sendependisma parlamento en Katalunio

Ĉar la kataluna aŭtonomia registaro ne povis okazigi referendumon pri la sendependeco kun la necesaj kondiĉoj pro la malhelpoj de la hispana registaro, Artur Mas, kunvokis balotojn kun la celo havi demokratian ordonon por konduki Katalunion al sendependeco. Lia partio, CDC, partoprenis koalicie kun ERC sub la marko Junts pel Sí (‘kune por la jeso’).

La 27am de septembro okazis balotado por la parlamento de Katalunio, kun sidejo en Barcelono. La partopreno estis rekorde alta: voĉdonis 4 130 196 homoj, 77% de la balotrajtigitoj. Junts pel Sí akiris 1 628 714 voĉdonoj (39.8%), C’s 736 364 (18%), PSC 523 283 (12.8%), Catalunya sí que es pot 367 613 (9%), PP 349 193 (8.5%), CUP 337 794 (8.3%) kaj UDC 103 293 (2.5%).

La balotlistoj por la sendependeco de Katalunio, Junts pel Sí kaj CUP, akiris 48.2% el la voĉdonoj. La partioj kontraŭ la sendependeco de Katalunio, Ciutadans, PSC kaj PP, akiris 39.31%. La aliaj partioj ne difinas sin rilate al ĉi tiu demando.

La novan parlamenton konsistigas 62 deputitoj de Junts pel Sí, 25 de Ciudadanoj, 16 de PSC, 11 Catalunya sí que es pot, 11 PP kaj 10 CUP. La sendependistoj Junts pel Sí kaj CUP atingas parlamentan plimulton per 72 parlamentanoj el 135.

Lundon la 26an de oktobro kunvenis la membroj de la nova parlamento, kaj elektis per 77 voĉdonoj sinjorinon Carme Forcadell prezidanto de la ĉambro de deputitoj (krom Junts pel Sí kaj CUP, 5 parlamentanoj de CSQEP voĉdonis por ŝi).

Advertisements

Respondi

Please log in using one of these methods to post your comment:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: