leĝo pri konsultoj aprobita
La registaro de Katalunio jam havas juran framon por kunvoki la konsulton la venontan 9an de novembro. La parlamento aprobis hodiaŭ la leĝon pri konsultoj per parlamenta plimulto: 106 voĉdonis favore (el la partioj CiU, ERC, ICV-EUiA, CUP, PSC kaj la ne alskribita parlamentano J. I. Elena. Kontraŭe voĉdonis la partioj PP kaj Ciutadans per siaj 28 parlamentanoj.
Kun ĉi tiu leĝa instrumentonjam funkcianta la prezidanto de la kataluna registaro, Artur Mas, jam havas la ĉefan ilon por subskribi dum la venontaj horoj la dekreton pri kunvoko de la konsulto. Ankaŭ la hispana registaro,atente observas la movojn de la kataluna prezidanto kaj planis eksterordinarajn kunsidojn por komenci la manovrojn por faligi kaj la leĝon kaj la dekreton.
Centoj da homoj sin turnis al la pordoj de la parlamentejo kun la celo montri sian subtenon al la leĝo kaj postuli la okazigon de la konsulto