dek naŭ paŝoj al sendependeco

La  Asista Konsilio por la Nacia Transiro preparas 19 informojn pri la sendependiĝo de Katalunio. La unuan, kiu pritraktas la manieron kiel organizi konsulton, ĝi jam prezentis ĵaŭdon la 25an de julio. La ceterajn informojn, la plej multajn, la cerbumkomitato liveros inter aŭgusto kaj decembro 2013, kaj la aliajn komence de 2014.

Ĉi tiuj informoj analizos la ĉefajn decidojn kiujn la kataluna registaro devos preni antaŭvidante ke la konsulto kondukos al la kreado de nova regno sendependa. Jen la listo de informoj kiujn prilaboros la cerbumkomitato:

1. La vojo por kunvoki konsulton.

2. La rilatoj de la nova ŝtato kun EU. Ĉu Katalunio restos ekstere? Kiujn rilatojn Katalunio havos kun Schengen-spaco kaj la Eŭropa Ekonomia Spaco?

3. La rilatoj de la kataluna ŝtato kun la internacia komunumo, kun UN kaj Unesko. Ĉu Katalunio heredos la interkonsentojn subskribitajn de Hispanio?

4. La estontaj rilatoj kun Hispanio.

5. La evoluo de la juraj normoj. Kiujn leĝojn havos la nova ŝtato?

6. Kiel necesas krei novan konstitucion?

7. La juĝa povo en Katalunio. Kiom da juĝistoj estos? Kiom da sekretarioj? Ĉu necesos organo kiu kontrolu la juĝan povon?

8. Enlanda kaj internacia sekureco.

9. La sektoraj administracioj.

10. Ekonomiaj aferoj, ekzemple impostkolektado.

11. La kreado de la kataluna tributa agentejo.

12. La financaj institucioj.

13. La regulantaj agentejoj kaj organismoj, kelkajn el kiuj postulas EU.

14. La disdividado de la aktivo kaj la pasivo inter Katalunio kaj Hispanio.

15. La efektoj de la sendependiĝo sur la komercaj rilatoj inter Hispanio kaj Katalunio.

16. La funkciado de la Sociala Asekuro.

17. Kiel sekurigi la disponeblecon pri energio kaj akvo dum la unuaj momentoj post la sendependiĝo.

18. La difinado pri la kataluna spaco de telekomunikadoj.

19. La internaciigo de la procezo.

Advertisements

Respondi

Please log in using one of these methods to post your comment:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: