Ĉu ekzistas katalunofobio en Hispanio?

Hispana knabino el Andaluzio kaj loĝanta en Katalunio faris videon kie ŝi denuncas katalunofobion. Ŝi rakontas ke de infanaĝo oni edukis ŝin por malami ĉion katalunan. Krome ŝi malkonfirmas la argumentojn kiujn oni uzas por pravigi la malamon kontraŭ katalunoj. La video publikiĝis la 9an de aprilo kaj ĝi ricevis jam pli ol du milionoj da vizitoj. Pro tiu iniciato pluraj homoj insultis ŝin tra Twitter (ŝia konto estas @focusings) kaj ŝi denuncis al la polico homon kiu anstataŭas ŝian identecon en Youtube (kun uzulnomo focusingsvIogs [majuskla i anstataŭ minuskla lo]) kaj publikigis insultajn komentojn ŝianome.

Pere de Twitter multaj homoj esprimas sian malamon kontraŭ ĉio kataluna, kaj skribas denunceblajn insultojn. Ili rimarkeble kreskis de la momento kiam en Katalunio ekregis suverenisma registaro kun klara intenco porti la landon al sendependeco. La konto @apuntem repepas katalunofobiajn mesaĝojn.

Advertisements

Respondi

Please log in using one of these methods to post your comment:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: