Municipaj balotoj 2019
La pasintan dimanĉon la 26an de majo okazis en Hispanio municipaj, aŭtonomiaj (en kelkaj aŭtonomioj) kaj eŭropaj balotoj.
En ĉi tiu mapo oni povas vidi kiom da procentaj balotoj ricevis ĉiu partio en ĉiu municipo ŝovante la muson sur la mapo.
BARCELONO
En Barcelono la listo kiu ricevis plej multajn balotojn estis la sendependisma kaj socialdemokrata partio Esquerra Republicana (ERC, respublikana maldekstro) kun 160 493 balotoj (10 magistratanoj), en dua loko restis la listo de Ada Colau (En Comú-Podem) kun 155 682 balotoj (10 magistratanoj), la socialdemokrata hispana partio PSC ricevis 138 364 balotojn (8 magistratanoj). La eksa ĉefministro de Francio Manuel Valls en la listo de Ciutadans ricevis 99 245 balotojn (6 magistratanoj), la katalunaj liberalaj sendependistoj (JxCat) ricevis 78 663 (5 magistratanoj), la hispanaj konservativuloj PP ricevis 37 216 balotojn (2 magistratanoj). Du aliaj sendependismaj partioj ne sukcesis eniri la magistraton: CUP ricevis 29 216 balotojn kaj BCN és capital (kun Jordi Graupera) ricevis 28 095.
Ankoraŭ ne estas decidite, kiu estos la urbestro de Barcelono. Ernest Maragall (ERC) volas koalicion kun Ada Colau, kaj ŝi povas ankaŭ ricevi subtenon de PSC kaj Cs).
El referenduma vidpunkto la sendependismaj partioj (ERC, JxCat, CUP, BCN-capital) ricevis 296 467 balotojn kaj la partioj kontraŭaj al la sendependeco (PSC, Cs, PP) ricevis 274 825 balotojn.
KATALUNIO
Se oni konsideras Katalunion entute (sed en la mallarĝa senco, tio estas la hispania aŭtonomio kies ĉefurbo estas Barcelono), jen la balotoj ricevitaj de ĉiu partio: ERC 816 796, PSC 761 939, JxCat 534 193. Podem 301 659, Cs 276 647, CUP 120 718, PP 180 093, BCN és capital 28 095,
La partioj favoraj al la sendependeco de Katalunio ricevis 1 520 338 voĉdonojn, kaj la partioj kontraŭaj al la sendependeco de Katalunio ricevis 1 218 679 voĉdonojn.