la unua informo: pri la konsulto

La Asista Konsilio por la Nacia Transiro liveris ĵaŭdon la 25an de julio la unuan informon el la dek naŭ kiujn ĝi planas liveri, kun la titolo La konsulto pri politika futuro de Katalunio, kiun la registaro publikigis. Ĉi tiu informo, 220-paĝa, analizas la jurajn vojojn kiuj povas konduki al konsulto per kiu katalunoj decidu la politikan statuson por sia lando.

La dokumento argumentas ke 75 procentoj de la katalunoj volas esti konsultataj pri la futuro de Katalunio. Oni analizas ankaŭ aliajn argumentojn kiuj pravigas la konsulton. Krom la historia nacia karaktero de Katalunio, ĝi enhavas argumentojn bazitajn sur la demokratia kompreno kaj la internacia praktiko. Poste ĝi esploras la jurajn strategiojn kiuj permesus laŭleĝan konsulton, ĉu en hispana ĉu en eŭropa kaj internacia framo. Kaj fine ĝi montras la ŝlosilajn elementojn de la konsulto.

La cerbumkomitato listigis kelkajn procedurojn laŭ kiuj oni povus kunvoki konsulton laŭleĝe. Laŭ la sekva prioritata ordo, unue estus referendumo organizita de la hispana ŝtato; due, per kompetenteco transdonita de la ŝtato la kataluna registaro organizus la konsulton; trie, konsulto organizita laŭ la kataluna leĝo 4/2010; kvare, plebiscitajn balotojn por la kataluna parlamento.

Pri la demando la konsilio vidas la eblecon fari plurajn demandojn, sed konsideras pli efike kaj klare ke estu nur unu demando pri la konsento aŭ malkonsento ke Katalunio iĝu sendependa regno. La plej oportuna momento kiam okazigi la konsulton estus inter la 24 de aŭgusto ĝis la fino de 2014. Oni atentigas ke en Skotlando havos lokon simila konsulto la 18an de septembro. Oni malkonsilas okazigi ĝin la 11an de septembre, kiam estas la nacia tago de Katalunio, ĉar tro favora detalo al unu el la respondoj.

La dokumento esploras la hipotezajn situaciojn kiuj aperus pro la eblaj rezultoj. Se venkus la alternativo NE, restus la nuna politika statuso. Se venkus la alternativo JES la hispana registaro estus devigata negoci la sendependiĝon kun la kataluna registaro aŭ modifi la konstitucion. Kaze ke la hispana registaro ne agnoskus la rezulton favoran al sendependiĝo, la problemo do ne estus jura sed politika. Tiam necesus internacia interveno aŭ, lasta rimedo, unuflanka deklaro pri sendepeneco fare de la kataluna parlamento.

Se ne povus okazi konsulto al la popolo, unu rimedo estus kunvoki plebiscitajn balotojn, kaj se la hispana registaro malpermesus tion uzante la artikolon 155 de la konstitucio, tiam povus esti nur unuflanka deklaro. La konsilio rekomendas la unuflankan deklaron nur en la kazo ke oni barus ĉiujn aliajn vojojn.

En alia parto de la dosiero estas esploritaj la rimedoj kiujn povus uzi la ŝtato por fiaskigi la procezon. Depende de la proceduro, la ŝtato uzos unu aŭ alian rimedon. Kvankam la ŝtato povas malpermesi plebiscitajn balotojn en Katalunio per la artikolo 155, ĉi tiu solvo estas malfacile pravigebla, konkludas la cerbumkomitato.

 

Advertisements

Respondi

Please log in using one of these methods to post your comment:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: