas nekonataj. Oni scias tamen, ke unu el la membroj de tiu sendependisma registaro, Santi Vila, neniam ordonis al siaj subuloj pretigi la aferon por la sendependeco (ĉi tion li diris poste ĉe la mikrofono de RAC1) kaj ankaŭ ke li neniam fidis je ĉi tiu projekto. La 26an de oktobro li demisiis el sia posteno de ministro sciante ke la sekvan tagon oni proklamos la sendependecon.

La 28an de novembro membroj de unu el la partioj kiuj subtenas la belgan registaron anoncis ke Belgio povas provizi politikan azilon al la membroj de la kataluna registaro. Lundon la 30an la registaro ankoraŭ ne komunikis sin kun la popolo kaj oni eksciis ke ili estas en Belgio. Kiam ĵurnalistoj demandas al parlamentanoj aŭ politikistoj proksimaj al la registaro, kial oni ne efektivigis la sendependiĝon, ili respondas ke la registaro ne volis endanĝerigi la homojn ĉar ili timas pri la uzado de la forto fare de la hispana polico. Antaŭ la 1a de oktobro ili kredis ke en demokratio simila konduto de la polico al pacaj homoj ne povas okazi, sed ekde tiu dato oni ne povas scii.

Politikaj malliberigitoj

La 16an de oktobro la juĝisto Carmen Lamela malliberigis la aktivulojn Jordi Cuixart kaj Jordi Sànchez akuzante ilin pri instigo al tumulto pro la okazaĵoj de la 20a de septembro.

La 2an de oktobro la sama juĝisto alvokis la vicprezidanton Oriol Junqueras kaj la ministrojn Jordi Turull, Meritxell Borràs, Carles Mundó, Raül Romeva, Dolors Bassa kaj Joaquim Forn. La prokuroro, Miguel Ángel Carballo , petis senkondiĉan malliberigon por la membroj de la kataluna registaro, escepte por Santi Vila, kiu devos pagi garantiaĵon de 50 000 eŭroj.

Dimanĉon la 1an de oktobro 2017 okazis referendumo en Katalunio kun la jena demando: “Ĉu vi volas ke Katalunio iĝus sendependa regno en formo de respubliko?”. Partoprenis la referendumon 2 286 217 homoj el la 5 313 564 balotrajtigitoj (43.03 %).

Jes: 90.18% (2 044 038)

Ne: 7.83% (177 547 )

blanka voĉdono: 1.98% (44 913 )

38.46% el la censo subtenis la alternativon JES, favoran al la sendependecon.

La kampanjon estis nenormala pro malpermeso pri la referendumreklamoj, oni arestis ĝiajn respondeculojn kaj oni organizis la referendumon klandestine, kaj la efektiviĝo rezultis kun multaj balotejoj malfermitaj kaj policaj atakoj por malhelpi ĝian efektiviĝon. Kiel ajn oni garantiis ke povis partopreni nur la balotrajtigitoj kaj ili povis partorpreni nur unu fojon.

Kompare kun la parlamentaj elektoj de la 27a de septembro 2015, la popola subteno al sendependiĝo kreskis je 77 530 voĉdonoj. La nombro da sendependismaj voĉdonoj estis 2.044.038 dum en 2015 la sumo de voĉdonoj por la balotlistoj de JxSí kaj CUP estis Tiam la sendependismaj voĉdonoj atingis la nombron de 1 966 508 (47.8%). La partioj kontraŭaj al la sendpendeco (Cs, PSC kaj PP) akiris 1 608 840 voĉdonoj (39.02%).

Unue substrekindas ke la referendumo kunvokita por la 1a de oktobro ja realiĝis. Ĝi komenciĝis je la antaŭvidita horo kaj, malgraŭ la incidentoj, ĝi disvolviĝis dum la tuta tago ĝis la fino, ofte inter tre malfavoraj cirkonstancoj. Necesas substreki la bonkonduta kaj demokratia sinteno de la civitanoj en la defendo de siaj rajtoj malgraŭ la polica subpremado kaj la fakto ke ili konservis en ĉiuj momentoj konduton de paca rezistado.

Due, kaŭzas konsterniĝon la misproporcio en la uzado de la fizika forto fare de la hispanaj Policía Nacional kaj Guardia Civil rilate al homoj kiuj faris neniun ajn krimon kaj kiuj volis praktiki sian rajton je politika partopreno ne perturbante la publikan ordon. La okazaĵoj, kiujn la tuta mondo povis spekti, ne estas propraj de ŝtato demokratia kaj jur-konforma, kaj ili memorigas pri pasintaj tempoj.

  1. ANTAŬAJ INCIDENTOJ

La incidentoj antaŭ la okazigo de la referendumo, kiel sekvo de la ŝtataj agoj kiuj celis eviti ĝian realiĝon, estas sufiĉe konataj, kaj oni taksis ilin en pluraj kazoj kiel gravaj malrespektoj kontraŭ la publikaj liberecoj kaj kontraŭ la fundamentaj rajtoj. Ili ampleksas priserĉojn en oficejoj de amaskomunikiloj kaj en privataj loĝejoj, plurokaze ne disponante aŭ montrante la konvenan juĝistan ordonon; la forpreno de balotmaterialo (balotiloj, censaj kartoj); la aresto pri membroj el la balota administracio de la registaro (altaj postenoj kaj teknikuloj, iuj el ili devigitaj deklari kun katenitaj manoj), la malpermeso pri eventoj en kaj ekster Katalunio kunvokitaj en la praktikado de la esprimlibereco, la malrespekto kontraŭ la poŝta privateco, kaj ankaŭ interkapto de privataj telefonaj konversacioj, fermo de retejoj kaj aliaj informoj en bitaj platformoj de sociaj retoj.

Al ĉi tiu tuta afero aldonindas krima plendo kontraŭ ĉiuj membroj de la Balota Komisiono, same kiel la monpunoj unuafoje postulitaj de la konstitucia tribunalo de Hispanio. La persekuto kontraŭ ĉi tiuj homoj kuntrenis ilian rezignon kaj generis la mallaŭdojn pri la perdo de ĉi tiu garantio fare de tiuj kiuj kaŭzis ĝin. Malgraŭ tio, la Balota Komisiono de Katalunio plenumis grandan parton de siaj taskoj: validigi la balotmerkaton, kreditigi la internaciajn observistojn, kreditigi la organizaĵojn kiuj volis partopreni la referendumon, kaj kreditigi delegitojn kaj kontrolistojn, inter aliaj.

  1. DISVOLVIĜO DE LA TAGO

Kiel antaŭe dirite, oni povis plenumi la referendumon. Multaj homoj pasigis la nokton en la balotlokoj por ŝirmi la voĉdonadon. Oni komencis baloti je la naŭa horo matene, la balotado tamen ne komenciĝis samtempe en ĉiuj balotlokoj precipe pro komputilaj problemoj kiuj malhelpis la retan konsulton pri la censo. Laŭ la disponeblaj datumoj, ĉi tiujn problemojn kaŭzis sufokiloj de telematikaj konektoj, kio povis malhelpi la balotemision, kaj kion oni devos rekonsideri ĉe la definitiva skrutinio. Estas konstatite ke policanoj forprenis baloturnojn plenajn per balotiloj kaj ke multaj homoj ne povis baloti. Malfermiĝis 2 162 balotejoj el la 2 315 antaŭviditaj. Inter la oka kaj la naŭa horoj matene agentoj de Guardia Civil kaj Policía Nacional prezentis sin ĉe multaj balotlokoj kun la celo eviti la balotadon, kaj speciale en tiuj lokoj kie devis baloti la prezidanto de la kataluna registaro, la prezidanto de la parlamento kaj la vicprezidanto de la registaro. Agentoj el Mossos d’Esquadra fermis 160 balotlokojn kaŭzante neniun vunditon. Vidante ke aliaj balotlokoj estis homplenaj, ili komprenis ke la aplikado de la principoj de proporcio kaj ne perturbo de la publika ordo ne rajtigis ilin fermi per la forto la ceterajn balotejojn. La hispana polico intervenis en multaj balotlokoj ne respektante la adoptitajn interkonsentojn de la Kataluna Komisiono pri Sekureco laŭ maniero klare misproporcia de la rezolucio de la membro de la Supera Tribunalo de Justico de Katalunio, kiu celkonscie postulis ke la policaj agoj plenumiĝu “ne perturbante la normalan kunvivadon civitanan”.

La intervenoj de Guardia Civil kaj Policía Nacional estis violentaj kaj kaŭzis multajn damaĝojn materiajn kaj homajn, kaj fermis proksimume 90 balotlokojn. La atako estis brutala en multaj lokoj kaj lezis pli ol 800 homojn. Du vunditoj estas en tre grava stato.

  1. KONSIDEROJ PRI LA RESPEKTO PRI LA FUNDAMENTAJ RAJTOJ

La konduto de la hispana polico por plenumi la rezolucion de la Supera Tribunalo pri Justico de Katalunio por eviti la okazigon de la referendumo kuntrenis ke oni malhelpis la efektiviĝon de la voĉdonado kaj oni videble malrespektis plurajn rajtojn agnoskitajn de la Hispana Konstitucio, la Ĉarto pri Fundamentaj Rajtoj de Eŭropa Unio, la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj kaj la internaciaj deklaracioj pri homaj rajtoj. Aparte grava estis la malrespekto kontraŭ la esprimlibereco, la libereco je kunsido kaj la fizika integreco de la homoj. Ĉi tiu agado kuntrenas ankaŭ malrespekton kontraŭ la valoroj de Eŭropa Unio, esprimitaj en la artikolo 2 de la Traktato de Eŭropa Unio, laŭ kiu “La Unio baziĝas sur la valoroj de respekto de la homa digno, la libereco, la demokratio, la egaleco, la juroŝtateco, kaj respekto de la homaj rajtoj, inkluzive la rajtojn de personoj apartenantaj al minoritatoj”.

La grava malrespekto kontraŭ ĉi tiuj valoroj povas aktivigi la proceduron pri protektado establita de la artikolo 7 de la sama traktato, fare de la institucioj kaj de la membro-ŝtatoj, en ĉi tiu jura framo, konsiderante la seriozecon de la okazintaĵoj kiuj havis lokon en Katalunio la 1an de oktobro 2017.

Vidu atestaĵojn pri la okazaĵoj kiuj havis lokon dum la efektivigo de la referendumo.

 

 

Merkredon la 20an de septembro Guardia Civil-agentoj prenis al si la regadon sur la ministerio pri ekonomio kaj financoj de la kataluna registaro.

Guardia Civil arestis 14 homojn en 9 samtempaj operacoj. La arestitoj estas Lluís Salvadó (ministerio pri ekonomio kaj trezoro),  Josep M. Jové Llado (Ĝenerala Sekretarieco de Trezoro), Josue Sallent Rivas (Centro de Telekomunikoj kaj Teknologioj de la informado de la Generalitat, CTTI), -Xavier Puig Farré (Oficejo pri Socialaj Aferoj), Josep M. Salvadó Tenesa (Ministerio pri Ekonomio kaj Trezoro), – Oau Furriol Fornells, Mercè Martínez Martos, David Franco Martos (CTTI), – David Palanques Serrano (Eksterlandaj Aferoj), Joan Manuel Gómez (Ministerio pri Ekonomio kaj Trezoro), Josep Ginesta (sekretario de la ministerio pri laboro) en la granda operaco de la interna armeo kontraŭ pluraj ministerioj kaj organismoj de la kataluna administracio, la Generalitat.

Je la unua horo de la mateno, la agentoj prezentis sin en la ministrejo pri ekonomio kaj trezoro de la kataluna registaro, ĉe la strato Rambla Catalunya; ĉe la ministrejo pri socialaj aferoj kaj al tiu pri regado (Governació), krom al oficejoj de la (CTTI) kaj Civitana Prizorgado.

Tuj post la eniro en la ministrejo pri ekonomio, la vicprezidanto kaj ministro pri ekonomio, Oriol Junqueras, asertis tra sia Twitter-konto ke la eniro en la ministrejo estas “plua elmontro ke estas polica statuso”. Jordi Sànchez (@jordisanchezp), prezidanto de la civitana platformo por la sendependeco ANC, asertis tra Twitter iom post la oka matene: “Ĝuste nun Guardia Civil eniras la ministrejon pri Ekonomio kaj Vicprezidanteco. Neviolenta konduto por defendi la instituciojn.”

GC-agentoj priserĉis ankaŭ la Katalunan Instituton pri Financoj, kie ili malpermesis al ĝiaj laborantoj eniri. Guardia Civil okupis plurajn oficejojn de la registaro, kiel ekzemple la Malfermita Administracio de Katalunio, kiu pritraktas la elektronikan fenestreton de la Generalitat. Tial Guardia Civil eniras ankaŭ entreprenojn ligitajn kun la sektroro, kiel Indra ĉe la strato Tànger en Barcelono, kaj la entreprenon T-Sistems, kiu faris la informadikan sistemon por la konsulto 9N.

La polican operacon ordonis la enketa juĝistejo 13 de Barcelono, kiu de kelkaj monatoj tenas sub sekreto la esploradon pri la preparado de la referendumo.

 

REAGO DE PUIGDEMONT

Post ĉi tiuj okazaĵoj, la prezidanto Puigdemont aperis antaŭ la amaskomunikiloj akompanata de sia registaro kaj elparolis institucian deklaracion. Li priskribis la aferon kiel “kunordigita atako de la policaj fortoj kaj la hispana ministerio pri internaj aferoj kun la celo malhelpi ke katalunoj sin manifestu pace la unuan de oktobro kaj kun la celo malhelpi la agadon de registaro kiu venis de la baloturnoj.” Li diris ankaŭ: “Hodiaŭ la ŝtato fakte malŝaltis la memregadon de Katalunio kaj aplikis la politikon de escepta statuso”. Poste li listigis la situaciojn travivitajn dum la lastaj semajnoj: “Subpremitaj libereco; alvokitaj magistratestroj por deklari ne plenuminte iun ajn krimon, nur por timigi”. “Arestoj, priserĉoj, eĉ en privataj loĝejoj, timigo al amaskomunikiloj kiuj elsendas reklamon pri la referendumo, provo bloki kontojn, malrespekti la poŝtan privatecon…”. Ĉio kune, li diris, estas “esprimo propra de registaro kiu elektas sieĝe bremsi la peton de la plej multaj civitanoj.”

 

REAGO DE LA POPOLO

Tagmeze komencis manifestacii homoj en la centro de Barcelono, apud la ministrejo pri Ekonomio, por montri sian subtenon al la kataluna registaro kaj kontraŭstari la polican operacon. Pli kaj pli multaj homoj aldonis sin al tiu koncentriĝo kaj ĝis la nokto estis granda homamaso protestanta. Ankaŭ en multaj urboj amasoj volis esprimi sian malkonsenton.

 

SENSUKCESA PROVO ENIRI LA SIDEJON DE CUP

Agentoj de la hispana polico Policía Nacional provis eniri la sidejon de la partio CUP. Grandaj homamasoj malhelpis ilin eniri la lokon.

Lundon la 28an de aŭgusto la politikaj grupoj de Junts Pel Sí kaj CUP registris en la Parlamento de Katalunio la proponon pri la leĝo pri jura transiro kaj fondo pri la respubliko. Oni planas voĉdoni pri ĝi antaŭ la 1a de oktobro (CUP-anoj volas ke oni aprobu ĝin antaŭ la 11a de septembro, nacia tago de Katalunio).

Oni prezentis la leĝon al la popolo (kaj samtempe al la hispana registaro) por ke oni sciu, kiun efikon havas la venko de la alternativo jes en la referendumo.

Ĉi tiu leĝo validos ekde la momento post kiam la popolo voĉdonus favore  al sendependeco en la referendumo de la 1a de oktobro (per la alternativo “jes”). Se la popolo decidas resti en Hispanio (per la alternativo “ne”) la prezidanto de la kataluna registaro tuj anoncos baloton por la aŭtonomia parlamento.

La transira leĝo estos provizora dum la periodo inter la deklaro pri sendependeco kaj la ekvalido de la konstitucio de la Kataluna Respubliko.

La 89 artikoloj en 7 framaj titoloj kaj tri finaj dispozicioj garantias juran sekurecon kaj malabruptan transiron ĝis la Konstitucio de la Respubliko. La teksto validus ekde la proklamo pri la venko de la alternativo jes en la referendumo pri sendependeco, ĉar ĝi substituas la plej multajn nunajn leĝojn -inkluzive de la internacia rajto kaj la leĝoj de EU- kaj postlasas por la konstituci-krea procezo la debaton pri la plej tiklaj aferoj, ekzemple kiu aŭ kiuj devas esti la oficialaj lingvoj, ĉu devas esti armeo, aŭ ĉu povas havi katalunan civitanecon la homoj de la ceteraj katalun-kulturaj teritorioj.

La granda ŝanĝo de ĉi tiu leĝo temas pri la suvereneco, kaj sekve la kontrolon pri la teritorio, kion esprimas la tri unuaj artikoloj: Katalunio iĝas “respubliko de rajto, domokratia kaj sociala”; ke la nacia suvereneco apartenas al la popolo de Katalunio” kaj ke ĉi tiu leĝo estos la “supera normo” ĝis la aprobo de la estonta Konstitucio de la Respubliko Katalunio.

Kion diras la leĝo?

La postenon de ŝtatestro okupos la prezidanto de la registaro (aŭ ĉefministro). La funkcioj de la Nacia Aŭdienco, de la Konstitucia Tribunalo kaj de la Supera Tribunalo pri Justico de Katalunio apartenos al la kataluna Supera Tribunalo. La kataluna registaro kontrolos la landlimojn terajn, marajn kaj aerajn. Oni amnestios la kondamnitojn pro la sendependiĝa procezo.

Kataluna civitaneco

Laŭ la artikolo 7, havos katalunan civitanecon ĉiuj homoj kiuj nun havas hispanan civitanecon kaj ke je la 31a de decembro rezidis en Katalunio. Tiuj kiuj ekrezidis ĉi jare devos atendi du jarojn por peti ĝin. Ankaŭ povos peti la katalunan civitanecon tiuj kun hispana civitaneco kiuj nun ne rezidas en Katalunio sed iam tie rezidis almenaŭ kvin jarojn aŭ naskiĝis en Katalunio. Ankaŭ ĉiuj gefiloj de patro aŭ patrino kun kataluna civitaneco povos peti ĝin.

Laŭ la artikolo 8, la homoj sen hispana civitaneco povos akiri la katalunan civitanecon, sendepende de ilia deveno, ĉiuj kiuj povas certigi almenaŭ kvin jarojn da “laŭleĝa kaj daŭra rezidado”.

La titolo 2

Ĉi tiu parto enhavas la sinsekvon sen ŝanĝoj en la aplikado de la tuta valida normaro, de la administraj aktoj, de la publikaj kontraktoj kaj de la funkciuloj. “Ĉio kion la nova leĝo ne modifas restas valida, aldonis la reprezentanto de Junts Pel Sí, Lluís Corominas.

La leĝoj de EU estos validaj kaj oni tuj akceptos la novajn leĝojn kiuj aprobiĝos dum la venontaj monatoj.

La artikoloj 16 kaj 17 klarigas ke la Generalitat, aŭ kataluna ŝtato, adoptos la administraciajn servojn en Katalunio de la hispana ŝtato, kaj ĝiaj dungitoj aŭtomate iĝos dungitoj de la kataluna ŝtato, konservante la nunajn kondiĉojn.

La prezidanto de la kataluna registaro anoncis por la 1a de oktobro referendumon pri sendependeco, kaj ankaŭ esprimis sian devontigon apliki ĝian rezulton. Ĉi tiun referendumon oni planas fari sen la aprobo de la hispana registaro, kies membroj anoncis ke ĉi tiu referendumo ne realiĝos, sed neniu klarigis kiel oni malhelpos ĝian efektiviĝon.

Ŝajnas ke oni provos eviti la referendumon timigante la membrojn de la kataluna registaro per la puno al tiuj politikistoj kiuj organizis la konsultan referendumon okazintan la 9an de novembro 2015. La Tribunalo pri Kalkuloj decidis ke la kondamnitoj pro tiu konsulto pagu el sia poŝo la koston de la publika trezorejo por la organizado de tiu konsulto, nome kvin milionojn de eŭroj ĉiu el ili tri.

Ŝajnas tute senprecedenca fakto en la hispana justico, ĉar la tribunaloj kiuj juĝis tiujn okazaĵojn decidis ke ne temis pri misuzado de publika mono, kaj oni dubas pri la jura pravigebleco de ĉi tiu decido, kiun petis la organizaĵo Societat Civil Catalana.

La 3an de julio Carles Puigdemont elpostenigis la ministron Jordi Baiget ĉar ĉi tiu en intervjuo dubis pri la okazigo de vera referendumo la 1an de oktobro kaj ankaŭ esprimis timon pri siaj posedaĵoj. Post kelkaj tagoj oni ŝanĝis tri aliajn membrojn de la registaro. Neniu klarigis la kialon, sed la ministro pri instruado, Meritxell Ruiz, diris al ĵurnalistoj ke ŝi preferis forlasi la sendependisman registaron ĉar ŝi timis pri siaj filoj.

Komunikaĵo de la kolektivo Emma, subtenata de la kolektivoj Praga kaj Wilson.

 

La historiaj katalunaj plendoj rilate al Hispanio intensiĝis lastatempe. La hispana rifuzo konsideri la ripetitajn proponojn el Katalunio, inkluzive de sincera provo denove pritrakti la statuton pri aŭtonomeco de la jaro 1979, kondukis al sakstrato. Komence de 2005, nova statuta teksto estis verkita kaj aprobita de la kataluna parlamento kaj poste ratifita de la hispana “Cortes” [duĉambra parlamento], sed ne antaŭ ol oni fortranĉis partojn de ĉefaj aspektoj aŭ simple oni forviŝis ilin. Finfine la nova statuto estis referendume aprobita de rezignacia kataluna popolo. Tamen, ankoraŭ en 2010 la ne senpartia Konstitucia Tribunalo verdiktis, ke pluraj partoj de la statuto estas kontraŭkonstituciaj kaj trudis mallarĝigan interpreton de multaj aliaj. En la praktiko, la nova teksto, anstataŭ plibonigi la antaŭan leĝon, utilis por limigi la katalunan memregadon kaj la tuto montris kiel malmulte la hispana flanko pretis antaŭeniri en tiu direkto. En tiu momento klare montriĝis, ke la nuntempa sistemo de teritoria administrado, establita en 1978 post longa periodo de centra regado, estas uzata por eternigi la situacion de la katalunoj kiel daŭra minoritato en Hispanio. En la nuna momento kreskanta kvanto da katalunoj sentas, ke iliaj komunaj aferoj estas regataj de Madrido senkonsidere de iliaj bezonoj kaj ofte kontraŭ iliaj esencaj interesoj. Multaj perdis ĉian esperon pri sincera interkonsento kun la hispana reganta klaso.

La kataluna registaro klopodis organizi referendumon pri la rilato kiun la kataluna socio devus havi kun Hispanio: ĉu ia varianto de la nuna politika subiĝo, ĉu ekigo de nova sendependa ŝtato. Tio estis la rimedo elektita de Kebekio en 1995 kaj de Skotlando en 2014 kaj respektita de la registaroj de Kanado kaj de Britio. Tamen, la hispanaj regantoj surbaze de mallarĝa – iuj diras “partia” – interpreto de la konstitucio deklaris tian referendumon kontraŭleĝa kaj ĵuris malebligi ĝin. Ili agas ankaŭ por subfosi ĝian preparadon. Pro ilia reago kontraŭ supozitaj malobeoj de elektitaj katalunaj reprezentantoj, la ŝtataj instancoj ŝajnas reveni al manieroj de la diktatoreca pasinteco, tiel minacante la esencajn pilierojn de demokratia regado.

La cititan intencon de la reganta koalicio en Katalunio okazigi referendumon malgraŭ la hispana kontraŭstaro oni ne devas konsiderata defio sed demokrata ago. Tiurilate la regantoj obeas la ordonon senditan de centoj da miloj kiuj pace manifestaciis jaron post jaro ek de 2010; de la 2.3 milionoj kiuj balotis dum simbola voĉdonado en novembro 2014; de la preskaŭ du milionoj kiuj ebligis plimulton de la sendependismaj partioj en la voĉdonado en septembro 2015 por la kataluna parlamento kaj, laste sed ne malplej signifa, de la tri kvaronoj de la katalunaj civitanoj kiuj, laŭ ĉiuj opini-sondadojoj, favoras referendumon sendepende de la senco de ilia fina voĉdono. Apartenas al la katalunoj decidi pri la komuna estonteco de ilia socio kaj senpere demandi al ili estas la sola prudenta rimedo por ekscii ĉies opinion pri tiel baza decido.

Finfine, referendumo estas bona solvo por ĉiuj. Certe por la katalunoj, ĉar, sendepende de la rezulto, oni devos komenci dialogon pri freŝa rilato kun Hispanio, rilato devigite bazita sur la agnosko de iliaj rajtoj kiel komununo, inkluzive de la rajto diri la lastan vorton pri la formo kiun tia rilato devus adopti.

La referendumo povas fine esti bona ankaŭ por Hispanio ĉar ĝi devigus la registaron kaj la aliajn politikajn fortojn rekonsideri la bazojn de la reĝimo starigita en 1978. La reĝimo estis la rezulto de la transiro al demokrata sistemo dizajnita kaj plenumita de politika elito kies membroj kreskis sub la diktaturo de Francisco Franco. Kontentiga solvo de la kataluna konflikto donos al la hispana socio la eblecon fine liberiĝi de la fantomoj de ĝia totalisma pasinteco kaj de ripari la difektojn de politika sistemo profunde influita de ĝia deveno.

Kaj tio estus bona ankaŭ por Eŭropo. Unue pro praktikaj konsideroj ĉar la referendumo helpus solvi malnovan problemon kiu povas kreski kaj fariĝi fokuso de malstabileco je eŭropa nivelo. Due kaj plej grave, pro principoj. En la nuna tempo de politika malcerteco kaj kiam la eŭropa projekto estas pridubita en multaj landoj, la kataluna sinteno, klare favora al Eŭropa Unio, firme bazita sur demokratiaj principoj kaj rigore uzanta pacajn metodojn, devus esti subtenita kiel ekzemplon por ĉiuj kiel la sola akceptebla rimedo por solvi konfliktojn inter popoloj kaj ene de ŝtatoj.

Pli frue aŭ pli malfrue ĉiuj eŭropaj landoj kaj la komunaj instancoj estos vokitaj havi opinion pri tiu temo. Estas pro demokratio, ke la ĝustaj katalunaj pledoj kiel historia lando kaj la koncernaj komunaj rajtoj estu agnoskitaj kaj afero de justeco, ke liaj konstantaj kaj pacaj bataloj ricevu profiton.

Vendredon la 9an de junio la prezidanto de la kataluna registaro, Carles Puigdemont, anoncis la okazigon de referendumo pri la sendependeco de Katalunio. Ĝi devas havi lokon la 1an de oktobro de la nuna jaro. La demando de la referendumo estos “Ĉu vi volas ke Katalunio estu sendependa regno en formo de respubliko?”. La du alternativaj respondoj estos “jes” kaj “ne”. La ĉefo de la kataluna registaro ankaŭ promesis plenumi la deziron kiun esprimos la popolo pere de ĉi tiu referendumo.

Carles Puigdemont solene anoncis la referendumon en Palau de la Generalitat de Barcelono akompanate de la vicprezidanto Oriol Junqueras, de la membroj de lia registaro kaj de la parlamentanoj kiuj subtenas la registaron.

anonco-referendumo-170609