la kazo de Tamara Carrasco

La 1an de oktobro la aktivuloj kiuj defendis la referendumon sin organizis en Referendum-Defendajn Komitatojn (CDR). Poste la samaj grupoj kun la sama siglo iĝis Respublik-Defendaj Komitatoj. Ilia ĉefaj taskoj estis protesti pro la malliberigo de katalunaj sendependismaj politikistoj. Tamara Carrasco estis arestista pro sia aktivismo kaj rakontas siajn spertojn.

Ankoraŭ ne estis ellitiĝinta la 10an de aprilo kiam oni sonorigis la tintilon de ŝia loĝejo, en la centro de la vilaĝo Viladecans. “Mi pensis ke mia kunloĝanto estis la ŝlosilojn forgesinta”, ŝi rakontas. Sed ne temis pri tio. Kiam ŝi malfermis la pordon, Tamara Carrasco, 34jara kaj unu el la fondintoj de la CDR de ŝia municipo, trovis sin antaŭ Guardia Civil. La agentoj havis la vizaĝon kovrita kaj portis longajn pafilojn. Ili liveris al ŝi paperon. Oni akuzis ŝin pri terorismo, ribelo kaj sedicio, kaj montris al ŝi la  juĝan ordonon por priserĉi la loĝejon. “Mi pensis ke tio estas ŝerco, mi ne kredis tion. Mi rigardis la armilojn kaj ne, mi ne kredis tion”, ŝi rakontas tri monatojn poste.

La vivo de Tamara estis sur la sojlo kiu portos ŝin al kompleta ŝanĝiĝo. Administristo en speciala centro pri laboro en Barcelono, rekonata aktivulino en Viladecans, ligita al la komenco de la partio Podem en la municipo kaj nun proksima al la partio CUP, ĉeestis perplekse la priserĉadon far Guardia Civil, post kio la agentoj forportis ŝian poŝtelefonon, USB-poŝmemorilon, libron de la sindicato CGT, propagando pri la partio CUP , afiŝojn de ANC kaj Òmnium, maskon kun la bildo de Jordi Cuixart kaj flavan fajfilon. “Mi mortigis neniun”, ŝi eĉ diris en senespera momento. La akuzo havis la originon en aŭdebla dokumento dissendita tra Whatsapp kiun ŝi sendis al siaj amikoj post la aresto kontraŭ Carles Puigdemont, en kiu ŝi proponis ĝeneralan nedifinitan strikon. La mobilizon oni realigis fermante la trairon en vojoj kaj la levado de vojimpostaj bariloj en aŭtoŝoseoj dum Pasko.

detencio tamara

“Kiam mi estis demandinte, kion ili planas fari pri mi, ili diris ke ili portos min al la komandantejo Tres Cantos en Madrido”. En tiu momento la fenestroj estis malfermitaj, kaj ŝi jam aŭdis ke amaskomunikiloj parolis pri ŝi. La agentoj demandis, ĉu ŝi volas kovri sian vizaĝon por la eliro. “Mi diris ke ne ĉar mi faris nenion malbonan, kaj mi volis teni min kun alta kapo”, ŝi asertas. Ŝi ja petis ke oni ne katenu ŝiajn manojn. “Ili respektis mian peton. Ili diris ke ne estis obĵeto ĉar mi kunlaboris kaj kondutis trankvile”.
Ekde ĉi tie, sinsekvo da scenoj: medicina esploro en sanitara centro; poste seshora vojaĝo en aŭto ĝis Madrido; kaj, alveninte, en ĉelon. Ĝis la 12a de aprilo, kiam ŝi renkontis vidalvide la juĝiston Egea en Audiencia Nacional ne povinte komuniki sin kun sia familio. Oni nutris ŝin per salato el lada skatolo, ĉokoladaĵo kaj iom da marmalado kun biskvitoj. Por tagmanĝo kaj vespermanĝo. “El mensa vidpunkto, mia forto estis elĉerpita, sed mi promesis al mi elteni kaj ne plori”, ŝi agnoskas. En Audiencia Nacional ŝi konatiĝis kun la advokato kiu defendis ŝin dum la vido kun la juĝisto.“Li pretigis min por eniro en preventan malliberecon, kaj mi timis ke al mi okazo la samon kiel la knaboj de Altsasu”, ŝi rakontas.

La renkontiĝo estis “superrealisma”. Tamara estis pretigita por respondi nur la demandojn de ŝia advokato ĉar la kazo estis sub sekreto kaj ŝia defendanto ne konis la agojn pri kiuj oni akuzas ŝin. “Enirante mi sentis min tre malgranda kaj mi vidis la juĝiston treege granda, kiel en bildostrioj kiam oni priskribas juĝadon.” Ŝia stuporo kreskis dum ŝi aŭskultis rankontadon de la prokuroro. “Li parolis kaj tio ŝajnis ke li ne parolas pri mi. Li diris ke mi preparas terorisman atencon kontraŭ la kazerno de Guardia Civil en Barcelono, kaj ke mi elpensis la bruligadon de flagoj kiu okazis en Balsareny, kaj mi neniam estis en Balsareny”, ŝi diras. Ĉi tiu akuzo tamen ne aperis poste en la atestaĵoj. La prokuroro petis por ŝi malliberecon pro risko je forfuĝo kaj detruo de pruvoj. “En ĉi tiu momento mi komprenis ke mi estas la propeka kapro kaj ke la prokuro inventos kion ajn por ke mi estu prevente malliberigita”.

La juĝisto Egea tamen malaltigis la akuzon de la krimo de ribelo kaj aparteno al terorisma organizaĵo al publikaj malordoj kaj lasis ŝin libera: “Tiam mi ja falis sur la genuojn kaj ekploris”. Mi restis libera sed kun fortaj rimedoj preventaj kiel la malpermeso eliri el la vilaĝo Viladecans (kun la escepto iri al laboro en Barcelono). “Ili malfermas la pordon kaj diras ke vi jam povas reveni hejmen. Sen poŝtelefono, sen mono kaj 600 kilometrojn malproksime”. Tri estroj de la partio CUP, Vidal Aragonès, Joan Coma kaj Pep Riera renkontis ŝin kaj revenis kun ŝi trajne en trairo kiun ŝi taksas “tre bela kaj emociplena” ĉar antaŭ ĉi tiu vojaĝo ŝi eĉ ne konis ilin persone.

Sendube la familio multe suferis pro la aresto kontraŭ Tamara. “Ni ne havas la saman ideologion, sed ni ĉiam debatis sen problemoj. Sed kiel ili povis imagi ke oni povus arestis ilian filinon?”, ŝi daŭrigas. Ili komprenis la aferon kaj ŝi ricevis ilian subtenon ekde la unua momento. Ili ne ŝanĝis sian politikan sintenon, sed “ili nun konas pli bone la funkcimanieron de la ŝtato”. “Ili scias ke la sorto trafis ŝin sed ĝi povus esti trafinta ĉiun ajn alian.”

“Mi povas aserti ke mi ĉeestis ridindajn scenojn”, diras la aktivulino, kiu ne perdis la humoron. Pasis kelkaj semajnoj antaŭ ol ŝi rigardis, kion diris pri ŝi la gazetaro, sed antaŭ ol ŝi asimilis, kio okazis. Ŝi tuj intencis reakiri iom da rutino. Al Viladecans ŝi revenis iun ĵaŭdon kaj la sekvan mardon ŝi jam laboris. Sed en junio ŝi ne sentis sin kun forto por daŭrigi. “Mi ne sciis, kiel pritrakti la aferon, mi ne estis digestinta la okazintaĵon”, ŝi klarigas. Nun ŝi ne laboras kaj estas sub terapio.

“Mia vivo restis preskaŭ paralizita pro la atendo de informo”, ŝi resumas. Kaj ŝi ne scias, kiom tardos ĝia alveno. En somero oni faras planojn kaj feriumas. Sed ŝi ne povas eliri el sia vilaĝo eĉ por viziti la familion, kiu loĝas en Sant Vicenç dels Horts. Nur lunde ŝi iras al la vilaĝo Gavà por ĉeesti la juĝejojn. La juĝisto ne mildigis la preventajn rimedojn eĉ por permesi al ŝi viziti sian patrinon kiam ĉi tiu suferis lezon en la piedo, kaj nur post kvin semajnoj la patrino povis vizitis sian filinon. “La preventa rimedo kiun oni aplikas al mi estas mallibereco ĉar oni limigis mian liberecon al ĉi tiu vilaĝo”, ŝi bedaŭras. Fakte, malgraŭ oni rifuzis la krimon de terorismo, ĉi tio ne ŝanĝis la preventajn rimedojn. Ĝis la fino de la instrukcio, ŝi plu estas esplorata kaj restas atendante la decidon de la juĝisto.

Carrasco plu estas ligita al la CDR-grupo en Viladecans kaj reakiris la partoprenemon en sociaj retoj, kie ŝi plu diras, kion ŝi pensas, ŝi certigas. Ŝi argumentas ke ŝi ĉiam intencis estis moderigita en la esprimoj kaj opinioj sen ofendi homojn. Ŝi insistas ke al ŝi ne plaĉas la “viktimisma rolo” kaj precize tial ŝi decidis resti ligita al la defendo de la Respubliko kaj plu partopreni la agojn kiuj okazas en Viladecans. Unu el ili, ŝia subteno por Adri, la knabo el Esplugues de Llobregat kiun oni serĉis je la sama tago kiam oni arestis ŝin, kaj poste disvastiĝis la scio ke li estas ekziliĝinta. Ambaŭ ne konas sin persone, sed Tamara sentas ke ĉi tiu situacio kreis ligon inter ili: “Mi volas konatiĝi kun li. Kio okazos al mi, tio influos sur lin, kaj inverse”.

Carrasco petas “liberecon kaj justecon”. Ŝi memorigas ke la iloj kiujn havas la popolo estas la esprimlibereco kaj la manifestacirajto. kaj petas ke kolektive oni uzu ilin. “Oni povas aresti dek homojn, sed ne mil. Se ni mem malgrandiĝas kaj rezignas je la agado, ni donas forton al la subpremado”, ŝi subtenas. Ŝi ne defendas la plenumadon de “kontraŭleĝaj” agoj, sed simple la uzadon de la rajtoj de la civitanoj. Precipe por ke la kazo de Tamara aŭ de Adri ne havu efikon de timo sur la aktivuloj. “Se oni prenas nin kiel propekajn kaprojn kaj la stratoj restas malplenaj, ili atingos sian celon”, ŝi konkludas.

TAMARA_CARRASCO_

Respondi

Please log in using one of these methods to post your comment:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: