malegalaj investoj por trajnoj

Lundon la 17an de junio la kataluna registaro subskribis kun RENFE (hispana fervoja reto) interkonsenton laŭ kiu la hispana ministerio pri transportaj aferoj investos de 165 M€ por plibonigi la trajnajn servojn en Katalunio. Ĉi tiun sumon oni turnos al la kreado de regionaj trajnlinioj inter Tarragona kaj Reus, inter Blanes kaj Girona, inter Figueres kaj Portbou, kaj inter Cervera kaj Lleida.

La kataluna ministro pri la afero agnoskis ke la investo estas nesufiĉa, sed insistis ke la interkonsento estis necesa por eviti kolapson. Kun ĉi tiu nova alporto estos investitaj 365 M€, 9% de 4 000 M€ kiujn la hispana registaro promesis investi por plibonigi la fervojajn servojn de Katalunio, laŭ la Plano pri Ĉirkaŭaj Trajnoj.

La saman tagon oni inaŭguris en Alakanto (Valencilando) la linion de rapidegaj trajnoj inter Madrido kaj la mediteranea urbo. Ĝis nun jam funkciis la linio inter Madrido kaj Albacete, kiu nun longiĝis ĝis Alakanto. Ĉi tiu longigo de la linio kostas 1 900 M€, kaj fari la tutan linion inter Madrido kaj Alakanto kostos 5 450 M€. Ĉiutage estos du direktaj trajnoj, la ceteraj 15 trajnoj haltos ĉe pluraj stacioj. Dum la inaŭguro la hispana ĉefministro Rajoy diris ke “ĉi tiu nova linio pozitive influos la kreskantan ekonomion, laborkreadon kaj bonfarton”. La aŭtoritatoj kiuj ĉeestis la inaŭguron insistis per la metaforo de “fenestro kiu malfermiĝas al Mediteraneo”

 

 

Advertisements

Respondi

Please log in using one of these methods to post your comment:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: