strata faŝisto

Atac nazi a 9barris

Mallongaj kapharoj, neglektita barbo kaj korpo markita per inko kaj naziaj simboloj. La haŭto de Antonio Castellón estas apologio pri violento kaj barbareco. Kvar svastikoj – unu granda sur la ventro –, la emblemo de SS en unu brako kaj la vortoj nazi kaj skin ĉe la pugnoj. Kaj en la monujo verŝajne li portas la membro-karton de la faŝisma partio Democracia Nacional.

Castellón, naskita en la regiono Baix Llobregat, estas unu el la novnazioj kiuj la pasintan mardon la 24an de julio vespere minacis kaj insultis la aktivulojn kiuj protektis la ejon de la alternativula grupo Tres Voltes Rebel en la barcelona distrikto Nou Barris. La sekvan matenon li estis vidata en la trinkejo La Moreneta, kie li konsumis kelkajn bierojn kun aliaj membroj de Democracia Nacional.

Atac nazi a 9barris

Tiun vesperon, post kontraŭfaŝisma manifestacio, Castellón, akompanita de dudeko da novnazioj, provis ataki la sidejon de tiu alternativa grupo. Ili ĵetis seĝojn de la bierĝardeno de iu trinkejo dum ili elsendis insultojn kaj kriojn. Unu uzis longigeblan batilon kaj alia, tranĉilon. La municpa polico de Barcelono ĉirkaŭŝnurigis la lokon, kio ne haltigis la provokadon de la novnazioj.

Li estis vestita per t-ĉemizo kaj kamufla pantalono. Ekscitita pro malamo li finfine demetis la ĉemizon. La strataj lanternoj lumigis sinistre la svastikon tatuitan sur lia ventro. Minacoj, faŝismaj devizoj kaj ofendaj gestoj por la aktivuloj kaj la policaj agentoj. Castellón kaj kvar el liaj akompanantoj estis arestitaj.

20180725nazi012-25121958-768x432

La urba polico arestis ankaŭ unu aktivulon. Alerta Solidària denoncas ke la polico ne havas pruvojn kontraŭ li. “Oni diris al li ke oni arestis lin ĉar li kuris plej multe”, diras lia defendanto. Ankoraŭ ne estas formala akuzo, sed la polico pravigas la areston ĉar li supozate partoprenis tumultan kverelon.

Novnazio agema kaj danĝera

Castellón estas kutima partoprenanto de ĉiaj eventoj de la ekstrema dekstro, precipe en la regiono Baix Llobregat. Lastatempe li partoprenis, ekzemple, la manifestacion de Democracia Nacional antaŭ la konstruaĵo de TV3, la kataluna publika televido. En la kaptitaj bildoj li aperas trinkante bieron kaj registrante la situacion per poŝtelefono. En la manifestacio sub la slogano “Sufiĉe da instigo al malamo” [Prou de generar odi, originale] partoprenis ĉiaj grupetoj faŝismaj, inter kiuj membroj de GDR. La manifestaciantoj svingis hispanajn flagojn kaj frankoismajn simbolojn.

Manifestació ultra contra TV3

Castellón aperis ankaŭ en islamofobiaj protestoj en la kvartalo Prosperitat kontraŭ la moskeo de la strato Japó , en la distrikto Nou Barris de Barcelono. Democracia Nacional, kun la rasisma organizaĵo PxC, havis protagonisman rolon en tiu protesto, kie oni atakis homojn kaj profanis kultejon. Membroj de la partio postlasis karnon kaj grason de porko ĉe la pordo de la moskeo.

Pro tiaj agoj la juĝisto diktis je la pasinta majo ordonon pri malproksimeco kontraŭ sep estraranoj de Democracia Nacional.

La 26an de novembro, Castellón aliĝis al manifestacio en Vallirana por la unueco de Hispanio. Post marŝado tra la stratoj de la urbo, la novnazio kun aliaj membroj de Democracia Nacional volis haltigi sin en trinkejo. Ĝia mastro invitis ilin serĉi alian lokon ĉar sia trinkejo estis plena kun ĉiuj tabloj rezervitaj por la spektado de la futbala matĉo inter FC Barcelona kaj Valencia CF. Castellón ricevis tion kiel personan atakon kaj minacis lin.

Laŭ bildoj kaptitaj en la trinkejo oni vidas ke Castellón prenas bierbotelon kaj ĵetas ĝin kontraŭ muro. Poste li sin turnas al la pordo kaj diras ke la patrino de la mastro estas amoristino. Poste kelkaj el liaj akompanantoj forportas lin el la trinkejo.

Respondi

Please log in using one of these methods to post your comment:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: