Hispanio ne enlasas kosovanojn

La hispana registaro malpermesis al 15 anestezistoj el Kosovo partopreni ĉi semajnfine la Eŭropan Kongreson pri Anestezologio kiu okazos en Barcelono, kaj kiun partoprenos ses mil profesiuloj el tuta Eŭropo kaj aliaj kontinentoj. La vizojn por eniri Hispanion oni petis al la hispana ambasado en Skopjo, Makedonio, kiu tamen rifuzis liveri ilin. Nek la Eŭropa Societo pri Anestezologio nek la kataluna societo sukcesis konvinki la hispanan konsulinon permesi la esploristojn partopreni la kongreson. Ĉar Hispanio ne agnoskas Kosovon, la ŝtato ne enlasas civitanojn, se ne temas pri esceptaj kazoj.

Jaume Canet, la estro de la fako pri Anestezologio de la hospitalo Trias i Pujol (urbo Badalona) kaj prezidanto de la Kataluna Societo pri Anestezologio, klarigas la kazon: “Antaŭ pli ol monato kaj duono la Eŭropa Societo pri Anestezologio, kun sidejo en Bruselo, petis al mi intervenon ĉar estis 15 kosovaj anestezologoj aliĝintaj al la kongreso, kiuj petis vizon por partopreni, sed ne ricevis ĝin.”

Ĉar Hispanio ne agnoskas Kosovon, la plej proksima ambasadejo estas en Skopjo, Makedonio. Tie ili petis la vizon. Pro la rifuzo, la Eŭropa Societo turnis sin per letero al la ambasadejo pli ol unufoje klarigante ke tiuj homoj irus al scienca kongreso kun konkretaj datumoj, kaj ke la vojaĝo estas jam financita kaj la aliĝo plenumita. La ambasadejo plu rifuzis doni la vizojn.

“Kiam ili (la eŭropa societo) tion diris al mi, ni (la kataluna societo) decidis persone telefoni al la hispana ambasadejo en Makedonio”, diras Canet, klarigante ke li faris tion kun la prezidantino de la loka komitato pri Anestezologio. Ŝi parolis kun la hispana konsulino. Ĉi tiu klarigis, ke oni ne povis liveri la vizon ĉar ne ekzistis la tri kondiĉoj por liveri ĝin: humanaj kialoj, profito por Hispanio aŭ plenumo pri oficiala afero.”

Silento en la ministerio pri eksteraj aferoj

Canet klarigas plue: “Ni insistis tiel, ke temas pri sciencista kongreso, kaj ili respondis ke ili povas liveri la vizon nur se ili ricevis ordonon el la ministerio en Madrido. Oni klopodis paroli kun la ministerio sed ĝi ne respondis. Tial dekkvin anestezistoj perdis la monon de la aliĝo kaj la cetero kaj ne povos partopreni la kongreson. Oni petis intervenon de la hispana societo, sed ĝi preferis ne miksi sin en la aferon.

Advertisements

Respondi

Please log in using one of these methods to post your comment:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: