persekutante teroriston dum cent horoj

La artikolon oni povas ankaŭ elŝuti kiel pdf-dosieron ĉi tie.

 

Aŭtoro: Vicent Partal

Traduko de @nuntempe

 

La 17an de aŭgusto 2017 du terorismaj atakoj en Barcelona kaj Cambrils skuis Katalunion, testante kiel neniam antaŭe la kapablon de la aŭtonomia registaro kaj, aparte, tiun de ĝia polico, Mossos d’Esquadra. Ĉi tio estas la rakonto pri la spertoj kiujn vivis la kerno de la agentoj de tiu polico, kiuj de jaroj esploras la ĝihadisman minacon.

Vendejo transformita

La panelo estis surpriza, sed neniu  atentis multe. La konstruaĵo situanta ĉe la numero 23 de placo Catalunya en Barcelono transformiĝis, tiun 17an de aŭgusto nur unu horon post la terorisma atako en tiu sama urbo, en la laborcentron de ĉiuj urĝo-servoj kiuj devis alfronti atakon por kiu neniu estis tute preta, malgraŭ la fakto ke oni atendis ĝin.

La konstruaĵo, ĉe la angulo inter placo Catalunya kaj la famaj Rambles (aŭ Ramblo), gastigis tiam la vendejon Sfera, komerca centro posedata de la entrepreno El Corte Inglés. Sed ĉiuj vestaĵoj kaj varoj estis formovitaj je naŭza rapideco post la atako. Ĉe la teretaĵo necesis instali improvizitan hospitalon kaj ĉe la superaj etaĵoj, laborspacojn, precipe por la polico kiu klopodis kompreni, kio kaj kiel estis okazinta. Kiam la 17a tago malheliĝis, la reklamafiŝoj kaj tiu granda bizara panelo de la enirejo anoncante la kategoriojn de vestaĵoj de ĉiu etaĵo estis la unusola spuro restanta de la vendejo kiu, ĝis tiu mateno, estis nur unu pli en la strato plej fama de Barcelono. La ago de iu junulo el Ripoll, kies nomo estas Younes Abouyaaqoub, ŝanĝis ĉion. Eĉ la funkcion de tiu komerca centro.

La konstruaĵo larĝas preskaŭ ok mil kvadratajn metrojn, kaj ĉiun spanon oni eluzis amaso da homoj kiuj intencis savi vivojn aŭ trovi spurojn per kiuj reagi al la atako. Ilia ĉefa intenco estis kapti homon kies identencon oni ankoraŭ ne konis sed kies agon ĉiuj sciis. 13 homoj estis mortintaj, poste 15, kiel viktimoj de kamioneto kiu sin ĵetis tra la Ramblo je direkto malsupren, koliziante kontraŭ la homoj kiujn ĝi trovis antaŭ si, ĝis halti meze de la vojo, ĝuste sur bildo de Joan Miró, tre proksime al la operejo Liceu. La trairo longis 550 metrojn, kaj komencis je la kvara horo kaj kvindek minutoj posttagmeze, kiam sur la Ramblo de Barcelono estis precipe turistoj.

La centro pri esplorado de la kataluna polico instalis sin en la konstruaĵo Sfera, la demandoj amasiĝis freneze ekde la unua minuto. Ĉu tiu atako estis plenumita de unu sola homo? Ĉu la blanka kamioneto estis la nura veturilo kiu partoprenis la agon? Aŭ aliaj veturiloj postsekvis ĝin? Kiu ŝoforis ĝin? Kaj, precipe, kie estis la aŭtoro de la atako ĝuste tiam? Ĉu aliaj atakoj estis planitaj?

La operaco Gàbia (‘kaĝo’ en la kataluna) fermis hermetike Barcelonon kaj la komisiono pri informado de Mossos d’Esquadra aktivigis por la unua fojo la operacon Cronos [kronos] (‘tempo’ en la greka), tiel ke oni metis ĉiujn operativajn aktivojn por la esplorado pri la okazintaĵoj. Kaj je la unua rango, kaj probable pli multe zorganta ol ĉiu ajn, tiu informkomisiono kiu de kelkaj jaroj batalis kontraŭ ĝihadismaj grupoj.

Younes detale observis la Ramblon antaŭ la atako

La unua granda surprizo el la esplorado alvenis tre frue: temis pri la stranga itinero kiun la atakinto trairis.

Tuj post la atako, ĉiuj Ramblaj vendejoj estis fermitaj kun homoj enfermitaj interne. Necesis garantii la sekurecon de kiom eble plej multaj homoj, sed ankaŭ reteni la eventualan aŭtoron de la atako se li ne sukcesis forfuĝi kaj sin rifuĝis en iun vendejon. Tial la kataluna polico malfermis lante ĉiun vendejon kaj akompanis ĉiujn homojn ĝis placo Catalunya.

Tie, en la centro de la placo mem, oni identigis unuope la homojn kaj oni petis ĉian ajn bildon kiun ili povus kapti, ĉu foton, ĉu videon, kion ajn. Kiu kaptis ion, tiu estis akompanita de policano ĝis la supera etaĵo de la konstruaĵo Sfera, kie oni elŝutis la dosierojn, klasifikis ilin kaj identigis ilin kun ĉiuj kunaj datumoj: kiu registris, kie, je kiu minuto… Ekde tiam, dum horoj kaj horoj surekranigi bildojn necesis por kompreni, kion oni alfrontas. Per la surekranigado kaj la ordigado, oni rekonstruis la momentojn antaŭ la atako.

En la urboj de nia epoko abundas kameraoj, kaj aparte en la Ramblo ĉiuj vendejoj havas sekureckameraoj. La bildoj kiujn tiuj kameraoj kaj homoj registris en la Ramblo antaŭ, dum kaj post la atenco, estis ŝlosilaj por kompreni, kio okazis. Miksante, komparante kaj kunigante ilin la polica korpo Mossos d’Esquadra povis rekonstrui tiujn okazintaĵojn kiuj ŝanĝis por ĉiam Barcelonon kaj Katalunion.

Kaj la okazintaĵo ne estis, kiel oni diris en unua momento, nur tio ke Younes Abouyaaqoub eniris la Ramblon je la supera parto kaj sin ĵetis malsupren por mortigi homojn. Ne. Antaŭe la aŭtoro de la atako trairis la Ramblon en la mala direkto, malrapide irante supren ekde la haveno. Minutojn antaŭ la atako li analizis ĉion kio povus malhelpi lian atakon, observante la scenejon, eble atentante la eventualajn problemojn kiujn li povus trovi.

itinero3

Dum tiu blanka kamioneto el la modelo Fiat Talento trairis supren la Ramblon, la homoj kiuj tiam promenis trankvile sur ĝi ne povis scii, kio baldaŭ okazos, nek havis kialon por ŝajne temi ion. Transpasinte la placon Catalunya, ĝi turnis sin por reveni malsupren sur la strato Pelai, kaj nun jes, la veturilo subite akcelis, metis sin sur la centran trotuaron de la Ramblo. Tie ĝi sin movis zigzage kun la celo mortigi kiom eble plej multajn homojn. La trankvilecon de tiu aŭgusta posttagmezo tuj rompis alarmaj krioj de fuĝantaj homoj kaj doloraj krioj de la vunditoj, nepovantaj kompreni, kio okazas. Ĝis la momento kiam la kamioneto restis bremsita. Tiam Younes eliris ĝin kaj fuĝis surpiede direkte al la bazaro Boqueria, eluzante la kaŭzitan stuporon de la homoj. En tiu momento mem, komenciĝis la persekutado plej grava de la polica historio de Katalunio. Tio daŭris preskaŭ cent horojn, kvar tagoj eternaj, precipe por la agentoj respondecaj pri la agado kontraŭ ĝihadismaj grupoj.

Ĉu ago de unusola homo?

La atenta observado de la bildoj kaptitaj de ĉiuj ramblaj kameraoj alportis du indikojn: unue, ke en la kamioneto estis unu sola homo, strange trankvila. La fakuloj scias certe ke antaŭ ol plenumi atakon multaj ĝihadistoj trinkas stimulajn substancojn. En ĉi tiu kazo, ŝajnis male ke li prenis trankviligan. La dua grava indiko estis ke la kamioneto estis sola. Per la videoj la policanoj sekvis la itineron de ĉiuj veturiloj, kaj neniu havas rilaton kun la kamioneto de la atako. Ankaŭ ne ŝajnis ke estis iu kunaganto  en iu momento de la trairo haltinta sur la trotuaro observante. Neniu atendis aŭ akompanis lin en la fuĝado. Temis do pri sola homo, aŭ almenaŭ ŝajne, iris sola.

Sed la informkomisiono de Mossos d’Esquadra komisiita pri sekvado de la agado de ĝihadistoj ne estis tute konvinkita pri la soleco de tiu atakinto. Ĉiuj el ĝiaj membroj estas agentoj kiuj multe laboris pri senfinaj esploradoj, kun tre profunda kono pri ĉio kio rilatas al islamo en Katalunio, kaj kiuj observis dum jaroj ĉiun spanon de la lando, amasigis sciojn, kio en la tago de la atako estis pli grava ol ĉio ajn. Ili estis konvinkitaj ke atakanto neniam agas tute sola, kaj ili supozis ke devas esti minimume unu alia homo envolvita. Tial la laboro ekde tiu momento estis telefoni al ĉiuj kontaktoj petante ajnan informon, kiom ajn malgrava ĝi estis, ajnan spuron, bobenon el kiu tiri fadenon. Devus esti iu ajn kiu scius, kio ĵus okazis.

En la kamioneto oni trovis fakturojn elsenditajn en la urbo Cambrils kaj kelkajn izolitajn datumojn pri la homo kiu povis okupi ĝin, materialo kiun oni pritraktis dum ili samtempe serĉis spurojn. Sed ĉio tio estis ankoraŭ malmulte, nekonektita, kaj la tempo kuris. Subite, unu el la telefonvokoj havis respondon. Homo certigis ke li parolis kelkajn tagojn antaŭe kun la homo kiu povis esti la aŭtoro de la atako.

Indiko al la sudo

Grupo de agentoj el la kataluna polico tuj iris de Barcelono al la sudo, al la loko kie estis tiu informanto. Tion ili faris per polica aŭto sen markemblemo sed kun urĝec-prioritatoj, kio igis la aŭton evidenta celo. Kaj tion ili faris kun multaj cerbumoj en la kapo. Ĉu tiu indiko estis logaĵo por nova atako? Ĉu oni povis konduki ilin celkonscie al iu loko por plenumi la atakon? Akompanate de alia polica aŭto ili eniris la aŭtoŝoseon kolapsitan kaj plena per kontroloj. 

Akompanate de alia policaŭto ili eniris kolapsitan kaj plenan per kontroloj aŭtoŝoseon. La operaco Gàbia jam atingis la nivelon 3, tio estas, ĝi ampleksis la tutan aŭtonomian teritorion de Katalunio. Pli ol sescent polickontroloj sin distribuis tra la teritorio, kun la neevitebla sekvo kaŭzi trafikan kaoson neniam antaŭe viditan. En la aŭtoŝoseo oni rezervis por ili iom da spaco en mala direkto por eskapi vicojn da aŭtoj, kaj ili iris al la sudo tiom rapide kiom ili povis. Tie ili renkontis la informanton en la policejo de Tarragona, kie la ĉeesto de aŭtoj kaj viro kun araba aspekto maltrankviligis la agentojn, ĝis la momento kiam oni klarigis, kiuj ili estis. Finfine, tiu indiko donis neniun rezulton. En la regiono, kie la informanto diris ke li estis pasiginta kun la atakinto kelkajn tagojn antaŭ la atako, ne estis gvatkameraoj kiuj povus filmi lin. Sed la hazardo volis ke ĉi tiu vojaĝo situigu la policon proksime la neatendita scenejo, kie baldaŭ okazos dua atako.

Dua atako en Cambrils

La intenco estis reveni al Barcelono, sed antaŭe, la grupo haltis en restoracio kie ili petis rapidajn manĝaĵojn. Je tiu horo, ili jam estis preskaŭ certaj ke la atakinto ne estis de ekstere alveninta; ĉar la taktiko de la aŭto estiel ramo – aŭ kamioneto estiel ramo, en ĉi tiu kazo – estas la plej simpla kaj tiu kiu postulas plej malmulte da konoj kaj subtenoj. Sed subite, ĉio denove ŝanĝiĝis. Telefonvoko avertis ilin ke en la urbo Cambrils [kambrilz] ĵus havis lokon dua atako. Ankoraŭ ne estis klaraj datumoj, sed ŝajnas ke grupo da homoj retenis ostaĝojn en la ĉemara promenejo Passeig Marítim.

La hazardo, la spuro kiun ili sekvis al proksima municipo, igis ke ili sin trovu proksime al la loko. Ili enaŭtiĝis kaj tuj veturis tien. Certe, dua atako malsimpligis la aferojn kaj devigis ilin rekonsideri tion kio okazis en Barcelono.

La unua ricevita informo ne estis vera. En Cambrils ne estis ostaĝoj retenataj de iu, sed la situo kiun ili observis estis pli malfacila. Grupo da kvin junuloj sin turnis per aŭto al la urbo kaj, antaŭ ol atingi ĝin, aĉetis tranĉilojn kaj hakilojn en vendejo ĉe la aŭtovojo. Ilia intenco estis eniri la urbon Cambrils kaj ripeti la agon de Barcelono. Ili volis porti la aŭton ĝis la centro de la promenejo kaj mortigi kiom eble plej multajn homojn. Ĉe la lasta momento, ili elaŭtiĝus kaj plu mortigus homojn per la ĵus aĉetitaj armiloj, kaj lasos sin mortigi de la polico. Tial ili surmetis talizonojn kiuj ŝajnis eksplodiloj. Ili sciis ke la polico mortpafos ilin se ili portas la eksplodilojn, suspektante ke ili uzos la talizonon.

Ĉi tiun planon fiaskigis unu el centoj da kontroloj kiujn Mossos d’Esquadra organizis, ĉi tiu en la enirejo de la promenejo, ĉe trafikcirklo. Ĉio indikas ke la okupantoj de la aŭto, Moussa Oukabir, 17jara; Said Aallaa, 19jara; la fratoj Omar kaj Mohamed Hychami, 21- kaj 24-jara respektive, kaj Al-Houssaine Abouyaaqoub, 22jara, ne vidis la kontrolon ĝis la momento kiam ili jam veturis en la trafikcirklo kaj ne povis eskapi el ĝi. Ili eniris la urbon Cambrils tra Rambla de Jaume I, kaj la kontrolo ne estis videbla, ĉe ilia maldekstro. Vidante la kontrolon ili decidis akceligi la aŭton, provante preterpasi, sed la aŭto renversiĝis kaj koliziis kontraŭ rubujoj ĉe la pado inter la haveno kaj la strando.

El tiu Audi A3 malgrimpis la kvin veturantoj, kiuj komencis ataki ĉiun homon kiu tie estis. Unu el la Mossos-agentoj de la kontrolo pafis per la longa armilo kaj mortigis kvar atakantojn. La kvina forfuĝis tra la promenejo, persekutate de la polico. Li surportis talizonon kun pseŭdo-eksplodiloj.

Kiel en Barcelono, ankaŭ en Cambrils la polico ordonis ke ĉiuj homoj rifuĝu en lokaloj kaj fermu la pordojn. La forfuĝinta membro de la grupo, la unusolo kiu ne mortis, trakuris 50 metrojn, pasante de la centra promenejo al la mezo de la landovojo, kaj haltis je dek metrojn de la trinkejo Taberna Kupela, ŝajnigante ke li volas eksplodigi la materialon en la talizono. Ĉi tio povus kaŭzi la morton de ĉiuj ĉeestantoj de la trinkejo, pro kio la polico decidis pafi, unue je la gamboj, dum ili kriis ke li sin liveru. La junulo falis sur la grundon, sed li denove stariĝis. Poste la polico mortpafis lin. La membroj de la informkomisono atingis la lokon sufiĉe frue por vidi la elnodiĝon. Kaj ili rimarkis ke la talizono kun eksplodiloj estis malvera: ĝia celo estis certigi ke la atakinto mortos dum la atako. Dum ĉi tio okazis, ĉe la enira parto de la promenejo la urĝaj sanitaraj servoj provis savi la vivon de 67jara virino, kun hispana civitaneco, kiun vundis la atakintoj. Post kelkaj horoj ŝi mortis en hospitalo en Tarragona.

cambrils_27_0-11190919

La murdo kontraŭ Pau Pérez

Dum la tempo kiu pasis inter la okazintaĵoj en Barcelono kaj Cambrils, en Barcelono havis lokon la incidento plej stranga el ĉiuj: la morto de Pau Pérez, junulo el Vilafranca del Penedès, kiun Younes Abouyaaqoub ponardis kun la celo ŝteli lian aŭton. Ĉi tio okazis en Zona Universitària, en Barcelono, kien Younes alvenis piedirante eluzante la kaoson en la centro de Barcelono kaj trairante malrektan itineron, tra la strato Nicaragua kaj Camp Nou, kiun oni poste povis rekonstrui tre detale. Sed, en Zona Universitària li sin trovis kun la operaco Gàbia. Oni ne povis iri ekster Barcelonon ne rimarkite de la polico. Lia reago, iom post la sesa posttagmeze, estis mortigi la homon Pau Pérez kiam ĉi tiu iris al sia aŭto en parkejo. Younes metis lian korpon en la aŭton kaj sin turnis al la elirejo de la urbo, kun la celo trapasi unu el la kontroloj en la avenuo Diagonal.

Kun la korpo en la malantaŭa parto de tiu Ford Focus apartenanta al la junulo el Vilafranca, Younes decidis preterpasi la kontrolon sin ĵetante kontraŭ la agentoj per la aŭto. Ĉi tiaj kontroloj ĉiam havas tri zonojn. Ĉe la unua oni identigas, kaj tie agento decidas, kiu haltas; ĉe la dua oni ekzamenas, kaj tie sin metas la aŭtoj por esti priserĉataj; kaj tria zono kie oni haltigas aŭ persekutas ajnan aŭton kiu provas eskapi la kontrolon.

Younes turnis la aŭton kontraŭ serĝento de Mossos d’Esquadra, kiu restos vundita pro la kolizio, kaj tio kaŭzis persekutadon kun pafoj. La ĉasado finiĝis en la vilaĝo Sant Just Desvern, antaŭ la konstruaĵo Walden. Kiam la polico proksimiĝis, tie oni trovis la korpon de Pau Pérez, pro kio ili pensis ke li estis la eskapinto kaj mortis pro kuglo. La surprizo venis kiam ili vidis la ponardon metita en lian korpon, kaj ke li ne sidis en la loko de la ŝoforo. Ŝoforo kiu sukcesis foriri per siaj piedoj.

Oni interne tuj ligis la murdon kontraŭ Pau Pérez kun la terorisma atako, sed la publika komunikado estis pli prudenta. Kiam oni konfirmis ke Younes veturis per tiu aŭto, la persekutado kontraŭ la forfuĝanto akiris novan dimension. Ĉar ekde tiu momento oni sciis, ke li vojaĝas sola, ke li ne havas veturilon kaj, precipe, ke li estas ekster Barcelono, kio por la teroristo estis eraro, ĉar estas pli facile kaŝi sin en granda urbo ol eskapi ĝin. La 21an de aŭgusto je la 13:12 la polico Mossos d’Esquadra diskonigis fotojn liajn kaj malkaŝis ke li estis la aŭtoro de la murdo kontraŭ Pau Pérez. Tre malmultajn horojn poste virino identigis lin en Subirats, en la parkejo de la superbazaro Mercadona.

La domo en Alcanar, ĉu drogo aŭ bomboj?

Dum la horoj post la atako abundis kontraŭdiraj informoj kaj konfuzoj, kio tamen kutimas okazi en tia atako. La rapida ritmo de la okazaĵoj kontrastis kun la devigita malrapideco de la esplorado. Ĉiun onidiron, ĉiun datumon oni devis kontrastigi, kaj la fakuloj pri informado de la polico provis interligi punktojn, trovi la fadenon kiu desegnis la ampleksecon de la operaco.

Aparte konfuza estis la kazo pri la eksplodo en la domo en Alcanar [alkana], kie oni poste eltrovis ke la grupo pripensis la atakojn. La 16an de aŭgusto vespere, la tagon antaŭ la atako en Barcelono, granda eksplodo skuis la strandan regionon de Alcanar. La unuaj informoj publikigitaj de la fajro-brigadanoj kaj policanoj parolis pri unu mortinto kaj sep vunditoj, kaj emfazis la grandan kvanton da gas-cilindroj kiujn oni trovis en la domo kaj substrekis ke la domon malregule okupis fremduloj, kiel denoncis la najbaroj de la kvartalo.

La senruinigado estis tre malfacila ĉar okazis dua tre granda eksplodo kiu vundis unu policanon. La ruinoj denove kovris la domon kaj oni devis halti la laboron por certigi ke ne estis danĝero por la ŝoforo de la gruo nek por la aliaj homoj kiuj laboris tie. Surprize por Mossos d’Esquadra, teamo el Guardia Civil volis fari la esploradon, kio estis malkutima kaj kion la kataluna polico ne permesis, sed pli malfrue, kun la scio ke tie kuŝas la korpo de homo kiu provizis konfidencajn informojn al la hispana polico, la afero estos tre priparolata.

La policanoj kiuj alvenis la unuaj detektis kelkajn kemiaĵojn. La ĝihadistoj intencis uzi ilin por fabriki eksplodigilon nomitan TATP, sed tiuj kemiaĵoj estas akordigeblaj kun produktoj per kiuj oni faras iujn drogojn. Tial, oni ligis tiun eksplodon kun alia kiu okazis la 14an de majo 2017, nur kvin monatojn antaŭe, en domo de la vilaĝo Segur de Calafell, kie grupo da homoj pritraktis kemiaĵojn por fari drogon. Ankaŭ en malregule okupita domo en diskreta areo urbigita, kaj oni uzis ankaŭ grandan kvanton da gas-cilindroj. Kaj nur 140 kilometrojn lontane de tie. En unua momento kaj ankoraŭ ne okazinte la atakoj, la interrilato ŝajnis evidenta.

Dum la perimetron de la domo oni ne stabiligis kaj oni ankoraŭ ne trovis la fizikajn elementojn kiuj rilatigos la okupantojn kun la ĝihadisma atako, la eksplodon en Alcanar ne ligiĝis kun la atakoj en Barcelono kaj Cambrils, kaj la spuro de la subgrunda fabrikejo ricevis prioritaton. Tamen pro rutinaj laboroj Mossos-agentoj komencis identigi la aŭtojn kiuj estis proksime al la domo kaj telefoni al ĝiaj proprietuloj, kaj tiam tre klare aperis por la unua fojo la nomo de Younes Abouyaaqoub, kaj la urbo kiu por ĉiam aperos ligita al la atakoj: Ripoll.

H_3245632-1024x683-11191213

Imamo kiu provizis konfidencajn informojn al la hispana polico en Ripoll

Ripoll havas dekmil enloĝantojn, el kiuj tricent estas islamanoj. Dum la momento de la atako tie estis du moskeoj: al-Fath (‘la pordo’) kaj Annour (‘la lumo’). Annour estis la nova moskeo, kreita sekve de al-Fath, kiu estis tre malgranda kun malmultaj rimedoj. En difinita momento, pro personaj kialoj kaj administrado de la komunumo multaj fideluloj turnis sin de unu moskeo al la alia. Annour kreskis sed ne iĝis granda kultejo. Maksimume kunvenis 70 homoj por preĝado. 

En Katalunio, tiam estis registritaj 286 islamaj kultejoj. Preĝado ne estas krimo kaj ankaŭ oni ne povas konsideri ke praktiki religion antaŭdisponigas al io. Kaj tial, surbaze de la proceduraj regularoj de Mossos d’Esquadra, pli ol cent islamaj kultejoj tiris la atenton. Ripoll ne apartenis al tiu listo, sed post la identigo de la aŭtoj en Alcanar kaj, des pli multe, post la atako en Cambrils, la rilato de la grupo ĝihadista kun Ripoll estis evidenta. Kvar el la atakintoj havis domicilon en Ripoll, kio implicis la ekziston de stabilan grupon en tiu urbeto.

Oni tuj reagis, la membroj de la informkomisono tien iris haste, por paroli kun la prezidantoj de la du moskeoj, kio ne estis facila, kun lavango da ĵurnalistoj kiuj jam invadis la municipon. La prezidanto de al-Fath tute ne sciis ion. La prezidanto de Annour surprizis ilin.

Ali Yassine rakontis ke la hispana polico Guardia Civil estis vizitinta la moskeon en tri okazoj, la lastan tri monatojn antaŭe, pri kio la kataluna polico nenion sciis. Tiam ankoraŭ neniu sciis ke  Abdelbaki es-Satty, la imamo en Annour ĝis pokajn semajnojn antaŭ la atakoj, provizis konfidencajn informojn al Guardia Civil kaj estis la estro de la grupo kiu preparis la atakojn. Oni ankoraŭ ne sciis ke li mortis en la eksplodo en Alcanar.

La hispana polico sciis ke la imamo estis fuĝinta

La rakonto de la prezidanto de la kultejo estis tiom trankvila kiom konfuziga. Li rakontis ke en aprilo 2016 sin prezentis en la moskeo du Guardia Civil-agentoj kun bazo en Girona demandante pri la membroj de la moske-estraro. Kaj ili postlasis oficialan retan poŝtadreson al kiu oni devos sendi ĉiujn petitajn dokumentojn. Post la somero de tiu jaro 2016 du Guardia Civil-agentoj revenis al Ripoll, petante la statutojn de la estraro kaj demandis precize pri Abdelbaki es-Satty. Tiam la respondoj estis voĉaj. Fine, en julio 2017,  funkciuloj de Guardia Civil faris trian viziton kaj demandis, ĉu okazis iu ŝanĝiĝo en la organigramo de la kultejo. Oni respondis ke es-Satty estis forpelita el la kultejo kaj ke li foriris dirante ke li iras al Maroko. La hispanaj policanoj ne komentis.

Poste la hispana registaro agnoskis ke es-Satty estis konfidenculo de la hispana polico de kelkaj jaroj, tiel ke ekaperis tiom malkomfortaj demandoj kiom naturaj: Kial la hispana polico kaŝis al la kataluna polico sian ĉeeston en Ripoll? Kial oni ne sciis ke la konfidenculo estis forfuĝinta nek poste ne zorgis esplori, kie li estas?  Unu monaton antaŭ la atakoj ili certe sciis ke ili perdis la spuron de konfidenculo, homo kun elmontritaj rilatoj kun ĝihadismo, kiu estis en karcero kaj kiun oni identigis estiel kunlaboranton en antaŭaj operacoj. En tiu momento ankoraŭ ne estis klare, ĉu la homaj restaĵoj kiuj aperadis en la domo en Alcanar apartenis al es-Satty. Sed baldaŭ oni tion eltrovis. Kaj tiam oni ne povis haltigi la demandojn kaj onidirojn pri tio, kion la hispana registaro scias kaj kion ne scias. La hispana polico tamen neniam donis definitivan klarigon.

Sciante ĉi ĉion, oni komencas kompreni la okazintaĵojn. Ĉiuj mortintoj en Cambrils estis unu sama grupo de junuloj el Ripoll. Es-Satty, homo kun ĝihadismaj precedencoj kiujn oni kaŝis al Mossos d’Esquadra, ŝajnis la ligon kiu kunigis ilin kaj la estro de ĝihadisma grupo kiun oni tiam komencis identigi. Oni serĉis ĉiujn amikojn kaj konatojn de la mortintoj en Cambrils, kaj Younes Abouyaaqoub ekaperis kiel la ĉefa suspektato pri tio ke li ŝoforis la kamioneton. Ankoraŭ estis multaj duboj, tamen. Unu el la atestantoj, junulo kiu el bushaltejo vidis la kamioneton eniranta la supran parton de la Ramblo, ne rekonis lin sabaton nokte, kiam Mossos montris al li fotojn pri la Younes. La esplorado avancis kaj mallarĝigis la fokuson sed ankoraŭ ne estis sufiĉaj pruvoj por certigi la aŭtorecon de la atako en Barcelono. Oni ne faris tion ĝis lundo, tri tagojn post la komenco de la operaco.

La akuzo

Lundon la 21an de aŭgusto je la 13:12 la kataluna polico estis jam kolektinta sufiĉe da ĉiaj indicoj por povi akuzi rekte Younes Abouyaaqoub ke li ŝoforis la kamioneton. La tasko rekonstrui ĉiujn datumojn rilatajn al la atako indikis lin fojon kaj refojon.

Ĉio indikis ke, post la nekontrolata eksplodo en la domo en Alcanar, Younes Abouyaaqoub prenis unu el la kamionetoj per kiuj oni transportis la bombojn kiujn oni provis pretigi, kaj foriris. Neniu spuro indikas fidinde, kion li faris dum la sekvaj horoj, sed preskaŭ unu tagon poste li eniris Barcelonon kaj plenumis la atakon en la Ramblo. Tiu tago estis ĵaŭdo. La trairo sur la Ramblo en direkto supren kaj la fakto ke pasis unu tago de la tago indikis flegmecon, sed oni ankaŭ sciis ke li iomete timis kaj ke li ne tute regis la situacion. Horojn poste li mortigis Pau Pérez kun la celo forpreni de li lian aŭton kaj transpasi la kontrolon de la operaco Gàbia, li fuĝis el Barcelono kaj oni perdis lian spuron ĝis Subirats. Oni ne scias, kion li volis fari kaj kien li volis iri, eĉ ne kion faris liaj kunuloj en Cambrils. Sed estas evidente ke li ne volis oferi sin kiel martiro, ĉar inter ĵaŭdo kaj lundo, kiam li mortis, verŝajne li havis pli ol unu ŝancon por tion fari. La granda persekutado organizita de Mossos d’Esquadra finfine kaptis lin. Sur landovojo inter Sant Sadurní d’Anoia kaj Subirats.  
subirats4

La fina renkontiĝo en Subirats

Lundon, denove, membroj de la informkomisiono pri ĝihadismo estis proksimaj al Subirats. Precize en Vilanova i la Geltrú, kie ili esploris spuron kaj parolis kun informanto. Tiam ili ricevis la ordonon iri rapide al Subirats, kie virino diris ke ŝi vidis Younes.

 

De Vilanova al Subirats estas duonhora iro per aŭto kaj la veturado estis freneza, ĉar de la oficiala elsendilo ili ricevadis informojn pli kaj pli precizajn pri la ĉeesto de Younes Abouyaaqoub en la areo. De la aŭto ili sekvis la situon de la polica helikoptero, kiu superflugis la regionon kaj indikis al ili la serĉ-perimetron. Ili lokalizis lin tuj kaj la unuaj atingis la lokon kie Younes mortis. 

Mossos d’Esquadra-patrolo de Kampara Proksimeco, unu el multaj distribuitaj sur la teritorio, trovis lin vidalvide kaj pafis kontraŭ li.

Tiu patrolo esploris unu el la multaj avertoj kiuj alvenis tra ĉiuj eblaj kanaloj. Ĉiujn avertojn, de la unua ĝis la lasta, oni kontrolis, malgraŭ la fakto ke multaj portis malverajn spurojn. Tiu ne estis la unua averto kiun ricevis la patrolo, sed ĝi estis la definitiva. La fuĝanton plej serĉatan el ĉiuj oni trovis en kampara pado kie estis malgranda arbaro. Li estis meze de la vojo kiam la policanoj lokalizis lin ĉe la elirejo de voj-kurbiĝo. Younes Abouyaaqoub ne reagis ĝis la momento kiam la agentoj elaŭtiĝis kaj proksimiĝis al li. Tiam li ja faris la geston malfermi la ĉemizon kiun li surportis, montris klare la talizonon kun eksplodiloj kiun li surportis kaj ekiris al ili kun defia sinteno kaj kriante pli kaj pli laŭte “Dio estas pli granda” en la araba.

La policanoj el la informkomisiono atingis la lokon kelkajn minutojn poste, kiam estis alveninta ankaŭ alia loka patrolo. Antaŭ ol rekoni la kadavron, tamen, la eksplodistoj devis certigi ke la eksplodiloj en la talizono estis malveraj, operaco dum kiu ili turnis la korpon sur la vizaĝon. Kelkajn minutojn poste amaso da ĵurnalistoj svarmis proksime al tiu loko, kiun tuj ĉirkaŭligis la moveblaj brigadoj de la polico. Pasis pokaj minutoj de la kvara horo posttagmeze, sed la polico Mossos d’Esquadra ne certigis la identecon de la mortinto kaj ne konsideris la persekutadon finita ĝis la naŭa horo vespere de tiu tago. Kiam ili estas certaj pri ĉio, ne estis spaco por ajna eraro.

Fakte, unu el la membroj de la informkomisiono estis tiu kiu unue proksimiĝis al la korpo, por konstati ĉu la mortinto estis tiu homo kiun ili kredis. Younes estis tre malpura, post kvar tagoj da irado kun fiksita celo, li surportis nek monon nek telefonon, sed ja grandan ponardon ĉe la talio. Oni konfirmis lian identencon per telefono, por eviti tralikiĝojn se oni faris per elsendilo. La sekvan tagon, kelkaj ĵurnaloj publikigis foton kie oni vidis Mossos d’Esquadra-agentojn uniformitajn kaj, fone, grupon malfacile rekoneblan da homoj kiuj parolis inter si. Ili estis membroj de la informkomisiono pri ĝihadismo kiuj klopodis kompreni, kio okazis, pli konsciaj ol neniu alia pri la graveco de la okazintaĵoj kaj de tio kio povus esti okazonta se la origina plano de la atakintoj estus sukcesa.

El Subirats, la grupo sin movis direkte al la ĝenerala kazerno de la Polico de Katalunio, en Complex Central Egara, en Sabadell. Oni devis ankoraŭ klarigi multajn aferojn, fari multajn demandojn kaj, precipe, certiĝi ke kun la malapero de Abouyaaqoub la ĉelo el Ripoll restis malorganizita.

Por ili tiuj cent horoj estis la plej malfacilaj kaj intensivaj de ilia vivo. Iuj preskaŭ dormis neniom. Aŭ dormis sur sofo aŭ ĉe kolego, por ne perdi tempon irante ĝis sia hejmo. Ĉiuj devis elsarkadi spurojn kaj spurojn por kompreni, kio okazis kaj kion ili devis fari. Dum tiuj kvar tagoj ili ĝuis plenan liberecon por esplori siajn informantojn, sekvi spurojn, analizi ĉion kion ili konsideris oportuna. Definitive, estis certe ke ili kontribuis al la elimino de la militgrupo en nekutima daŭro por ĉi tiaj atakoj en Eŭropo. Tamen estis malfacile kompreni ke la atako, tiu atako pri kiu ĉiu sciis ke ĝi okazos iun ajn tagon, finfine okazis kaj metis Barcelonon en la saman mapon kien antaŭe jam estis metita Londono, Manĉestro, Stokholmo, Parizo, Berlino, Munkeno, Nico, Bruselo, Madrido…

La ordonoj de la majoro Trapero

La Divizio pri Informado de Mossos d’Esquadra malofte, tre malofte, renkontiĝas en la sama loko. Krom ĝiaj efektivoj kiuj estas en la ĝenerala kazerno en Sabadell, estas unuoj dislokitaj sur la tuta teritorio, kiuj sin organizas sur la dikotomio inter interna kaj ekstera minaco. Tie laboras analizistoj, informadikistoj kaj homoj kiuj pasigas la tagon sur la strato, parolante kun kunlaborantoj, identigante eventualajn problemojn, klopodante eviti ajnan atakon.

Monatojn antaŭ la atakoj en Barcelono kaj Cambrils, la aŭditorio kiu estas en la ĝenerala kazerno en Sabadell gastigis nekutiman kaj senprecedencan renkontiĝon. Ĝin partoprenis ĉiuj agentoj ligitaj al informado kaj ili prezentis la planon Cronos, la operacaro kiun la kataluna polico elpensis por reagi al atenco, se ĝi iam ajn okazus. La planon klarigis plendetale kelkaj komandantoj de Mossos d’Esquadra. Sed ĉefe parolis la majoro Josep Lluís Trapero. Oni jam deklaris la gradon de alarmo 4 (en skalo 1-5) pri danĝero de terorisma atako, kaj tio signifis ke en ajna momento povas okazi atako kaj ke ne estas realisme pensi ke oni povus eviti ĉiujn intencojn plenumi ĝin. Tial li faris klaran kaj konkretan peton: se iam okazus atenco, oni reagu kiom eble plej rapide kaj plej bone por ke la sekvoj estu kiom eble plej malgrandaj por ĉiuj civitanoj de Katalunio. Kaj tion faris liaj homoj, sub liaj ordonoj, dum tiuj longaj cent horoj en aŭgusto.

20170821194524-1024x768-11193249

La 28an de oktobro 2017, du monatojn post la atencoj, la hispana registaro elpostenigis la majoron Trapero, en unu el la komencaj rimedojn adoptitajn pro la puĉo kiun oni plenumis sub la ŝirmo de la artikolo 155 de la hispana konstitucio. Pokajn tagojn poste oni eksciis ke la hispanaj tribunaloj akuzos lin pri instigo al ribelo. La kataluna ministro pri interno, Joaquim Form, ĉefa politika respondeculo dum la operaco, estis internigita kaj ankoraŭ nun li estas en malliberejo. Krome, kun la polico Mossos d’Esquadra metita sub la ordonoj de la hispana ministro pri interno, la informkomisiono pri ĝihadismo restis lasita en marĝena loko, sen rimedoj per kiuj labori. Ĉi tiun situacion renversis la nova registaro de Katalunio, preskaŭ unu jaron post la atencoj de la 17a de aŭgusto 2017.

 

Respondi

Please log in using one of these methods to post your comment:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: